Militakiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Militakiro de la milito kontraŭ Dakio, Trajana Kolono, Romo.

Militakiro estas termino kiu referencas al moveblaĵoj kaptitaj el malamiko fare de la militistoj plej ofte kongrue kun la konsento de la respektivaj militestroj.

Inter la militistaj popoloj de la Antikveco, la militakiro estis konsiderata publika havaĵo, kiu dependis de la volo de la armeestro. La divido de la parto havigita al soldatoj estis farita zorge kaj orde.

En la tempo de la Troja milito la soldatoj portis la militakiron al siaj respektivaj estroj, kaj la generalo faris la distribuadon egalece, sed li konservis la plej konsiderindan parton por li mem. [1]

Ekde la epoko de la Romia Imperio simbola parto de la militakiro estis la simboloj, nome standardoj, flagoj, la oraj agloj de la romiaj legioj.

Konsiderinte la situacion de supereco de la venkanta soldataro la kutimo rabadi havaĵojn de venkitoj (foje eĉ de la venkinta flanko) fare de la venkintoj pludaŭris ĝis nuntempe. Okaze de rabado al civiluloj fare de trupoj sen kontrolo fare de la militestroj, temas pri militrabado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Homero, Odiseado, (L. IX. vers. 41, 550 litad. XI. 703. IX. 318.)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]