Cinamobrusta emberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miliaria calandra)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cinamobrusta emberizo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. tahapisi
Emberiza tahapisi
(Smith, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Cinamobrusta emberizo, ilustraĵo de la subspecio insularis de Sokotro fare de Henrik Grönvold

La Cinamobrusta emberizo (Emberiza tahapisi) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Ĝi estas specio tre simila laŭ aspekto al la parenca Striemberizo, tio estas kun nigrablanka kapobildo, brunaj subaj partoj kaj pli malhelaj supraj partoj, sed kun tre markataj bildo kaj koloroj. Nome en kapo estas kvar blankaj strioj kaj kvar nigraj nome blankaj fajna kronostrio, superokula, subokula kaj mustaxca strioj kiuj finas en orelareo al nukoflankoj, dum estas nigraj subkrona, traokula kaj submustaĉa strioj krom la gorĝareo. De tie suben ĉio estas uniforme ruĝecbruna, kio nomigas la specion. Dorso kaj flugiloj estas nigrecaj. La kruroj kaj suba makzelo estas rozkoloraj aŭ flavecaj dum la supra makzelo estas nigreca.

Ĝi troviĝas en plej granda parto de Afriko (ĉefe subsahara Afriko) el Senegalio al Etiopio tra DRK, Tanzanio, Zambio, Angolo kaj Malavio al orienta Sudafriko kaj tiele okupas komplementan teritorion de la proksime parenca Alaŭdemberizo (Emberiza impetuani) nome en Angolo, Benino, Bocvano, Burkino, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ĝibutio, Egiptio, Eritreo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Kenjo, Liberio, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Niĝero, Niĝerio, Omano, Ruando, Senegalio, Sieraleono, Somalio, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo, krom en Jemeno en sudokcidenta Azio. Fakte ĝi forestas en Afriko nur el Nordokcidenta kaj Sahara Afriko, Somalio, Golfo de Gvineo, nordo de la baseno de rivero Kongo kaj okcidenta Sudafriko.

Ties natura habitato estas seka savano, subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj, kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj. Ĝi estas nekomuna al tre komuna en Zimbabvo etende al okcidenta kaj norda Mozambiko, la orienta duono de Sudafriko, orienta Bocvano kaj nordokcidenta kaj centra Namibio. Ĝi ĝenerale preferas montodeklivojn, rokarojn kun disaj arbustoj kaj arboj, nudajn rokoklarejojn en arbaroj, eroziitajn ŝtondeklivojn kaj ŝosebordojn, sekajn akvofluejojn kaj desertajn ŝtonamasojn kaj ŝtonfosojn.

Ĝi estas specio ĉefe de loĝantaj birdoj, kun iomaj populacioj (ĉefe en Zimbabvo kaj nordorienta Sudafriko) kiuj faras nordan vintran migradon el novembro al majo.

Ili manĝas ĉefe herbosemojn kaj insektojn, sur nuda grundo inter rokoj, foje plukante manĝerojn el herbo kaj ĉasante skarabojn aŭ flugajn termitojn dumfluge.

Ĝi estas monogama solema nestumanto, kiu konstruas neprofundan tasforman neston el herboj, radiketoj kaj fajnaj bastonetoj sur fondaĵo de pli grandaj bastonetoj, zorge kovrita el fajnaj herbo kaj radiketoj. Ĝi situas tipe en neprofunda trueto surgrunda baze de herbotufo aŭ roko, aŭ sur tera bordo, en fendo de malgranda roko aŭ inter disaj rokoj de truo. La reprodukta sezono estas el oktobro al junio kaj ĉefe el januaro al aprilo. La ino demetas 2-4 ovojn, kiuj estas kovataj de ambaŭ gepatroj dum ĉirkaŭ 12-14 tagoj. La idoj estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj per dieto ĉefe de semoj, kaj elnestiĝo okazas post proksimume 14-16 tagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]