Mikulov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mikulov (apartigilo)
Mikulov
germane Nikolsburg
urbo
Placo en Mikulov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mikulov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Mikulov
Historia regiono Moravio
Montaro Pálava
Konataj lokoj Svatý kopeček naturrezervejo, Mikulov kastelo, Juda tombejo en Mikulov
Situo Mikulov
 - alteco 242 m s. m.
 - koordinatoj 48° 48′ 20″ N 16° 38′ 16″ O / 48.80556 °N, 16.63778 °O / 48.80556; 16.63778 (mapo)
Katastro 45,34 km² (4 534 ha) Mikulov na Moravě
Loĝantaro 7 679 (2023)
Denseco 169,36 loĝ./km²
Valego Malsupramoravia valego
Plantaro Vina vito
Fondo 12-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 692 01
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0644
NUTS 5 CZ0644 584649
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 17
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mikulov
Retpaĝo: www.mikulov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Mikulov estas signifa historia urbo en Ĉeĥio kun 7 679 loĝantoj (2023), situanta en suda Moravio, sur limo al Aŭstrio, ĉi tie estas limpasejo.

Mikulov estas unu el vinkulturaj centroj de suda Moravio. Atesto de vinkultura tradicio estas vinbarelo kun enhavo 1 010 hl en kelo de la kastelo en Mikulov. Ĉiujare en la urbo okazas Vinberrikolto el Pálava.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Březí, Bavory, Klentnice, Milovice, Bulhary, Sedlec, Drasenhofen kaj Ottenthal.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo evoluis el malnova slava vilaĝo ĉ signifa komercvojo. Loĝigo de la spaco de hodiaŭa kastelo estas supozata en la 10-a aŭ la 11-a jarcento, en plua tempo estis signifa kolonigado. El la jaro 1218 estas dokumentita landsinjora burgo, kies la unuaj posedantoj estis Kounic-anoj, ekde la jaro 1249 ĝi apartenis al Liĥtenŝtejnidoj. La burgo havis devene kvareĝan bazplanon kaj ĝi estis kelkfoje alikonstruata, fortikigata kaj la bazplano ŝanĝiĝis en plilogigitan. El la jaroj 12601280 konserviĝis defendturo kun ŝirmpinto turnigita kontraŭ enirejo. El fino de la 14-a jarcento devenas cilindroforma kaj okflanka panoramturo kun kapelo. En la 14-a jarcento estiĝas staplejo, simplaj urbaj remparoj kaj paralelograma placo. En la urbon oni eniris tra du pordegoj. El la 2-a duono de la 14-a jarcento estas antaŭŝovita garda kaj artileria turo, pli malfrue servanta kiel pulvejo. Plibonigon de la defendkapablo de la burgo atingis fine de la 16-a jarcento konstruado de kvar duoncirklaj bastionoj antaŭŝovitaj el la remparfronto. Sed tio estis jam en la tempo, kiam armea funkciado de burgoj cedis. En la jaro 1575 posedantoj de la kastelo fariĝas Ditrichŝtejn-anoj, kiuj praktikis alikonstruon. Dum la tridekjara milito Mikulov estis en la jaro 1645 konkerita de svedoj, kiuj estos forveturigantaj valoran kastelan bibliotekon. Post incendio en 1719 Ditrichštejn-anoj komencis grandiozan alikonstruon de la burgo, kiu ŝanĝiĝis en renesancan kastelon, pli malfrue barokigita. Ĉeesto de Ditrichštejn-anoj, kiuj ludis ĉefan rolon en rekatolikigo de Moravio (sidejo de kardinalo F. Ditrichŝtejn en la 1-a duono de la 17-a jarcento), en Mikulov montriĝis en alveno de kapuĉuloj (monaĥejo) kaj piaristoj kaj en emfazo al ekleziaj konstruaĵoj kaj klopodo doni al la urbo religian karakteron. En la 17-a jarcento estis konstruita en la placo en loko de loretana kapelo dutura preĝejo de sankta Anno, kiu estis post incendio kaj trafalo de volbo en la jaro 1784 forlasita kaj pli malfrue (1845) ĝi estis ŝanĝita en familian kripton de Ditrichŝtejn-anoj. Ornamaĵon de la placo kreas pestkolono. En la placo estas valoraj renesancaj domoj, kelkaj kun arkadoj. La remparoj kaj la urbaj pordegoj estis detruitaj en la 1-a duono de la 19-a jarcento. La kastelo estis preskaŭ tute neniigita pro incendio en 1945, bruligita de retiriĝanta germana armeo.

Signifan rolon en ekonomia kaj kultura evoluo de la urbo havis minoritatoj, en la 16-a jarcento novbaptitoj (habanoj), sed ĉefe forta juda minoritato, kun propra kvartalo de tipo de gheto kun du sinagogoj. Konserviĝis supra sinagogo en la spaco de devena alirejo en la kastelon. En la 18-a jarcento la urbo estis sidejo de supera rabeno por Moravio (ĉirkaŭ la jaro 1880 judoj kreis proksimume 15%, te. proksimume 2 000 loĝantoj de la urbo). En la kastelo estas hodiaŭ regiona muzeo. Post malfloro en la 2-a duono de la 19-a jarcento, kiu koneksis kun tio, ke fervojo el Vieno evitis Mikulovon, la urbo prosperas hodiaŭ el kreskanta turismo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 173
18807 642
18908 210
19008 092
19108 043
19217 699
JaroLoĝantoj
19307 790
19505 337
19616 041
19706 254
19807 614
19917 477
JaroLoĝantoj
20017 683
20147 416
20157 443
20167 407
20177 386
20187 387
JaroLoĝantoj
20197 359
20207 455
20217 461
20227 427
20237 679

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panorama vido al Mikulov el Svatý kopeček.
Panorama vido al Mikulov el Svatý kopeček.