Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Murpentraĵo pri Milito (1896), de Gari Melchers.
Carl von Clausewitz, prusia generalo konsiderita grava teoriisto pri milito.
La milito de Tadeusz Cyprian (1949), foto de la kolekto de la Nacia Muzeo en Varsovio montranta ruinojn de la ĉefurbo de Pollando je la fino de la Dua Mondmilito.

Milito estas konflikto, kiu implikas organizitan uzon de armiloj kaj fizikan perforton inter ŝtatoj aŭ aliaj grandskalaj armitaj grupoj por reteni aŭ atingi politikan regadon super iu teritorio. Alivorte, milito okazas por determini, kiu(j) regos iun registaron? En internacia juro, milito kiel jura termino estas anstataŭita de la termino "armita konflikto".

Carl von Clausewitz skribis en sia klasika teksto Pri milito: "Der Krieg ist eine bloße Fortsetzung der Politik mit anderen Mitteln" ("Milito estas nur daŭrigo de politiko per aliaj rimedoj") kaj "Milito do estas ago de perforto por trudi al nia malamiko fari nian volon."

Oni militis por regi naturajn rimedojn, pro religiajkulturaj kialoj, pri politikaj potencekvilibroj, la laŭrajteco de certaj leĝoj, por aranĝi ekonomiajn kaj teritoriajn disputojn, kaj multaj aliaj aferoj. La radikoj de ĉiu milito estas tre kompleksaj — ĝenerale temas pri pli ol unu afero.

Milito kontrastas kun paco, kiun oni ĝenerale difinas kiel la manko de milito. Klasika frazo asertas "Se vi volas pacon, preparu militon", sed moderne oni preferas "Se vi volas pacon, preparu pacon".

Tipoj de milito[redakti | redakti fonton]

Milito enhavas iome gradon de kontraŭstaro uzante armilojn kaj aliajn militajn teknologion kaj ekipadon fare de militfortoj kiuj uzas militan taktikon kaj operacan arton ene de ampleksa gamo de temoj de milita strategio submete al armea loĝistiko. Studoj primilitaj fare de militteoriuloj pare de milita historio klopodis identigi la militfilozofion, kaj limigi ĝin al la militistiko.

Ruinoj de Gerniko (1937). La Hispana Enlanda Milito estis unu el plej sangoverŝaj kaj plej malhumana el la enlandaj militoj de Eŭropo.

Moderna militistiko konsideras kelkajn faktorojn antaŭ nacidefenda politiko estis kreita por ebligi militkomencon: la teritorio en la areoj de bataloperacoj, la sinteno kiun enlandaj fortoj adoptos ĉe la militkomencon, kaj la tipon de milito al kiu oni engaĝigos la trupojn.

La dua mondmilito komenciĝas. La pola infanterio dum kontraŭatako

Iafoje oni distingas inter konflikto kaj la formala deklaro de stato de milito. Tiuj kiuj faras tian distingon ofte limigas la terminon "milito" al tiuj konfliktoj, kie la landoj formale deklaris tian staton. Malpli grandajn armitajn konfliktojn oni ofte nomas tumultoj, ribeloj, ŝtatrenversoj, ktp. Grupo kiu ribelas kontraŭ establigita reĝimo faras gerilon, kio estas fakte speco de milito (etimologie militeto).[1]

Kiam unu lando sendas armeajn fortojn al alia laŭdire por restarigi ordon aŭ malebligi genocidon aŭ aliajn krimojn kontraŭ la homaro, aŭ por subteni laŭleĝe agnoskitan registaron kontraŭ ribelo, tiu lando iafoje aludas tion kiel polican agadon. Tamen, tiu uzado ne ĉiam estas agnoskita kiel valida, speciale de tiuj kiuj ne akceptas la implicaĵojn de la termino.

Milito, en kiu la fortoj partoprenantaj en la konflikto apartenas al la sama lando aŭ sama imperio aŭ sama (alitipa) politika estaĵo, nomiĝas enlanda milito. Milito de unu lando kontraŭ najbara ofte prenas la formon de invada milito. Foje aliancoj okazigas, ke kelkaj landoj intervenas unu post alia en la konflikto, tio estas internacia milito. Dum la 20a jarcento etendiĝis la koncepto de Mondmilito ĉefe kiam post la Unua Mondmilito (1914-1918), kiu tiam nomiĝis ne mondmilito, sed ankoraŭ nur "Granda Milito", eksplodis la Dua Mondmilito (1939-1945) kun militkampoj en almenaŭ kvar kontinentoj, kaj nur en Ameriko ne okazis rektaj bataloj, dum ja Usono, Kanado kaj aliaj landoj intervenis en ĝi.

