Mil kaj unu noktoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝeherazade kaj Ŝahrjār de Ferdinand Keller, 1880
Manuskripto de Mil kaj unu noktoj
Kovrilo de usona bildliteratura versio de Mil kaj unu noktoj eldonita dum la jaro 1942.
La vortoj Mil kaj unu noktoj arabe

Mil kaj unu noktoj estas kolekto de popolaj fabeloj (arabe : ألف ليلة وليلة Alf lajla ŭa-lajla, perse : هزارافسانه aŭ هزار و یک شبHezār-afsānaHezaro jek ŝab), kiuj kreiĝis dum jarcentoj, de 800 aŭ 900 ĝis 1500 jaroj en diversaj regionoj de la orienta Araba Duoninsulo kaj kolektiĝis dum la Islama Orepoko. Ĝi estas ofte konata en angla kaj aliaj lingvoj kiel Arabaj Noktoj, el la unua anglalingva eldono (1706), kiu montris kiel titolo The Arabian Nights' Entertainment (distro de arabaj noktoj).

Oni supozas, ke la origina nomo estis "Mil Fabeloj", kiel tion montras ĝia persa varianto. Sed tio ne signifas, ke ĝi enhavis ĝuste mil fabelojn. La vorto "mil" estis uzita kun la senco "multa". Pli malfrue oni komprenis la titolon rektasence kaj aldonis pliajn fabelojn por kompletigi la kolekton ĝis mil.

Priskribo

La verko estis kolektita dum multaj jarcentoj fare de variaj aŭtoroj, tradukistoj, kaj fakuloj tra Okcidenta, Centra, Suda Azio kaj Norda Afriko. La rakontoj mem havas radikojn malantaŭe ĝis antikvaj kaj mezepokaj arabaj, persaj, hindaj, egiptaj kaj Mezopotamiaj folkloro kaj literaturo. Partikulare, multaj rakontoj estis origine popolaj historioj el la epoko de la Kalifujo, dum aliaj, ĉefe la kadriga historio, estas plej probable elprenitaj el la pahlavia persa verko Hazār Afsān (perse هزار افسان, laŭvorte. Milo da rakontoj) kiu siavice rilatis parte al hindiaj elementoj.[1]

La rakontojn, fablojn kaj fabelojn de la verko unuecigas historio de la reĝo Ŝahriar kaj la filino de ĉekortega nobelo, Ŝehrazad. Senespera Ŝehrazad, atendanta sian mortopunon, ĉiunokte rakontadis fabelojn al la reĝo. Ĉe la mateniĝo, ŝi ĉesadis la rakonton en interesaj lokoj, por ĝin daŭrigi sekvontnokte. Tiamaniere ŝi penadis eviti sian punon.

La rakontojn oni klasifikas laŭ ilia enhavo kaj origino. La ĉefbazo estas hind-devenaj sorĉfabeloj; sekvas am-rakontoj kaj noveloj; malnovaj arabaj legendoj faras malgrandan parton de la kolekto; didaktikaj rakontoj; humuraj rakontoj kaj anekdotoj. Ili temas pri reĝoj, kalifoj, princoj, riĉuloj, komercistoj, simplaj homoj. Estas uzitaj arabaj poeziaĵoj. Inter la personoj de la rakontoj troviĝas Aladino, Sinbado la Maristo kaj Ali Babo. "Mil kaj Unu Noktoj" fariĝis konata tutmonde, post kiam la franca sciencisto kaj vojaĝanto J.A. Galland tradukis ĝin en la francan lingvon. Nun la verko estas tradukita en kelkajn dekojn da lingvoj de la mondo.

Estas komuna tra ĉiuj eldonoj de la Noktoj la komenca kadriga historio de la reganto Ŝahrjār (el persa: شهريار‎, signife "reĝo" aŭ "suvereno") kaj lia edzino Ŝeherazade (el persa: شهرزاد‎, eble signife "de nobela stirpo") kaj la enkadriga ilo aligita tra la rakontoj mem. La historioj derivas el la origina rakonto; kelkaj estas enkadrigitaj kun aliaj rakontoj, dum aliaj startas kaj finas per si mem. Kelkaj eldonoj enhavas nur kelkajn centojn da noktoj, dum aliaj inkludas 1,001 aŭ eĉ pliajn. La kerno de la teksto estas en prozo, kvankam oni uzas foje verson por esprimi fortigitan emocion, kaj por kantoj kaj enigmoj. Plej el la poemoj estas nur versoduojn aŭ kvarversoj, kvankam kelkaj estas pli longaj.

