Militkampanjo en Mezopotamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tranĉeoj de la sieĝo de Kut

La Mezopotamia militkampanjo estis militkampanjo en la sudokcident-azia teatro de la Unua Mondmilito batalita inter la Aliancanoj reprezentitaj de la Brita Imperio, plejparte trupoj de la Hinda Imperio, kaj la Centraj Potencoj, plejparte de la Otomana Imperio. La britoj kaj la britaj indiaj fortoj perdis 92 000 soldatojn en la Mezopotamia militkampanjo. Otomanaj perdoj estas nekonataj sed la britoj kaptis entue 45 000 militkaptitojn. Proksime de la fino de 1918 la britoj disfaldis 410 000 virojn en la areo kvankam nur 112 000 el ili estis bataltrupoj. La vasta plimulto de la britoj en tiu kampanjo estis rekrutitaj el Hindio.