  • Nesimetria milito estas konflikto inter du loĝantaroj de ege diferencaj niveloj de militkapablo aŭ grando. Nesimetriaj konfliktoj ofte rezultas en gerilaj taktikoj uzitaj por klopodi superi la foje tro ampleksajn malekvilibron laŭ teknologio kaj militforta grando.
  • Kemia milito aplikas la intencitan uzadon de kemiaĵoj kiel parto de milito kaj pli precize dum batalo. Venenaj gasoj kial kemia armilo estis ĉefe uzata dum la Unua Mondmilito, kaj rezultis en ĉirkaŭkalkule 1.3 milionoj da homperdoj, inklude 100,000–260,000 civilulojn. Dekoj da miloj aŭ pli da civiluloj kaj militfortoj mortiĝis pro kemiarmilaj efikoj kiaj cikatrado de pulmoj, haŭtodamaĝo, kaj cerba damaĝo en la jaroj post la fino de la Granda Milito.[2] Kelkaj traktaĵoj serĉis malpermesi ties pluan uzadon. Nemortigaj kemiaj armiloj, kiaj larmiga gaso kaj pipra aerosolo, estas amplekze uzataj, foje kun mortiga efiko.
  • Enlanda milito estas milito en kiu la fortoj en konflikto apartenas al la sama lando aŭ politika ento, kaj ofte estas rivalaj por la kontrolo aŭ sendependo de tiu lando aŭ politika ento.
  • Konvencia milito estas klopodo por pligrandigi la kapablon de la malamiko pere de malferma batalado. Ĝi estas deklarita milito inter ekzistantaj ŝtatoj en kiuj atomaj, biologiaj, aŭ kemiaj armiloj ne estas uzataj aŭ vidas nur limigitan ties montron en apogo de konvenciaj militaj celoj kaj manovroj.
  • Cibermilito inkludas la agadon fare de nacia ŝtato aŭ internacia organizaĵo por ataki kaj klopodi damaĝi la komputilojn aŭ informadikajn retojn de alia lando aŭ organizaĵo.
  • Tutmonda milito referencas al formo de milito kiu etendas trans la naciaj aŭ regionaj limoj de la apudaj luktantoj por havi rezultojn por la tuta planedo.[3] Evidenta ekzemplo de tiu formo de milito estis la Dua Mondmilito, sed aliaj kiaj la Vjetnama Milito estispreskaŭ tio. Tutmondiĝanta milito tiele inkludus mondmiliton - tiu kategorio tendencus esti limigita pere de konvencio al la du ĉefaj ekzemploj. Transnacia milito, apuda koncepto, referencus al militoj luktataj surloke, sed kun implikoj aŭ malamikaĵoj trans la limoj de naci-ŝtatoj[4]
  • Totala milito estas milito farata per ĉia ebla rimedo, senatente al la militleĝoj, sen meti limojn al legitimaj militceloj, uzanta armilojn kaj taktikojn kiuj rezultas en gravaj mortoj de civiluloj, aŭ postulante militpenon kiu postulu gravajn memoferojn fare de amika civila loĝantaro.
  • Mondmilito estas milito inter multaj ŝtatoj, precipe inter grandaj, potencaj landoj. Oni ekuzis vere la nocion nur en 1914-1919 pro la amplekso, koncerniteco de la milito. Hodiaŭ oni uzas tiun ĉi nocion por la unua kaj dua mondmilito. Ambaŭ militoj estas katagoriigitaj kiel totalaj militoj.
Funga nubo de la nuklea eksplodo super Nagasaki 60,000 futojn granda en la aero la matenon de la 9-a de Aŭgusto 1945.
  • Atommilito estas milito en kiu atomarmiloj estas la ĉefaj, aŭ ĉefa, metodo trudatingi la kapitulacon de la alia flanko, male al elteno de taktika aŭ strategia rolo en konvencia konflikto.
  • Nekonvencia milito, la malo de konvencia milito, estas klopodo atingi militan venkon pere de akcepto, kapitulaco, aŭ eksterleĝa elteno fare de unu flanko de jam ekzistanta konflikto.
  • Gerilo estas milito lanĉita de malgrandaj batalgrupoj, disigitaj tra iu regiono, sen fronta linio. La ĉefaj taktikoj de gerilo estas embusko kaj sabotado.
  • Agresmilito estas milito por konkeri aŭ akiri pli ol por mem-defendo; tio povas esti la bazo de militkrimoj laŭ la internacia kutimjuro.
  • Religia militosankta milito (Latine: bellum sacrum) estas milito ĉefe kaŭzata aŭ justigita pere de diferencoj en religioj de la diversaj flankoj. Ekzemple la Tridekjara milito.
  • La malvarma milito estas nocio por la potencokonfrontacio inter la aliancanoj de Usono kaj Sovetio, kiu disvolviĝis post la Dua mondmilito ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj kaj kondukis al la formiĝo de dupolusa mondo el politika, ekonomia kaj militista vidpunktoj. Dum la epoko de Malvarma milito ĉiu flanko uzis kontraŭ la alia politikajn, ideajn, kulturajn, militajn, ekonomiajn kaj psikajn rimedojn.
  • Sendependiga milito estas termino aplikita al iu ajn el la militoj identigitaj kun la sendependigo de teritorio respektive lando.
  • Terorismo estas ĉia formo de timigo de la loĝantaro kun politikaj celoj, ekzemple per brulbotela aŭ bomba detruado de ejoj aŭ objektoj, aŭ per sendistinga mortigo de senkulpaj unuopuloj aŭ grupoj de personoj. Alia ofta difino estas politika, ideologia aŭ religia perforto fare de ne-ŝtataj agantoj. Kelkaj difinoj nun inkludas agojn de kontraŭleĝa perforto kaj milito.
Pentraĵo de la franca (maldekstre) kaj la brita (dekstre) linioj ĉe la Batalo de Chesapeake.
  • Marmilito estas milito en kaj ĉe maroj, oceanoj, aŭ ajnaj aliaj ĉefaj akvejoj kiaj grandaj lagoj kaj larĝaj riveroj. La homaro faris batalojn en maro dum pli ol 3,000 jaroj. En la moderna epoko tiuj ludis gravan rolon en la disvolvigo de la moderna mondo en Britio, Nederlando kaj norda Germanio, ĉar ili permesis la movadon de kernaj varoj kaj krudaj materialoj sen kiuj la Industria Revolucio ne estus okazinta.
  • Submarŝipa milito estas batalaj agadoj, en kiuj oni uzis submarŝipojn kontraŭ la malamikaj ŝipoj. Se oni sinkigis ankaŭ ŝipojn de la neŭtralaj nacioj, oni parolas pri senlima submarŝipa milito.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Milita historio.
La procentaĵoj de masklaj homoj mortigitaj en ok tribaj societoj, kaj fine de Eŭropo kaj Usono en la 20a jarcento. (Lawrence H. Keeley, Arkeologo)