Kelkaj el la historioj de La Noktoj, partikulare "La mirinda lampo de Aladino", "Ali Baba kaj la Kvardek Ŝtelistoj", kaj "La Sep Vojaĝoj de Sinbado la Maristo", dum preskaŭ certe aŭtentaj mezorientaj popolaj rakontoj, ne estis parto de La Noktoj en arablingvaj versioj, sed estis aldonitaj en la kolekto fare de Antoine Galland kaj de aliaj eŭropaj tradukistoj.[2]

Resumo

La sultano kaj Ŝehrazad

La ĉefa enkadriga historio temas pri reĝo el Persio kaj lia novedzino. Lin kortuŝis la malkovro ke la edzino de lia frato estis nefidinda; sed malkovrinte ke la nefidindeco de lia propra edzino estas eĉ pli evidenta, li eksekutis ŝin: sed en sia amareco kaj doloro li decidas, ke ĉiuj virinj samas. La reĝo, Ŝahrjar, ekedziĝas al sukcedo de virgulinoj nur por ekzekuti ilin lavenontan matenon, antaŭ ŝi havu oportunon senhonorigi lin. Eventuale la veziro, kies tasko estas havigi ilin, ne povas trovi plian virgulinon. Ŝeherezade, la vezira filino, proponas sin mem kiel la venonta novedzino kaj ŝia patro nevolonte akceptas. La nokton de la nupto, Ŝeherazade ekrakontas al la reĝo rakonton, sed ŝi ne finigas ĝin. La reĝo, scivolema pri lafino de la historio, estas tiele devigita prokrasti ŝian ekzekuton por aŭskulti la konkludon. La venontan nokton, tuj post la fino de la rakonto, ŝi ekas (kaj nur ekas) novan, kaj la reĝo, denove dezirante aŭdi la finon, prokrastas ŝian ekzekuton denove. Kaj tio okazas por 1,001 noktoj.

La rakontoj varias amplekse: estas historiaj rakontoj, am-historioj, tragedioj, komedioj, poemoj, burleskoj kaj variaj formoj de erotiko. Nombraj historioj prezentas ĝinojn, gulojn, simiojn,[3] sorĉistojn, magiistojn, kaj legendajn lokojn, kiuj estas ofte interplektitaj kun realaj homoj kaj geografio, ne ĉiam racie; komunaj protagonistoj estas la historia abasida kalifo Harun al-Raŝid, lia Granda Veziro, Jafar al-Barmaki, kaj la fama poeto Abu Nuŭas, spite la fakton ke tiuj gravuloj vivis ĉirkaŭ 200 jarojn post la falo de la Sasanida Imperio en kiu okazas la enkadriga rakonto de Ŝeherazade. Foje iu rolulo en la rakonto de Ŝeherazade ekrakontas al alia rolulo propran historion, kaj tiu historion povas havi alian rakonton ene de ĝi, rezulte en riĉa multtavola rakonta teksturo.

En Esperanto aperis

  • Aladin aŭ la Mirinda Lampo, el Mil kaj Unu Noktoj. Tradukis George Cox. London: British Esperanto Association, 1908. 60 paĝoj.
  • Ali Babo kaj kvardek rabistoj, el Mil kaj Unu Noktoj. Tradukis George Cox. London: British Esperanto Association, 1908. 24 paĝoj.
  • Aventuroj de Kalifo Harun Alraŝid, el Mil kaj Unu Noktoj. Tradukis George Cox. London: British Esperanto Association, 1908. 32 paĝoj.

Muziko

Theodore Kosloff en prezento de 1913 de Ŝehrazad de Nikolaj Rimskij-Korsakov en adapto de Michel Fokine.

La Noktoj inspiris multajn pecojn de muziko kiaj la jenaj:

Bildaro

Notoj

  1. Marzolph (2007), Arabian Nights, I, Leiden: Brill. 
  2. John Payne, Alaeddin and the Enchanted Lamp and Other Stories, (London 1901) havigas detalojn de la trafo fare de Galland de 'Hanna' en 1709 kaj de ties malkovro en la Nacia Biblioteko de Parizo de du arablingvaj manuskriptoj enhavantaj Aladinon kaj du pliajn aldonitajn rakontojn. Text of "Alaeddin and the enchanted lamp"
  3. The Third Voyage of Sindbad the Seaman - The Arabian Nights - The Thousand and One Nights - Sir Richard Burton tradukisto. Classiclit.about.com (2013-07-19). Konsultita la 2013-09-23.
  4. Vidu Encyclopaedia Iranica (NB:Kelokaj datoj havigitaj tie estas eraraj)

Bibliografio

  • Robert Irwin, The Arabian Nights: A Companion (Tauris Parke, 2005)
  • David Pinault Story-Telling Techniques in the Arabian Nights (Brill Publishers, 1992)
  • Ulrich Marzolph, Richard van Leeuwen, Hassan Wassouf,The Arabian Nights Encyclopedia (2004)
  • Ulrich Marzolph (eld.) The Arabian Nights Reader (Wayne State University Press, 2006)
  • Dwight Reynolds, "A Thousand and One Nights: a history of the text and its reception" en The Cambridge History of Arabic Literature Vol 6. (CUP 2006)
  • Eva Sallis Scheherazade Through the Looking-Glass: The Metamorphosis of the Thousand and One Nights (Routledge, 1999),
  • Yamanaka, Yuriko kaj Nishio, Tetsuo (eld.) The Arabian Nights and Orientalism – Perspectives from East and West (I.B.Tauris, 2006) ISBN 1-85043-768-8
  • Ch. Pellat, "Alf Layla Wa Layla" in Encyclopædia Iranica. rete, alirita Junio de 2011 ĉe [1]
  • Nurse, Paul McMichael. Eastern Dreams: How the Arabian Nights Came to the World Viking Canada: 2010.
  • In Arabian Nights: A search of Morocco through its stories and storytellers de Tahir Shah, Doubleday, 2008.

Eksteraj ligiloj