Saltu al enhavo

Milio (cerealo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la vasta senco de la termino milio (grupo de cerealoj). Pri la planto milia panico (Panicum miliaceum, milio striktasence), bonvolu vidi la artikolon Milia panico. Pri la genro Milium, bonvolu vidi la artikolon Milium.
Pennisetum glaucum (Perla milio).

Milio[1]mileo[noto 1] estas vastasenca netaksonomia termino,[2] uzata por nomi plurajn poacojn el malsamaj genroj. Milioj estas indiĝenaj en pluraj partoj de la mondo[3] kaj estas uzataj kiel cerealofuraĝo. Milioj kredeble estis uzitaj de homoj por ĉ. 7,000 jaroj, kaj ili estis kerne gravaj dum la disvolviĝo de agrikulturaj societoj.[4]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Milea grajno.

Milioj estas cerealoj de la familio Poacoj kun malgrandaj grajnoj, kiuj kreskas en varmaj regionoj. Ili bone toleras sekajn periodojn kaj ekstreman veteron.[5]

Milio striktasence kaj vastasence

[redakti | redakti fonton]

En Esperanto, la vorto "milio" aperas por tiu ci nocio jam en Fundamento. Ĝi estas uzata striktasence precipe por la planto Panicum miliaceum (milia panico) kaj vastasence por iuj aliaj cerealoj kun similaspekta kaj simile uzata greno.

Aliaj specioj nomataj milio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ PIV, vastasence, milio (kiun PIV nomas "mileo") estas jenaj plantoj:[2]

Aliaj plantoj nomataj "milio" estas jenaj:

  1. PIV avertas, ke oni ne konfuzu la genron Miliium, kiun PIV-2020 nomas "milio", kun milio, kiun PIV-2020 nomas "mileo".[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Reta Vortaro (ReVo)
  2. 2,0 2,1 2,2 Mileo - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto PIV
  3. Sorghum and millet in human nutrition. Food and Agriculture Organization of the United Nations (1995). Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-01. Alirita 2022-01-03 .
  4. . Millet: How A Trendy Ancient Grain Turned Nomads Into Farmers (December 23, 2015). Alirita May 4, 2018 .
  5. (2017) “Crop Production under Drought and Heat Stress: Plant Responses and Management Options”, Frontiers in Plant Science 8, p. 1147. doi:10.3389/fpls.2017.01147. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]