La plej fruaj signoj de milito apartenas al la Mezolita tombejo 117, kiu estis datita kiel de antaŭ ĉirkaŭ 14,000 jaroj. Proksimume kvardek kvin procente de la skeletoj tie elmontris signojn de perforta morto.[5] Ekde la ekflorado de la ŝtato antaŭ proksimume 5,000 jaroj,[6] milita agado okazis sur multo de la globo. La apero de pulvo kaj la akcelado de teknologiaj progresoj kondukis al moderna militado. Laŭ Conway W. Henderson, "Unu fonto asertas ke 14,500 militoj okazis inter 3500 a.K. kaj la fino de la 20-a jarcento, kostante 3.5 miliardojn da vivoj, lasante nur 300 jarojn de paco (Beer 1981: 20)."[7]

En War Before Civilization (Milito antaŭ civilizo), Lawrence H. Keeley, profesoro ĉe la Universitato de Ilinojso, diras ke tiel ĉirkaŭ 90-95% de konataj socioj dum historio okupiĝis pri almenaŭ foja militado,[8] kaj multaj batalis konstante.[9]

Japana samurajo atakanta mongolan ŝipon, 13a jarcento.
F-15E dum flugo super Afganio, 12a de Novembro 2008.

Keeley priskribas plurajn stilojn de primitiva batalado kiel ekzemple malgrandaj rabatakoj, pli grandaj atakoj, kaj masakroj. Ĉiuj tiuj formoj de militado estis uzitaj fare de primitivaj socioj, aserto apogita fare de aliaj esploristoj.[10] Keeley klarigas ke fruaj militatakoj ne estis bone organizitaj, ĉar la partoprenantoj ne havis ajnan formalan trejnadon. Malabundo de resursoj signifis ke defenda laboro estis ne kosta efika vojo por protekti la socion kontraŭ malamikaj atakoj.[11]

William Rubinstein skribis ke "Antaŭ-kleraj socioj, eĉ tiuj organizitaj laŭ relative progresinta maniero, estis famaj por sia intencita krueleco ... arkeologiaj kuŝejoj donas signojn de prahistoriaj masakroj pli severaj ol ajna rakontita en etnografio [t.e., post la alveno de la eŭropanoj]". En Crow Creek, Suda Dakoto, kiel konate, arkeologoj trovis amastombon de "pli ol 500 viroj, virinoj, kaj infanoj kiuj estis buĉitaj, skalpitaj, kaj mutilitaj dum atako sur sia vilaĝo jarcenton kaj duono antaŭ la alveno de Kolumbo (ĉ. la jaro 1325)".[12]

Estas problema, aliflanke, fari ĝeneraligojn de prahistoria perforto; frekvenco kaj manifestiĝo de militado varias multe en la etnografia kaj arkeologia arkivo.

