Militkaptitejo Johannesplatz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto de 1972, kiam la zono de Johano-placo estis moderna loĝdomblokareo

La Militkaptitejo Johano-placo (germane: Kriegsgefangenenlager Johannesplatz) troviĝis en la norda urbokvartalo Ilversgehofen en Erfurto, Germanio, inter 1914-1916. Ĝi nombriĝis inter la plej grandaj kaptitejoj por fremdaj soldatoj dum la Unua mondmilito en Germanlando.

La restoracio Am Franzosenlager

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam Erfurto estis tre for de la batalaj linioj kaj ne konas detruojn aŭ eĉ batalojn (la aviadila militado ankoraŭ tre maloftas tiam) ĝi ja havis gravan rolon por la staboj. Ĉar tie ĉi estis unu el la plej grandaj armilfabrikoj de la Germana Imperiestra Regno, publikaj ejoj devis esti alifunkciigitaj al lazaretoj kaj la malfermo de la nova Tombejo de Erfurto anticipitis - sen paroli pli la ĝeneralaj malpliboniĝintaj vivokondiĉoj. Senpera rilato al la milito havas la Johanoplaco. Do ĝi ne nur gravas monumentprotektade pro la unua loĝdomblokzono de la urbo (ekde la 1960-aj jaroj) sed ankaŭ pro iama grandega militkaptitejo en teritorio kiu sterniĝis sur rektangula zono inter la stratoj hodiaŭaj Ammertalweg, Friedrich-Engels-Straße, Eislebener Straße kaj Magdeburger Allee. Jam dum la Francia-Prusia Milito oni tenadis surloke malliberigitajn soldatojn. Inter la jaroj 1914 kaj 1916 laboris tie ĉi maksimume 15.000 soldatoj rusaj, francaj, anglaj. Verŝajne ankaŭ pro la uzokontinuigo ekde venkita milito de 1870 sur sama loko tio konvinkis kelkajn erfurtanojn ke ankaŭ la nova milito estus glore finita.

Spuroj nunaj[redakti | redakti fonton]

La historion militan de Johano-placo memoras nur unu konserviĝinta barako de sur la placo Postsportplatz. Malrektan indikon donas la en 1904 alinomita strato Lagerstraße inter Ilversgehofener Platz kaj Ammertalweg ("Lager" signifas en la germana lingvo "internigejon"). De 1912 ĝis 1950 Ammertalweg eĉ nomiĝis "Am Franzosenlager", kiun nomon havas ĝis nun gastejeto farbita en la tri koloroj de la flago de Francio. Sed interne regas tamen turingia kuirarto. Memorigtabulo pri la iama uzo ĝis nun mankas.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo interrete legebla, ĉerpita el la libro: Steffen Raßloff, 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm (Thüringen Bibliothek. Bd. 11). Essen 2013

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la restoracio Ĉe la internigejo de francoj