Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl von Clausewitz, prusia generalo konsiderita grava teoriisto pri milito

Milito estas konflikto, kiu implikas organizitan uzon de armiloj kaj fizikan perforton inter ŝtatoj aŭ aliaj grandskalaj armitaj grupoj por reteni aŭ atingi politikan regadon super iu teritorio. Alivorte, milito okazas por determini, kiu(j) regos iun registaron? En internacia juro, milito kiel jura termino estas anstataŭita de la termino "armita konflikto".

Carl von Clausewitz skribis en sia klasika teksto Pri milito: "Der Krieg ist eine bloße Fortsetzung der Politik mit anderen Mitteln" ("Milito estas nur daŭrigo de politiko per aliaj rimedoj") kaj "Milito do estas ago de perforto por trudi al nia malamiko fari nian volon."

Oni militis por regi naturajn rimedojn, pro religiajkulturaj kialoj, pri politikaj potencekvilibroj, la laŭrajteco de certaj leĝoj, por aranĝi ekonomiajn kaj teritoriajn disputojn, kaj multaj aliaj aferoj. La radikoj de ĉiu milito estas tre kompleksaj — ĝenerale temas pri pli ol unu afero.

Tipoj de milito

La dua mondmilito komenciĝas. La pola infanterio dum kontraŭatako

Iafoje oni distingas inter konflikto kaj la formala deklaro de stato de milito. Tiuj kiuj faras tian distingon ofte limigas la terminon "milito" al tiuj konfliktoj, kie la landoj formale deklaris tian staton. Malpli grandajn armitajn konfliktojn oni ofte nomas tumultoj, ribeloj, ŝtatrenversoj, ktp. Grupo kiu ribelas kontraŭ establigita reĝimo faras gerilon, kio estas fakte speco de milito (etimologie militeto).[1]

Kiam unu lando sendas armeajn fortojn al alia laŭdire por restarigi ordon aŭ malebligi genocidon aŭ aliajn krimojn kontraŭ la homaro, aŭ por subteni laŭleĝe agnoskitan registaron kontraŭ ribelo, tiu lando iafoje aludas tion kiel polican agadon. Tamen, tiu uzado ne ĉiam estas agnoskita kiel valida, speciale de tiuj kiuj ne akceptas la implicaĵojn de la termino.

Milito, en kiu la fortoj partoprenantaj en la konflikto apartenas al la sama lando aŭ sama imperio aŭ sama (alitipa) politika estaĵo, nomiĝas enlanda milito. Milito de unu lando kontraŭ najbara ofte prenas la formon de invada milito. Foje aliancoj okazigas, ke kelkaj landoj intervenas unu post alia en la konflikto, tio estas internacia milito. Dum la 20a jarcento etendiĝis la koncepto de Mondmilito ĉefe kiam post la Unua Mondmilito (1914-1918), kiu tiam nomiĝis ne mondmilito, sed ankoraŭ nur "Granda Milito", eksplodis la Dua Mondmilito (1939-1945) kun militkampoj en almenaŭ kvar kontinentoj, kaj nur en Ameriko ne okazis rektaj bataloj, dum ja Usono, Kanado kaj aliaj landoj intervenis en ĝi.

Milito kontrastas kun paco, kiun oni ĝenerale difinas kiel la manko de milito. Klasika frazo asertas "Se vi volas pacon, preparu militon", sed moderne oni preferas "Se vi volas pacon, preparu pacon".

Justa milito

La diversaj moralsistemoj donas diversajn respondojn pri ebla justeco de milito. Strikta pacifismo (t.e. la pacifisma moralsistemo) ĉiukaze malaprobas militon; por ĝi, justa milito ne ekzistas. Aliaj moralaj sistemoj havas aliajn respondojn. Ĝenerale ili agnoskas la justecon de sindefenda milito.

Ĉiukaze oni povas diri, ke kelkokaze milito estas internacijure permesita. Tio gravas ekz. por adeptoj de la homaranismo, ĉar por ili, laŭ Zamenhof, ĉiuj moralaj normoj krom la Ora Regulo mem baziĝas nur sur interkonsento. La internacia juro estas tia interkonsento.

La klaraj kriterioj de la katolika eklezio, troveblaj en la nova Monda Kateĥismo de la katolika eklezio, konformas al la kriterioj de la internacia juro (vidu sube).