Laŭ la usona Bureau of the Census (1894), la Indianaj Militoj de la 19a jarcento kostis la vivojn de ĉirkaŭ 19,000 blankuloj kaj de 30,000 indianoj.[13]

En Okcidenteŭropo, ekde la fino de la 18-a jarcento, okazis pli ol 150 konfliktoj kaj proksimume 600 bataloj.[14] Dum la 20-a jarcento, milito rezultigis dramecan intensigon de la rapideco da sociaj ŝanĝoj, kaj estis decida katalizilo por la apero de la Maldekstro kiel agnoskita forto.[15]

Lastatempaj rapidaj pliiĝoj en la teknologioj de milito, kaj tial en ĝia detruemo (vidu artikolon Reciproke garantiita neniigo), kaŭzis ĝeneraligitan publikan koncernon, kaj en ĉiu verŝajneco malhelpis, kaj povas entute malhelpi la ekaperon de atoma tria mondmilito. Ĉe la fino de ĉiu el la lastaj du mondmilitoj, kunordigitaj kaj popularaj klopodoj estis faritaj por veni al pli bonega kompreno de la subesta dinamiko de milito kaj por tiel espereble redukti aŭ eĉ elimini ĝin entute. Tiuj klopodoj realiĝis en la formoj de la Ligo de Nacioj, kaj ĝia posteulo, la Unuiĝintaj Nacioj.

Baldaŭ post la Dua Mondmilito, kiel signo de subteno por tiu koncepto, la plej multaj landoj eniris la Unuiĝintajn Naciojn. Dum tiu sama postmilita periodo, kun la celo de plia delegitimiga milito kiel akceptebla kaj logika etendaĵo de ekstera politiko, la plej multaj landaj registaroj ankaŭ renomigis siajn ministeriojn aŭ ministerisekciojn de Milito kiel siaj Ministerioj aŭ Sekcioj de Defendo, ekzemple, la antaŭa usona Sekcio de Milito estis renomita kiel la Usona Sekcio de Defendo.

En 1947, en vido de la rapide ĉiam pli detruaj sekvoj de moderna militado, kaj kun akurata koncerno por la sekvoj kaj kostoj de la lastatempe evoluinta atombombo, Albert Einstein fame deklaris, "mi ne scias per kiuj armiloj tria mondmilito estos farita, sed la kvara mondmilito estos farita per bastonoj kaj ŝtonoj."[16]

Mao Zedong instigis la socialisman flankon por ne timi atommiliton kun Usono ĉar, eĉ se "la duono de la homaro mortus, la alia duono restus kaj imperiismo estus detruita el la tero kaj la tuta mondo iĝus socialisma."[17]

La informo Human Security Report 2005 dokumentis signifan malkreskon en la nombro kaj severecon de armitaj konfliktoj ekde la fino de la Malvarma Milito en la komenco de la 1990-aj jaroj. Tamen, la pruvoj kontrolitaj en la eldono de 2008 de la studo de la Centro por Internacia Evoluo (2008) nome "Peace and Conflict" (Paco kaj konflikto) indikis ke la totala malkresko en konfliktoj ekhaltis.[18]

Naŭ plej grandaj militoj laŭ nombro de mortintoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de militoj laŭ nombro de mortintoj.

Tri el la dek plej kostaj militoj, laŭ terminoj de vivoperdoj, okazis en la lasta jarcento. Tiuj estas la du mondmilitoj, sekvite de la Dua japana-ĉina milito (kiu estas foje konsiderata parto de la Dua Mondmilito, aŭ koincidanta kun tiu). Plej el la aliaj implikis ĉu Ĉinion aŭ najbarajn popolojn. La mortindico de la Dua Mondmilito, nome pli ol 60 milionoj, surpasas ĉiujn aliajn militajn mortindicojn. Tio povas rilati al la gravaj ĵusaj antaŭeniroj en armilaj teknologioj, same kiel al gravaj ĵusaj pliigoj en la ĝenerala homa loĝantaro.[19]

Mortoj
(milionoj)
Dato Milito
60.7–84.6 1939–1945 Dua Mondmilito (vidu artikolon Kvanto de viktimoj de la dua mondmilito) [20][21]
60 13a jarcento Mongolaj konkeroj (vidu artikolon Mongolaj invadoj kaj Tataraj invadoj)[22][23][24]
40 1850–1864 Tajpinga ribelo (vidu artikolon Dunganoj)[25]
39 1914–1918 Unua Mondmilito (vidu artikolon Kvanto de viktimoj de la unua mondmilito)[26]
36 755–763 Anluŝa ribelo (troigita cifero bazita sur censa sistemo, sed ne konsiderante la teritorian malpliigon kaj la neefikan censosistemon postmilitajn)[27]
20 1937–1945 Dua japana-ĉina milito[28]
20 1370–1405 Konkeroj de Tamerlano[29][30]
16 1862–1877 Dungana ribelo
5–9 1917–1922 Rusia enlanda milito kaj eksterlanda interveno[31]

Milita juro[redakti | redakti fonton]

La Unua Konvencio de Ĝenevo kiu pritraktas malsanajn kaj vunditajn membrojn de militfortoj estis subskribita en 1864.

