Militkrimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzekuto de la lasta familiano fare de nazia oficiro staranta en fono. Ĉirkaŭ starantaj soldatoj de la germana Einsatzgruppe. Slarov, Ukrainio, Sovetunio. La 4-a de julio 1941.

Militkrimo estas tiu krimagado, kiun oni faras kontraŭ la militjuro, fiksita en la internacia kutimjuro kaj en kelkaj internaciaj traktatoj.

La priskribo de la nocio militkrimo kristaliĝis nur post la dua mondmilito, kiam oni diferencigis tri kategoriojn.

  1. kontraŭpaca krimagado: antaŭpreparo aŭ iniciato de ataka milito
  2. dummilitaj krimagadoj: murdado, deportado de la civitanoj, malbona konduto al ili
  3. kontraŭhomara krimo: rasa, religia persekuto de la civitanoj antaŭ kaj dum la milito; popolmurdo, amasmurdo de civitanoj

Post la unua mondmilito oni volis starigi antaŭ tribunalon la germaman imperiestron Vilhelmo la 2-a, sed Nederlando ne eldonis lin, la juĝproceso ne okazis. Germanio ne eldonis la germanajn akuzitojn kaj ĝi mem juĝis super ili en supera kortumo de Leipzig. Ili ĉiuj estis - spite al la pruvaĵoj - liberparolitaj.

Post la fino de la dua mondmilito, la venkantoj interkonsentis pri punado de militkrimuloj, sendepende de ties ofico. Tiel komenciĝis proceso en Berlino, la 18-an de aŭgusto 1945, kiam 24 naziaj gvidantoj staris antaŭ la Kortumo. La pluaj aŭskultoj okazis en Nurenbergo kaj daŭris ĝis 1-a de oktobro 1946. (legu pli detale en la Nurenberga proceso).

En Orient-Azio agadis simila Soldata ribunalo sub gvido de Douglas MacArthur, usona generalo. Ĝi komenciĝis la 3-an de majo 1946 kaj el la 25 japanaj akuzitoj 7 estis ŝnurpendigitaj, 16 je longa prizono, 2 je mallonga prizono. La lastaj poste ricevis amnestion (1956).

Post la dua mondmilito, ĉefe la judoj serĉis la iamajn militkrimulojn por prijuĝi ilin. Plej fama estas el inter ili la kapto kaj sekreta forrabo de Adolf Eichmann en 1961.

Kelkaj landoj taksas ĉiam valida la punadon de krimuloj, tiel Francio enprizonigis en 1987 la nazian Klaus Barbie.

Vidu ankaŭ

Ligo de NaciojHirohitoInternacia Krima KortumoSanktejo JasukuniKonvencio de Ĝenevo

Eksteraj ligiloj

greke http://www.un.org/law/icc greke http://www.iraqispecialtribunal.org/en/home.htm greke http://www.sc-sl.org greke http://www.un.org/icty