Milito de Hispana Sendependiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Milito de Hispana Sendependiĝo
Konflikto: Napoleonaj Militoj
El dos de mayo de 1808 en Madrid.jpg
Daŭro: 2-a de majo 1808 - 17-a de aprilo 1814
Loko: Iberio
Rezulto: Hispana venko
Flankoj
Hispanio
Unuiĝinta Reĝlando
Portugala Reĝlando
Unua Imperio
Komandantoj
Flago de Hispanio Francisco Castaños
Flago de Hispanio El Empecinado
Flago de Hispanio José de Palafox
Flago de Hispanio Gregorio de la Cuesta
Flago de Hispanio Joaquín Blake
Flago de Hispanio Francisco Espoz y Mina
Flago de Hispanio Miguel Álava Esquivel
Flag of the United Kingdom.svg Arthur Wellesley
Flag of the United Kingdom.svg John Moore
Flago-de-Britio.svg Flago de Portugalo William Beresford
Flago de Portugalo Bernardino Freire
Flago de Francio Flag of Spain (1785-1873 and 1875-1931).svg José I Bonaparte
Flago de Francio Napoleono Bonaparte
Flago de Francio Jean-de-Dieu Soult
Flago de Francio André Masséna
Flago de Francio Louis Gabriel Suchet
Flago de Francio Joseph Mortier
Flago de Francio Michel Ney
Flago de Francio Joseph Léopold Sigisbert Hugo
v  d  r
Information icon.svg

La Milito de Hispana Sendependiĝo estas la nomo kiun ricevas en Hispanio la militaj operacioj kiuj okazis inter la 2-a de majo de 1808 kaj la jaro 1814, kontraŭ francaj trupoj, senditaj de Napoleono la 1-a por aldoni Hispanion al la Franca Imperio, sub la reĝado de lia frato Joseph Bonaparte. En aliaj historiografioj oni uzas la nomon Duoninsula Milito, kvankam ekzistas la diferenco ke tiu ĉi lasta inkluzivas la batalojn en Portugalio (jam antaŭ 1808), dum la unua fokusiĝas ĉefe en la hispaniaj eventoj.

La milito dum tiuj jaroj havis duoblan karakteron: unuflanke serio de bataloj inter hispanaj kaj portugalaj, kun ĉefrolo ankaŭ de angla armeo, kontraŭ la trupoj de la Franca Imperio, kaj aliflanke kampanjoj de disa rezistado, kiu donis nomon al la taktiko konata kiel gerilo (en la hispana lingvo, militeto).

Fono[redakti | redakti fonton]

La Milito de Hispana Sendependiĝo enkadriĝas en la kunteksto de la Napoleonaj Militoj. Antaŭ 1808, la Hispana dinastio de la Burbonoj estis aliancita unue al la francaj Burbonoj, kiuj regis ĝis la Franca Revolucio, sed poste restis la alianco kun la revoluciaj francoj kaj poste kun Napoleono Bonaparte: yiu alianco konkretiĝis ekzemple en la batalo de Trafalgar kiu rezultis malvenko kaj por francoj kaj por hispanoj kontraŭ la brita ŝiparo de Nelson. Kvankam en Hispanio plej ofte oni rilatas la komencon de la milito al insurekcio de madridaj lokoj ĉirkaŭ la 2a de majo 1808, fakte la milito ekis jam vintre de 1807, kiam 25 000 hispanaj soldatoj ekinvadis Portugalion el Vigo, Salamanko kaj Badajoz kune kun simila kvanto da francaj trupoj. Samtempe hispana armeo de 15 000 homoj direktis sin al la nordo por helpi Napoleonon en Eŭropo. Tamen vintre de 1808 la afero iel ŝanĝiĝis kiam brita kolono de ĉirkaŭ 6 000 homoj trapasis la landlimon el Portugalio al Badajoz tra Kaja. Estre de la brita kavaleria unuo estis Charles William Stewart. Tiu trupo sekvis en direkto al Madrido kaj trapasis Ekstremaduron laŭ la fluejo de la rivero Gvadiano. Dume la britoj klopodis en Lisbono malhelpi al la francoj la uzadon de la portugala ŝiparo, sed tie ili trovis la rusan ŝiparon de la admiralo Dimitri Senjavin kiu estis tie rifuĝinta pro ŝtormoj, sed poste ne povis eliri pro la brita blokado. La franc-hispana truparo alvenis al Lisbono post dek tagoj, unue nur infanterio kaj poste artilerio. La generalo Taranco kiu estis enirinta el Vigo okupis la urbon Porto la 13an de decembro. Ĝis printempo de 2018 la francaj trupoj de Junot praktike hegemoniis en Portugalio, plifortigita de hispanj trupoj. Ĉio ŝanĝiĝis kun la insurekcio de 2-an de majo 1808.[1]