Pluraj traktatoj reguligas militadon, kune aludataj kiel la milita juro. La plej vasta el tiuj estas la ĝenevaj konvencioj, la plej frua el kiu efektiviĝis dum la meza 19-a jarcento.

Traktat-subskribo de post tiam fariĝis parto de internacia diplomatio, kaj tro da traktatoj por mencii en tiu malgranda artikolo estas subskribitaj. Kelkaj ekzemploj: Rezolucioj de la Ĝeneva Internacia Konferenco, Ĝenevo, 26-29 de oktobro 1863 kaj Ĝeneva Konvencio rilate al la Traktado de Militkaptitoj, 75 U.N.T.S. 135, efektiviĝis la 21-an de oktobro, 1950.

Justa milito[redakti | redakti fonton]

La diversaj moralsistemoj donas diversajn respondojn pri ebla justeco de milito. Strikta pacifismo (t.e. la pacifisma moralsistemo) ĉiukaze malaprobas militon; por ĝi, justa milito ne ekzistas. Aliaj moralaj sistemoj havas aliajn respondojn. Ĝenerale ili agnoskas la justecon de sindefenda milito.

Ĉiukaze oni povas diri, ke kelkokaze milito estas internacijure permesita. Tio gravas ekz. por adeptoj de la homaranismo, ĉar por ili, laŭ Zamenhof, ĉiuj moralaj normoj krom la Ora Regulo mem baziĝas nur sur interkonsento. La internacia juro estas tia interkonsento.

La klaraj kriterioj de la katolika eklezio, troveblaj en la nova Monda Kateĥismo de la katolika eklezio, konformas al la kriterioj de la internacia juro (vidu sube).

La ne norma, sed praktika pravigo de milito estas afero de praktika prudento. Sed ne ĉe striktaj pacifistoj, ĉar ili pro sia morala antaŭdecido ĉiukaze malaprobas militon; do ili tute ne povas - propraopinie ne rajtas - konsideri praktikajn argumentojn. Temas pri tre komplikaj praktikaj problemoj. La eventualan praktikan pravigon nunan ne forigas estintaj politikaj misfaroj (tio ja ne estus praktika, sed morala argumento).

La filozofo Popper precize klarigis la "paradokson de toleremo": Ni ne toleru tion, kio forigus la toleremon. Similstruktura paradokso ekzistas rilate al paco: Ni ne estu pacaj kontraŭ tiuj, kiuj volas forigi la pacon. Ĝuste en tio troviĝas la praviĝo de sindefenda aŭ ech "mondpolica" milito. Ekz. la pravigo de la milito kontraŭ nazia Germanio. La mondpolica ideo estas la fondiga ideo de la Unuiĝintaj Nacioj.

La instruoj de la aktuale valida kateĥismo de la katolika eklezio[redakti | redakti fonton]

2307. La kvina ordono malpermesas, intence detrui homan vivon. Pro la malbonaĵoj kaj maljustaĵoj, kiujn ĉiu milito alkondukas, la eklezio insiste petas ĉiujn, ke ili preĝu kaj agu, por ke la dia boneco liberigu nin de la sklaveco je la milito.

2308. Ĉiu civitano kaj ĉiu reganto devas aktive batali por la evitado de militoj. Sed dum "la danĝero de milito ekzistas kaj dum ankoraŭ ne ekzistas kompetenta internacia autoritato ekipita per la necesaj rimedoj, oni ne povas kontesti al registaro la rajton je morale permesata sindefendo."

2309. La kondiĉoj, sub kiuj estas permesate al popolo, en kazo de danĝero milite defendi sin, devas esti precize observataj. Tia decido estas tiel severkonsekvenca, ke ĝi estas morale legitima nur sub la sekvantaj striktaj premisoj, kiuj devas esti samtempe donitaj:

  • La domaĝo, kiu estas farata al la nacio au al la komunumo de la popoloj, devas esti certa, grava ka daŭra.
  • Ĉiuj aliaj rimedoj, por haltigi la domaĝon, devas esti montrintaj kiel neefektivigeblaj aŭ senefikaj.
  • Devas esti serioza sukcesprobableco.
  • La uzado de armiloj ne alportu domaĝojn au malordojn, kiuj estas pli malbonaj ol la forigota malbono. Prijuĝante, ĉu tiu kondiĉo estas plenumita, oni zorge konsideru la grandegan detruokapablon de modernaj armiloj. Jen la tradiciaj elementoj, kiuj apartenas al la t.n. doktrino pri la "justa milito".

