Mikulášovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 50° 57′ 55″ N 14° 21′ 50″ O / 50.96528 °N, 14.36389 °O / 50.96528; 14.36389 (mapo)
Mikulášovice
germane: Nixdorf
urbo
Mikulasovice - MU.jpg
Urba ofico en Mikulášovice, en fono preĝejo de sankta Mikolao
Mikulášovice vlajka.jpg
Flago
Mikulasovice znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Mikulášovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Šluknov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ŝluknova terlango
Montaro Ŝluknova montetaro
Situo Mikulášovice
 - alteco 414 m s. m.
 - koordinatoj 50° 57′ 55″ N 14° 21′ 50″ O / 50.96528 °N, 14.36389 °O / 50.96528; 14.36389 (mapo)
Katastro 25,85 km² (2 585 ha) Mikulášovice
Loĝantaro 2 189 (2019)
Denseco 84,68 loĝ./km²
Fondo 14-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 79
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0421
NUTS 5 CZ0421 562751
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Mikulášovice
Retpaĝo: www.mikulasovice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Mikulášovice (germane Nixdorf) estas urbo de Ĉeĥio, en kiu vivas 2189 loĝantoj. Ĝi situas en okcidenta parto de Ŝluknova terlango tiriĝanta laŭlonge laŭ rojo Mikulášovický potok en longo preskaŭ sep kilometroj. Mikulášovice atingis sian plej grandan gloron antaŭ la unua mondmilito, kiam ĝi estis kun netutaj ok mil da loĝantoj la plej granda vilaĝo de Aŭstrio-Hungario. Ĝi estis avancita je la urbo en la jaro 1916. Mikulášovice estas konata precipe pro tradiciaj tekstila kaj tranĉilista industrioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 12-a jarcento ĉi tie vivis kelke da familioj de lignokarbistoj. Meisena episkopo ĉi tie fonas vilaĝeton, kies konsisto estas ligna kapeleto inicitita al sankta Mikolao. iom post iom la loĝantaro komenciĝas dediĉi sin al agrikultura produktado.Pase de la 18-a jarcento fariĝas el Mikulášovice signifa industria municipo. Estiĝas unuaj akrigejoj kaj evoluas tranĉilista industrio. En la jaro 1794 estis komencita tranĉilista produktado fare de Ignaz Rösler, tiu ĉi entrepreno estis en la jaro 1817 nomita kiel Fabriko por eta ŝtala varo, pli poste reguligita al Fabriko por ŝtala varo de sekvanto de Ignác Rösler, poste al Fabriko por tranĉiloj de filoj de Ignáz Rösler kaj en la jaroj 1945–1946 Ignác Rösler kaj filoj sub nacia administrado. La plej grandan kreskon poste tiu ĉi fako atingas en la 19-a jarcento, estas fonditaj pluaj fabrikoj kiel 1870 Franz Frenzel (FRENIX), 1885 Julius Pilz kaj poste Joh. Eduard Dittrich, Hubert Knoth kaj pluaj fabrikoj kuun pli aŭ malpli da okupitoj. En la jaro 1955 sur tiuj ĉi bazoj estis fondita nacia entrepreno Mikov, kieu en la spacoj de tiama firmao Ignaz Rösler Söhne produktas ĝis hodiaŭ tranĉilojn, kiel lasta portanto de tiu ĉi tradicio. En la jaro 1891 estas ĉi tie fondita Industria lernejo tranĉilista (1954 transloĝigita spite al protestoj de la civitanoj kaj loka nacia komitato ĝis Varnsdorf).

Mikulášovice fariĝis unu el la plej grandaj vilaĝoj de tiama Aŭstrio-Hungario. La 1-an de februaro 1916 ĝi estis fare de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a avancita je urbo.

En la jaro 1938 foriras post forŝiro de Sudetio absoluta plimulto de la ĉeĥa loĝantaro en la enlandon. Pase de la militaj jaroj estis ĉi tiea industrio aliorientigita al milita produkatado. En la fabrikoj laboris multe da devige laborigitoj kaj militkaptitoj. La 9-an de majo 1945 Mikulášovice liberigis la 36-a infanteria regimento de la 8-a infanteria divizio de la 2-a pola armeo de generalo Karol Świerczewski. Komandanto de la 8-a infanteria divizio estis kolonelo Józef Grażewicz.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de loka parto Mikulášovice
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 5 228 5 940 6 201 6 546 7 025 6 135 6 167 2 887 2 586 2 488 2 611 2 457 2 325 2 067
Domoj 590 739 748 796 875 929 967 967 631 554 514 610 563 611
Indikoj el la jaro 1961 ensumigas lokajn partojn Mikulášovičky, Salmov kaj Tomášov.

Lokaj partoj[redakti | redakti fonton]

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]