La ne norma, sed praktika pravigo de milito estas afero de praktika prudento. Sed ne ĉe striktaj pacifistoj, ĉar ili pro sia morala antaŭdecido ĉiukaze malaprobas militon; do ili tute ne povas - propraopinie ne rajtas - konsideri praktikajn argumentojn. Temas pri tre komplikaj praktikaj problemoj. La eventualan praktikan pravigon nunan ne forigas estintaj politikaj misfaroj (tio ja ne estus praktika, sed morala argumento).

La filozofo Popper precize klarigis la "paradokson de toleremo": Ni ne toleru tion, kio forigus la toleremon. Similstruktura paradokso ekzistas rilate al paco: Ni ne estu pacaj kontraŭ tiuj, kiuj volas forigi la pacon. Ĝuste en tio troviĝas la praviĝo de sindefenda aŭ ech "mondpolica" milito. Ekz. la pravigo de la milito kontraŭ nazia Germanio. La mondpolica ideo estas la fondiga ideo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Milita juro

Pluraj traktatoj reguligas militadon, kune aludataj kiel la milita juro. La plej vasta el tiuj estas la ĝenevaj konvencioj, la plej frua el kiu efektiviĝis dum la meza 19-a jarcento.

Traktat-subskribo de post tiam fariĝis parto de internacia diplomatio, kaj tro da traktatoj por mencii en tiu malgranda artikolo estas subskribitaj. Kelkaj ekzemploj: Rezolucioj de la Ĝeneva Internacia Konferenco, Ĝenevo, 26-29 de oktobro 1863 kaj Ĝeneva Konvencio rilate al la Traktado de Militkaptitoj, 75 U.N.T.S. 135, efektiviĝis la 21-an de oktobro, 1950.

La instruoj de la aktuale valida kateĥismo de la katolika eklezio

2307. La kvina ordono malpermesas, intence detrui homan vivon. Pro la malbonaĵoj kaj maljustaĵoj, kiujn ĉiu milito alkondukas, la eklezio insiste petas ĉiujn, ke ili preĝu kaj agu, por ke la dia boneco liberigu nin de la sklaveco je la milito.

2308. Ĉiu civitano kaj ĉiu reganto devas aktive batali por la evitado de militoj. Sed dum "la danĝero de milito ekzistas kaj dum ankoraŭ ne ekzistas kompetenta internacia autoritato ekipita per la necesaj rimedoj, oni ne povas kontesti al registaro la rajton je morale permesata sindefendo."

2309. La kondiĉoj, sub kiuj estas permesate al popolo, en kazo de danĝero milite defendi sin, devas esti precize observataj. Tia decido estas tiel severkonsekvenca, ke ĝi estas morale legitima nur sub la sekvantaj striktaj premisoj, kiuj devas esti samtempe donitaj:

  • La domaĝo, kiu estas farata al la nacio au al la komunumo de la popoloj, devas esti certa, grava ka daŭra.
  • Ĉiuj aliaj rimedoj, por haltigi la domaĝon, devas esti montrintaj kiel neefektivigeblaj aŭ senefikaj.
  • Devas esti serioza sukcesprobableco.
  • La uzado de armiloj ne alportu domaĝojn au malordojn, kiuj estas pli malbonaj ol la forigota malbono. Prijuĝante, ĉu tiu kondiĉo estas plenumita, oni zorge konsideru la grandegan detruokapablon de modernaj armiloj. Jen la tradiciaj elementoj, kiuj apartenas al la t.n. doktrino pri la "justa milito".

La prijuĝo, ĉu ĉiuj tiuj premisoj estas donitaj, estu farata surbaze de prudenta konsiderado de tiuj, al kiuj estas konfidata la gardado de la komuna bono.

2310. La ŝtataj organoj tiukaze rajtas kaj devas surmeti sur la civitanoj la devojn necesajn por la nacia sindefendo. Tiuj, kiuj kiel militistoj disponigis sin je la servo de sia patrolando, defendas la sekurecon kaj liberecon de siaj popoloj. Kiam ili ĝuste plenumas sian taskon, ili kontribuas al la komuna bono de la nacio kaj al la konservado de la paco.

2311. La ŝtataj organoj adekvate zorgu pri tiuj, kiuj pro konscienco malakceptas la uzadon de armiloj.

2312. La eklezio kaj la homa prudento deklaras, ke la morala leĝo restas valida dum armitaj konfliktoj. "Ne jam pro tio, ke bedaŭrinde eksplodis milito, fariĝas permesata ĉia batalrimedo inter la kontraŭantaj partioj."