La prijuĝo, ĉu ĉiuj tiuj premisoj estas donitaj, estu farata surbaze de prudenta konsiderado de tiuj, al kiuj estas konfidata la gardado de la komuna bono.

2310. La ŝtataj organoj tiukaze rajtas kaj devas surmeti sur la civitanoj la devojn necesajn por la nacia sindefendo. Tiuj, kiuj kiel militistoj disponigis sin je la servo de sia patrolando, defendas la sekurecon kaj liberecon de siaj popoloj. Kiam ili ĝuste plenumas sian taskon, ili kontribuas al la komuna bono de la nacio kaj al la konservado de la paco.

2311. La ŝtataj organoj adekvate zorgu pri tiuj, kiuj pro konscienco malakceptas la uzadon de armiloj.

2312. La eklezio kaj la homa prudento deklaras, ke la morala leĝo restas valida dum armitaj konfliktoj. "Ne jam pro tio, ke bedaŭrinde eksplodis milito, fariĝas permesata ĉia batalrimedo inter la kontraŭantaj partioj."

2313. La civiluloj, la vunditaj soldatoj kaj la militkaptitoj devas esti respektataj kaj traktataj kun humaneco. Agoj farataj kun scio kaj volo kontraŭ la internacia juro kaj ĝiaj universale validaj principoj, kaj ordonoj fari tiajn agojn, estas krimoj. Blinda obeado ne estas sufiĉa pardonomotivo favore al tiuj, kiuj obeas tiajn ordonojn. Tiel la neniigo de popolo, nacio, aŭ de etna malplimulto estas kondamnenda kiel mortpeko. Oni estas morale devigata, kontraŭstari ordonojn je genocido.

2314. „Ĉiu milita ago, kiu sendistinge celas al neniigo de vastaj teritorioj kaj ilia enloĝantaro, estas krimo kontraŭ Dio kaj la homo, krimo, kiu estas firme kaj decide kondamnenda.“ Unu el la danĝeroj de moderna milito estas, ke ĝi al posedantoj de altteknikaj, precipe atomaj, biologiaj kaj kemiaj, armiloj, donas motivon por tiaj krimoj.

2315. La amasigo de armiloj al multaj homoj ŝajnas kiel paradoksamaniere taŭga agado por deteni eblajn kontraŭulojn de la milito. Ili vidas en tio la plej efikan rimedon, por sekurigi la pacon inter la nacioj. Kontraŭ tiaspeca fortimigado endas levi gravajn moralajn rezervojn. La vetarmado ne sekurigas la pacon. Anstataŭ forigi la kaŭzojn de milito, ĝi plimalbonigas ilin. La elspezado de grandegaj sumoj, kiuj estas malŝparataj por ĉiam novaj armiloj, malhelpas, ke estas helpate al mizeron suferantaj popoloj. Do troa armado malakcelas la evoluon de la popoloj. Ĝi multobligas la konfliktkaŭzojn kaj pliigas la danĝeron de disvastigo de militoj.

2316. Armilproduktado kaj armilkomercado koncernas la komunan bonon de la nacioj kaj de la internacia komunumo. Tial la ŝtato rajtas kaj devas leĝe reguligi ilin. Mallongtempaj privataj au kolektivaj interesoj ne pravigas entreprenojn, kiuj incitas konfliktojn inter la nacioj kaj endanĝerigas la internacian juran ordon.

2317. Nejustaĵoj, fortegaj diferencoj en ekonomia kaj sociala rilatoj, same kiel envio, malkonfido kaj fiereco, kiuj furiozas inter la homoj kaj la nacioj, senĉese minacas la pacon kaj kondukas al militoj. Ĉio, kion oni entreprenas por venki tiujn malbonojn, kontribuas al la konstruado de la paco kaj la evitado de la milito. Laŭ tio ke la homoj estas pekuloj, minacas ilin la danĝero de la milito, kaj ĝi minacos ilin ĝis la alveno de Kristo. Sed kiom la homoj unuiĝas en amo kaj tiel venkas la pekon, tiom ili venkos ankaŭ la perfortecon, ĝis iam plenumiĝos la vortoj: "Ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn. Ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon." (Jesaja 2.4)

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri milito en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[32]:

  • Citaĵo
     Du militas -- tria profitas. 
  • Citaĵo
      Unu soldato militon ne faras.  

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En hispana lingvo la termino "guerrilla" signifas "militeto", "malgranda milito" el "guerra" kaj diminutivo -illa
  2. D. Hank Ellison. (24a de aŭgusto 2007) Handbook of Chemical and Biological Warfare Agents, Second Edition. CRC Press, p. 567–570.
  3. James, Paul; Friedman, Jonathan (2006). Globalization and Violence, Vol. 3: Globalizing War and Intervention. London: Sage Publications. [1]
  4. JAMES, Paul. (2006) Globalization and Violence, Vol. 4: Transnational Conflict. London: Sage Publications.
  5. Keeley, Lawrence H: War Before Civilization: The Myth of the Peaceful Savage. Page 37.
  6. Diamond, Jared, Guns, Germs and Steel
  7. Conway W. Henderson. (9a de Februaro 2010) Understanding International Law. John Wiley & Sons, p. 212–. ISBN 978-1-4051-9764-9.
  8. Review: War Before Civilization. Brneurosci.org (4a de Septembro 2006). Alirita 2011-01-24.
  9. Spengler, , "The fraud of primitive authenticity", Asia Times Online, 4a de Julio 2006. Kontrolita 2009-06-08.
  10. Martin, Debra L., Ryan P. Harrod, kaj Ventura R. Pérez, eld. 2012. The Bioarchaeology of Violence. Gainesville: University Press of Florida. http://www.upf.com/book.asp?id=MARTI002
  11. Keeley, Lawrence H: War Before Civilization: The Myth of the Peaceful Savage. Paĝo 55.
  12. W. D. Rubinstein. (2004) Genocide: A History. Pearson Longman, p. 22–50. ISBN 978-0-582-50601-5.
  13. Thornton, Russell (1990). American Indian Holocaust and Survival: A Population History since 1492. University of Oklahoma Press. p. 48. ISBN 978-0-8061-2220-5
  14. World War One – A New Kind of War | Part II, From 14 – 18 Understanding the Great War, de Stéphane Audoin-Rouzeau, Annette Becker
  15. Kolko, Gabriel (1994). Century of War: Politics, Conflicts, and Society since 1914. New York, NY: The New Press. ISBN 978-1-56584-191-8. p xvii–xviii: "War in this century became an essential precondition for the emergence of a numerically powerful Left, moving it from the margins to the very center of European politics during 1917–18 and of all world affairs after 1941".
  16. Albert Einstein: Man of Imagination (1947). Alirita 2010-02-03. Nuclear Age Peace Foundation paper
  17. "Instant Wisdom: Beyond the Little Red Book", Time, 20a de Septembro 1976. Kontrolita 14a de Aprilo 2013.
  18. Hewitt, Joseph, J. Wilkenfield and T. Gurr Peace and Conflict 2008, Paradigm Publishers, 2007
  19. 19,0 19,1 McFarlane, Alan: The Savage Wars of Peace: England, Japan and the Malthusian Trap, Blackwell 2003, ISBN 0-631-18117-2, ISBN 978-0-631-18117-0 – citita de White
  20. Wallinsky, David: David Wallechinsky's Twentieth Century: History With the Boring Parts Left Out, Little Brown & Co., 1996, ISBN 0-316-92056-8, ISBN 978-0-316-92056-8 – citita de White
  21. Brzezinski, Zbigniew: Out of Control: Global Turmoil on the Eve of the Twenty-first Century, Prentice Hall & IBD, 1994, ASIN B000O8PVJI – citita de White
  22. Ping-ti Ho, "An Estimate of the Total Population of Sung-Chin China", in Études Song, Series 1, No 1, (1970) pp. 33–53.
  23. Mongol Conquests. Users.erols.com. Alirita 2011-01-24.
  24. "The world's worst massacres Whole Earth Review", Findarticles.com. Kontrolita 2011-01-24.
  25. Taiping Rebellion – Britannica Concise. Britannica. Alirita 2011-01-24.
  26. Michael Duffy (22 August 2009)Military Casualties of World War One. Firstworldwar.com. Alirita 2011-01-24.
  27. Selected Death Tolls for Wars, Massacres and Atrocities Before the 20th Century. Users.erols.com. Alirita 2011-01-24.
  28. Nuclear Power: The End of the War Against Japan. BBC News. Alirita 2011-01-24.
  29. Timur Lenk (1369–1405). Users.erols.com. Alirita 2011-01-24.
  30. Retejo de Matthew White (kompilaĵo de fakulaj ĉirkaŭkalkuloj de mortindicoj)
  31. Russian Civil War. Spartacus.schoolnet.co.uk. Alirita 2011-01-24.
  32. [2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Geoffrey Blainey. The Causes of War (1973)
  • Barzilai Gad, Wars, Internal Conflicts and Political Order: A Jewish Democracy in the Middle East (Albany: State University of New York Press, 1996).
