Milito de Hispana Sendependiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milito de Hispana Sendependiĝo
Konflikto: Napoleonaj Militoj
milito de nacia liberiĝookupacio • enciklopedia artikolo
Daŭro: 2-a de majo 1808 - 17-a de aprilo 1814
Loko: Iberio
Rezulto: Hispana venko
Flankoj
Hispanio
Unuiĝinta Reĝlando
Portugala Reĝlando
Unua Imperio
Komandantoj
Flago de Hispanio Francisco Castaños
Flago de Hispanio El Empecinado
Flago de Hispanio José de Palafox
Flago de Hispanio Gregorio de la Cuesta
Flago de Hispanio Joaquín Blake
Flago de Hispanio Francisco Espoz y Mina
Flago de Hispanio Miguel Álava Esquivel
Arthur Wellesley
John Moore
Flago de Portugalo William Beresford
Flago de Portugalo Bernardino Freire
Flago de Francio José I Bonaparte
Flago de Francio Napoleón I Bonaparte
Flago de Francio Jean de Dieu Soult
Flago de Francio André Masséna
Flago de Francio Louis Gabriel Suchet
Flago de Francio Joseph Mortier
Flago de Francio Michel Ney
vdr

La Milito de Hispana Sendependiĝo estas la nomo kiun ricevas en Hispanio la militaj operacioj kiuj okazis inter la 2-a de majo de 1808 kaj la jaro 1814, kontraŭ francaj trupoj, senditaj de Napoleono la 1-a por aldoni Hispanion al la Franca Imperio, sub la reĝado de lia frato Joseph Bonaparte. En aliaj historiografioj oni uzas la nomon Duoninsula Milito, kvankam ekzistas la diferenco ke tiu ĉi lasta inkluzivas la batalojn en Portugalio (jam antaŭ 1808), dum la unua fokusiĝas ĉefe en la hispaniaj eventoj.

La milito dum tiuj jaroj havis duoblan karakteron: unuflanke serio de bataloj inter hispanaj kaj portugalaj, kun ĉefrolo ankaŭ de angla armeo, kontraŭ la trupoj de la Franca Imperio, kaj aliflanke kampanjoj de disa rezistado, kiu donis nomon al la taktiko konata kiel gerilo (en la hispana lingvo, militeto).

Ĉefaj momentoj

Ĝis 1808, la Hispana dinastio de la Burbonoj estis aliancita al Bonaparte, al kiu helpis ekz. en la batalo de Trafalgar. Diversaj intrigoj de Napoleono klopodis preni la rektan kontrolon super la registaro, kaj finiĝis per la deviga abdikado de la reĝo Karlo la 4-a kaj lia filo Fernando la 7-a en Bajono.

Subita popola leviĝo en Madrido la 2-an de majo estis forte subpremata la sekvan tagon fare de Joachim Murat. Ambaŭ eventoj estis montritaj en du tre famaj verkoj de Francisco de Goya.

De tiam, la ribelo eksplodis laŭlonge de la tuta duoninsulo, kaj ekis la militon.

Listo de bataloj

1808

1809

1810

1811

1812

1813

1814

Politika disvolviĝo

Tuj post la popola leviĝo, kaj konsiderante la mankon de povo pro la ĉeesto de la reĝoj en Francio, oni kreis en la diversaj urboj kaj regionoj la t.n. Juntas (pli-malpli, komitatoj), kiuj kuniĝis en centrala organizaĵo, la Junta Central. Oni nomumis Parlamento, la Kortesoj (Cortes), kiuj je la 19-a de marto de 1812 aprobis la unuan Konstitucion de Hispanio.

Statuo en Santandero je la memoro de kapitano Pedro Velarde Santillán, mortigita en Madrido dum la okazaĵoj de la 2-a de majo 1808.

La konsisto de la Juntas estis varia, kaj montriĝis ĉefe divido inter la tradiciistoj kaj la plej avangardaj, kiuj ricevos la nomon de liberales, vorto signifanta unue malavarajn, sed kiu poste uziĝos ankaŭ internacie kaj donos nomon al la politika liberalismo. Tiu ĉi tendenco estos komence la plej forta en la Kortezoj, kio montriĝos per la forta progresema karaktero de la Konstitucio, kiu interalie forigos la institucion de la Inkvizicio. Ankaŭ en la gerilo troviĝos ambaŭ tipoj de tendencoj, kaj kelkajn el la grupoj gvidos religiuloj kiel la Pastro Merino.

Dume, en la parto regata de la francoj, oni kreos propran registaron de Joseph Bonaparte, kiu estos nomumita reĝo kun la nomo Jozefo la 1-a. Oni aprobos apartan Konstitucion, la Konstitucion de Bajono, kiu fakte neniam aplikiĝos. La partianoj de Bonaparte, inter kiuj troviĝis parto de la ĉefaj kleruloj de tiu momento, ricevos la nomon de afrancesado, t.e. francigita. Jozefo Bonaparte estis saĝa reĝo, kiu tamen neniam sukcesos sendependiĝi de sia frato kaj ne akiros la favoron de la popolo, kiu lin kromnomos Pepe Botella (Joĉjio Botelo, pro lia supoza sed nevera emo al drinkado).

Post la fino de la milito, fariĝos reĝo la juna Fernando, kun la nomo Fernando la 7-a. Li ricevis la kromnomon la dezirata. Baldaŭ tamen li forigos ĉiujn konstituciojn, kaj kontraŭbatalos la liberalulojn, inter kiuj kelkajn ĉefojn de la gerilo, kiel El Empecinado. Li estos poste nomata la Perfida Reĝo.

Alia konsekvenco de la vakuo de povo dum la milito kaj de la postaj internaj luktoj estos la procezo de sendependiĝo de la amerikaj sendependiĝoj kolonioj en la Hispana Imperio, kiu okazos en la jardeko de 1820.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.mcu.es/cooperacion/MC/Bicentenario/index.html Retejo de la hispana Ministerio pri Kulturo pri la ducentjariĝo de la komenco milito greke http://www.1808-1814.org La Guerra de Independencia Española. Retejo pri la milito (hispane) greke http://www.wtj.com/archives/wellington Arkivoj de Wellington pri la Milito de Hispana Sendependiĝo kaj Waterloo: 1808 - 1815 greke http://www.peninsularwar.org Milito de Hispana Sendependiĝo