Ĉefaj momentoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1808, la Hispana dinastio de la Burbonoj estis aliancita al Bonaparte, al kiu helpis ekz. en la batalo de Trafalgar. Diversaj intrigoj de Napoleono klopodis preni la rektan kontrolon super la registaro, kaj finiĝis per la deviga abdikado de la reĝo Karlo la 4-a kaj lia filo Fernando la 7-a en Bajono.

Subita popola leviĝo en Madrido la 2-an de majo estis forte subpremata la sekvan tagon fare de Joaĥimo Murat. Ambaŭ eventoj estis montritaj en du tre famaj verkoj de Francisco de Goya.

De tiam, la ribelo eksplodis laŭlonge de la tuta duoninsulo, kaj ekis la militon.

Listo de bataloj[redakti | redakti fonton]

1808[redakti | redakti fonton]

1809[redakti | redakti fonton]

1810[redakti | redakti fonton]

1811[redakti | redakti fonton]

1812[redakti | redakti fonton]

1813[redakti | redakti fonton]

1814[redakti | redakti fonton]

Politika disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Statuo en Santandero je la memoro de kapitano Pedro Velarde Santillán, mortigita en Madrido dum la okazaĵoj de la 2-a de majo 1808.

Tuj post la popola leviĝo, kaj konsiderante la mankon de povo pro la ĉeesto de la reĝoj en Francio, oni kreis en la diversaj urboj kaj regionoj la t.n. Juntas (pli-malpli, komitatoj), kiuj kuniĝis en centrala organizaĵo, la Junta Central. Oni nomumis Parlamento, la Kortesoj (Cortes), kiuj je la 19-a de marto de 1812 aprobis la unuan Konstitucion de Hispanio.

La konsisto de la Juntas estis varia, kaj montriĝis ĉefe divido inter la tradiciistoj kaj la plej avangardaj, kiuj ricevos la nomon de liberales, vorto signifanta unue malavarajn, sed kiu poste uziĝos ankaŭ internacie kaj donos nomon al la politika liberalismo. Tiu ĉi tendenco estos komence la plej forta en la Kortezoj, kio montriĝos per la forta progresema karaktero de la Konstitucio, kiu interalie forigos la institucion de la Inkvizicio. Ankaŭ en la gerilo troviĝos ambaŭ tipoj de tendencoj, kaj kelkajn el la grupoj gvidos religiuloj kiel la Pastro Merino.

Dume, en la parto regata de la francoj, oni kreos propran registaron de Joseph Bonaparte, kiu estos nomumita reĝo kun la nomo Jozefo la 1-a. Oni aprobos apartan Konstitucion, la Konstitucion de Bajono, kiu fakte neniam aplikiĝos. La partianoj de Bonaparte, inter kiuj troviĝis parto de la ĉefaj kleruloj de tiu momento, ricevos la nomon de afrancesado, t.e. francigita. Jozefo Bonaparte estis saĝa reĝo, kiu tamen neniam sukcesos sendependiĝi de sia frato kaj ne akiros la favoron de la popolo, kiu lin kromnomos Pepe Botella (Joĉjio Botelo, pro lia supoza sed nevera emo al drinkado).

Post la fino de la milito, fariĝos reĝo la juna Fernando, kun la nomo Fernando la 7-a. Li ricevis la kromnomon la dezirata. Baldaŭ tamen li forigos ĉiujn konstituciojn, kaj kontraŭbatalos la liberalulojn, inter kiuj kelkajn ĉefojn de la gerilo, kiel El Empecinado. Li estos poste nomata la Perfida Reĝo.

Alia konsekvenco de la vakuo de povo dum la milito kaj de la postaj internaj luktoj estos la procezo de sendependiĝo de la amerikaj sendependiĝoj kolonioj en la Hispana Imperio, kiu okazos en la jardeko de 1820.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. José María Gallardo, LA HISTORIA QUE NUNCA TE CONTARON - volvemos en septiembre 2017 [1] Filmeto en Jutubo, alirita la 4an de Septembro 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]