  • Chagnon, N. The Yanomamo, Holt, Rinehart & Winston,1983.
  • Clausewitz, Carl Von (1976), On War (Princeton and New Jersey: Princeton University Press)
  • Codevilla, Angelo kaj Seabury, Paul, War: Ends and Means (Potomac Books, Revised second edition by Angelo Codevilla, 2006)
  • Codevilla, Angelo, No Victory, No Peace (Rowman and Littlefield, 2005)
  • Fornari, Franco (1974). The Psychoanalysis of War. Tr. Alenka Pfeifer. Garden City, New York: Doubleday Anchor Press.
  • Fry, Douglas. 2004. “Conclusion: Learning from Peaceful Societies.” In Keeping the Peace, Graham Kemp, editor. New York: Routledge.
  • Fry, Douglas P., 2005, The Human Potential for Peace: An Anthropological Challenge to Assumptions about War and Violence, Oxford University Press.
  • Fry, Douglas. 2009. Beyond War. Oxford University Press.
  • Gat, Azar 2006 War in Human Civilization, Oxford University Press.
  • Heinsohn, Gunnar, Söhne und Weltmacht: Terror im Aufstieg und Fall der Nationen ("Filoj kaj Imperia Povo: Teroro kaj Apero kaj Falo de Nacioj"), Orell Füssli (Septembro 2003), disponebla rete (en germana)
  • Howell, Signe, kaj Roy Willis. 1990. Societies at Peace: Anthropological Perspectives. London: Routledge.
  • James, Paul; Friedman, Jonathan (2006). Globalization and Violence, Vol. 3: Globalizing War and Intervention. London: Sage Publications. [3] Konsultita la 19an de Oktobro 2015.
  • James, Paul; Sharma, RR (2006). Globalization and Violence, Vol. 4: Transnational Conflict. London: Sage Publications. [4] Konsultita la 19an de Oktobro 2015.
  • Keegan, John, (1994) A History of Warfare, (Pimlico)
  • Keeley, Lawrence. War Before Civilization, Oxford University Press, 1996.
  • Kelly, Raymond C., 2000, Warless Societies and the Origin of War, University of Michigan Press.
  • Kemp, Graham, kaj Douglas Fry. 2004. Keeping the Peace. New York: Routledge.
  • Kolko, Gabriel (1994). Century of War: Politics, Conflicts, and Society since 1914. New York, NY: The New Press. ISBN 978-1-56584-191-8.
  • Lebow, Richard Ned 2008, A Cultural Theory of International Relations, Cambridge University Press.
  • Lindemann, Thomas 2010, Causes of War. The Struggle for Recognition Colchester, ECPR Press
  • Maniscalco, Fabio (2007). World heritage and war: linee guida per interventi a salvaguardia dei beni culturali nelle aree a rischio bellico. Massa. ISBN 978-88-87835-89-2. Konsultita la 31an de Majo 2012.
  • McIntosh, Jane. 2002. A Peaceful Realm: The Rise and Fall of the Indus Civilization. Oxford, UK: Westview Press.
  • Metz, Steven kaj Philip R. Cuccia, 2011, Defining War for the 21st Century, Strategic Studies Institute, U.S. Army War College. ISBN 978-1-58487-472-0 [5] Konsultita la 19an de Oktobro 2015.
  • Montagu, Ashley. 1978. Learning Nonaggression. New York: Oxford University Press.
  • Otterbein, Keith, 2004, How War Began. College Station TX: Texas A&M University Press.
  • Pauketat, Timothy. North American Archaeology, 2005. Blackwell Publishing.
  • Pearson, Richard. 2004. “New Perspectives on Jomon Society.” Bulletin of the International Jomon Culture Conference, Vol. 1.
  • Small, Melvin; Singer, Joel David (1982). Resort to arms: international and civil wars, 1816–1980. Sage Publications. ISBN 978-0-8039-1776-7.
  • Smith, David Livingstone (Februaro 2009). The Most Dangerous Animal: Human Nature and the Origins of War. Macmillan. ISBN 978-0-312-53744-9. [6] Konsultita la 19an de Oktobro 2015.
  • Sponsel, Leslie, kaj Thomas Gregor. 1994. Anthropology of Peace and Nonviolence. Lynne Rienner Publishing.
  • Strachan, Hew (2013), The Direction of War.
  • Turchin, P. 2005. War and Peace and War: Life Cycles of Imperial Nations. New York, NY: Pi Press.
  • Van Creveld, Martin The Art of War: War and Military Thought, London: Cassell, Wellington House
  • Walzer, Michael (1977) Just and Unjust Wars (Basic Books).
  • Wade, Nicholas. Before the Dawn, Penguin: New York 2006.
  • Zimmerman, L. The Crow Creek Site Massacre: A Preliminary Report, US Army Corps of Engineers, Omaha District, 1981.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.