Milan Horáček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milan Horáček
Persona informo
Milan Horáček
Naskiĝo 30-an de oktobro 1946 (1946-10-30) (77-jaraĝa)
en Velké Losiny
Lingvoj germanaĉeĥa vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Frankfurto vd
Partio Alianco '90/La Verduloj vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBonnoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Milan Horáček (naskiĝis la 30-an de oktobro 1946) estas germana politikisto de ĉeĥa deveno. Li membras en la Eŭropa Verda Partio kaj en ties naciaj branĉoj en Germanio kaj Ĉeĥio. Inter la jaroj 1965 kaj 1967, li ekhavis problemojn kun la ŝtataj aŭtoritatoj pro sia demokratieca politika aktivismo en la komunisma Ĉeĥoslovakio, kaj post la ŝtata subpremo de la "praga printempo" devis elmigri al Germanio. Li laboris en industria entrepreno kaj por sindikata magazino. Inter 1976 kaj 1981 li studis politologion en Frankfurto-ĉe-Majno, kaj dum 1979/1980 estis inter la fondantoj de la germana verda partio. Dum la 80-aj jaroj li por la verda partio aktivis en la federacia lando Hesio, kaj ekde 1983 estis membro de la nacia parlamento Bundestag. Krom pri verdaj politikaj temoj, Milan Horáček en la ekzilo pluaktivis pri dissemo de demokratiaj ideoj en Ĉeĥoslovakio. Li estis eldonisto de la ĉeĥlingva ekzila magazino Listy ("listoj"). Dum la jaro 1990, kiam demokratiiĝis Ĉeĥio, li rericevis sian ĉeĥan ŝtatanecon kaj la ĉeĥa prezidento Václav Havel nomumis lin persona konsilanto.

Milan Horáček, 2009

Dum la oficperiodo 2004 ĝis 2009, Milan Horáček estis membro de la Eŭropa Parlamento kaj apartenis al la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA).