Mildred

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Mildred
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 700 (0700-01-01)
Morto 13-an de julio 734 (0734-07-13) (34-jaraĝa)
en Minster
Ŝtataneco KentMercia vd
Familio
Patro Merewalh vd
Patrino Domne Eafe vd
Gefratoj Merefin • Milburga • Mildgyth vd
Profesio
Okupo monaĥino vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mildred estis anglosaksa abatino kaj sanktulino.

Ŝiaj gepatroj estis Merewalh, kiu regis Wreocensaete en okcidenta Mercia, kaj Eormenburh, filino de Aethelberht la 1-a, reĝo de Kent. Ŝiaj fratinoj estis Milburga, kiu iĝis abatino de Much Wenlock, Shropshire, kaj Mildgytha, kiu iĝis abatino de monaĥinejo en Northumbria.

Ŝia patrino havis ligojn al la Merovidoj de Gaŭlio, kaj ŝi edukiĝis ĉe la merovida Abatejo Chelles. Ŝi eniris la abatejon de Minster en Thanet, Kent, fondita de sia patrino, kaj iĝis abatino ne post 694. Ŝi mortis ĉirkaŭ 716 kaj entombiĝis en sia abatejo. Tamen en 1035 ŝiaj restaĵoj estis relokigitaj en la Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury).