Mil Lenssens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mil Lenssens
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1926 (1926-12-25)
Morto 9-an de septembro 2005 (2005-09-09) (78-jaraĝa)
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo televida reĝisoro
vdr

Mil Lenssens (Meĥleno, la 25-a de decembro 1926 - 9-a de septembro 2005), estis belga kreanto de televidaj elsendoj porinfanaj. Li precipe konatiĝis kiel elpensinto de la televida programo "Tik Tak" por la tiama Belga Radio kaj Televido (BRT).

Mil Lenssens ekis sian karieron kiel grafikisto kaj desegnis i.a. animitajn filmojn.

Ekde 1957 li kreis infanajn programojn por la BRT.

Li estis la unua kiu kombinis desegnofilmojn kun vivaj personoj (en la serio "Klein, klein kleutertje'" kun Tante Terry).

Lia plej konata programo estis "Tik Tak". Li diris ke li ekhavis la ideon por "Tik Tak' kiam li vidis kiel etuloj pasiite rigardis al la lotado en televido. Li malkovris ke ĉiam revenentaj bildoj kun akompana muziko sufiĉis por programo poretula. Apud "Tik Tak", li ankaŭ elpensis "Carolientje", "de Kasteelgeesten", "Kapitein Snorrebaard" kaj "Prikballon".

En 1981 li estis premiita kun premio de televida kritiko.

En 1985 li premiiĝis kun premio "Kinderkast-televisieprijs" [premio televida "infana ŝranko"]

En 1991 li gajnis la premion Sabam.