Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos
Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos
Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos
Aŭtoro Joseph Franklin Rutherford
Eldonjaro 1922
Urbo Helsinki
Eldoninto International Bible Students Association
Paĝoj 79
ISBN 0217516971
vdr

Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos! (angle Millions Now Living Will Never Die) estas religia libro de Joseph Franklin Rutherford, eldonita angle en Brooklyn (Novjorko) en 1920 de la International Bible Students Association ("Internacia Biblistudanto-Asocio").

Ĝia Esperanto-traduko farita de Kaarlo Hartevo aperis samloke kaj sameldoneje 1922 (79 p.) (laŭ aliaj nekontrobleblaj asertoj en Helsinko en 1922 ĉe Helsingin Uusi Kirjapaino Osakeyhtio).

Enhavo[redakti | redakti fonton]

  • Dia plano por elaĉeto de homoj
  • Homa historio dividita en tri grandaj epokoj
  • Dua epoko, aŭ mondo, nun forpasinte
  • Tempoj de la nacianoj
  • Atesto de nia Sinjoro pri la signoj de la fino
  • Konfirmaj atestoj el Malnova Testamento
  • Periodo de izraela ekzilo for de Palestino
  • Cionismo, lia origino kaj celo
  • La deklaro de Balfour
  • Judoj rekonstruas Palestinon
  • Aliaj atestaĵoj ke la mondo finiĝis
  • La Intereklezia Mondmovado
  • Mondvasta aflikto kaj embaraso
  • La parto de 1' spiritismo en nunaj okazoj
  • La ligo de nacioj
  • Eklezieca helprimedo por homa mizero
  • Dia helprimedo kaj promesita elaĉeto
  • La Elaĉetinto kaj la elaĉeta prezo
  • Kion signifas esti vera kristano
  • Religia persekuto je la parto de la semo de serpento
  • La venanta regno de Mesio
  • La jubilea sistemo de Izrael estis tipo de l' regno
  • La komenco de rekonstruada laboro de la nova ordo
  • Kial milionoj nun vivantaj neniam mortos
  • Kiel vivi eterne
  • Atestoj pri la restariga laboro
  • Apelacio al la pastraro

Antaŭdiroj[redakti | redakti fonton]

Jubileoj[redakti | redakti fonton]

Reviviĝo de patriarkoj en 1925.

Ni povas tial atendi fideme, ke en la jaro 1925 okazos reveno de Abraham, Isaak, Jakob kaj la antikvaj fidelaj profetoj – precipe de tiuj, kiuj estas cititaj en la dek unua ĉapitro de l’Hebreoj – kiuj ricevos perfektan homstaton.

Ne ekzistas pruvoj, ke tio plenumiĝis. La profetoj ne vizitis Rutherford.

La Ligo de Nacioj[redakti | redakti fonton]

Aŭtoro antaŭdiris la malsukceson de la Ligo de Nacioj.

Ĉe la fino de l’bataloj amaso da ŝtatistoj, kiuj reprezentis la direktantajn el la ŝtatoj implikitaj en la militon, sin kolektis en konferenco, kaj (ni donas al ili nian konfeson por ilia deziro efektivigi pacon kaj bonstaton) la rezultato de ilia konsiderado estis ligo, konata sub la nomo la Ligo de Nacioj. Ĉitiu estas prezentata kuracrimedo por la nuna malbono. Ĉu ĝi sukcesos? Ligo, kiu konsistas el ĉiuj nacioj de l’tero kaj fondita sur la principoj de l’praveco kaj justeco kaj kies ĉiuj liganoj agus honeste laŭ la interkonsentita celo, kondukus sendube al bona rezultato. Sed kiam egoismo estas la ĉefmotivo kaj kontroloas ĉies farojn, oni ne povas atingi idealan staton. Dio en sia saĝeco antaŭvidis la Ligon de Nacioj kaj antaŭdiris pri ĝi; kaj li ankaŭ antaŭdiris, ke ĝi devas malsukcesi. – Jeŝaja 8:9, 10.

Tio plenumiĝis en 1939, kiam la dua mondmilito komenciĝis.

Reestiĝo de la Ŝtato Israelo[redakti | redakti fonton]

Reestiĝo de la Ŝtato Israelo. Plenumiĝis en 1948.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ampleksa broŝuro kun klarigoj kaj interpretado de Bibliaj tekstoj. La Esperanta lingvo uzata estas simpla kaj bona. 
— Belga esperantisto n109-110 (mar-apr 1924)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]