2313. La civiluloj, la vunditaj soldatoj kaj la militkaptitoj devas esti respektataj kaj traktataj kun humaneco. Agoj farataj kun scio kaj volo kontraŭ la internacia juro kaj ĝiaj universale validaj principoj, kaj ordonoj fari tiajn agojn, estas krimoj. Blinda obeado ne estas sufiĉa pardonomotivo favore al tiuj, kiuj obeas tiajn ordonojn. Tiel la neniigo de popolo, nacio, aŭ de etna malplimulto estas kondamnenda kiel mortpeko. Oni estas morale devigata, kontraŭstari ordonojn je genocido.

2314. „Ĉiu milita ago, kiu sendistinge celas al neniigo de vastaj teritorioj kaj ilia enloĝantaro, estas krimo kontraŭ Dio kaj la homo, krimo, kiu estas firme kaj decide kondamnenda.“ Unu el la danĝeroj de moderna milito estas, ke ĝi al posedantoj de altteknikaj, precipe atomaj, biologiaj kaj kemiaj, armiloj, donas motivon por tiaj krimoj.

2315. La amasigo de armiloj al multaj homoj ŝajnas kiel paradoksamaniere taŭga agado por deteni eblajn kontraŭulojn de la milito. Ili vidas en tio la plej efikan rimedon, por sekurigi la pacon inter la nacioj. Kontraŭ tiaspeca fortimigado endas levi gravajn moralajn rezervojn. La vetarmado ne sekurigas la pacon. Anstataŭ forigi la kaŭzojn de milito, ĝi plimalbonigas ilin. La elspezado de grandegaj sumoj, kiuj estas malŝparataj por ĉiam novaj armiloj, malhelpas, ke estas helpate al mizeron suferantaj popoloj. Do troa armado malakcelas la evoluon de la popoloj. Ĝi multobligas la konfliktkaŭzojn kaj pliigas la danĝeron de disvastigo de militoj.

2316. Armilproduktado kaj armilkomercado koncernas la komunan bonon de la nacioj kaj de la internacia komunumo. Tial la ŝtato rajtas kaj devas leĝe reguligi ilin. Mallongtempaj privataj au kolektivaj interesoj ne pravigas entreprenojn, kiuj incitas konfliktojn inter la nacioj kaj endanĝerigas la internacian juran ordon.

2317. Nejustaĵoj, fortegaj diferencoj en ekonomia kaj sociala rilatoj, same kiel envio, malkonfido kaj fiereco, kiuj furiozas inter la homoj kaj la nacioj, senĉese minacas la pacon kaj kondukas al militoj. Ĉio, kion oni entreprenas por venki tiujn malbonojn, kontribuas al la konstruado de la paco kaj la evitado de la milito. Laŭ tio ke la homoj estas pekuloj, minacas ilin la danĝero de la milito, kaj ĝi minacos ilin ĝis la alveno de Kristo. Sed kiom la homoj unuiĝas en amo kaj tiel venkas la pekon, tiom ili venkos ankaŭ la perfortecon, ĝis iam plenumiĝos la vortoj: "Ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn. Ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon." (Jesaja 2.4)

Bildaro


Aliaj projektoj

Proverbo

Ekzistas proverboj pri milito en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  • Citaĵo
     Du militas -- tria profitas. 
  • Citaĵo
      Unu soldato militon ne faras.  

Vidu ankaŭ

Armeo, strategio,taktiko,Militaj teknologio kaj ekipaĵoj, Milita historio, Milita strategio, Milita taktiko, Fronta linio, milita-industria komplekso, Armilo, Milita juro, Mezepoka militado, Mondmilito.

Referencoj

  1. En hispana lingvo la termino "guerrilla" signifas "militeto", "malgranda milito" el "guerra" kaj diminutivo -illa
  2. [1]

Eksteraj ligiloj

greke http://www.stopusa.be/scripts/texte.php?section=CL&langue3&id=24471 greke http://www.monde-solidaire.org/spip/article.php3?id_article=2295 greke http://www.clausewitz.com/CWZHOME/VomKriege/VKTOC.htm greke http://www.umich.edu/~cowproj greke http://www.inta.gatech.edu/peter/PSS99_paper.html greke http://www.d-n-i.net/fcs/4th_gen_war_gazette.htm