Milito de Kastilia Sukcedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Batalo de Toro

La Milito de Kastilia Sukcedo okazis el 1475 ĝis 1479 pro klopodoj akiri la sukcedon de la Krono de Kastilio inter la partianoj de Johanino la Beltranida, filino de la forpasinta monarko Henriko la 4-a, kaj la partianoj de Isabel, duonfratino de tiu.

La milito havis tre fortan internacian karakteron ĉar Isabel estis edzino de Fernando, heredanto de la Krono de Aragono, dum Johanino estis edzino de la reĝo Alfonso la 5-a de Portugalio. Ankaŭ Francio intervenis, apogante Portugalion por eviti, ke Aragono, ĝia rivalo en Italio, alianciĝu al Kastilio.

Post dekomencaj sukcesoj de la partianoj de Johanino, la sekvoj de la Batalo de Toro kondukis al la disiĝo de la johanina flanko inter 1476 kaj 1477. La geedzeco de Isabel kaj Fernando estis agnoskita en la Kortesoj de Madrigal (aprilo-oktobro 1476) kaj ilia filino Isabel estis akceptita heredantino de la Krono de Kastilio.[1]

Ekde tiam la konflikto esence reduktiĝis al milito inter Kastilio kaj Portugalio, kun fokuso al marmilito en la Atlantiko. La portugala ŝiparo venkis super la kastilia en la lukto por la aliro al la riĉeco de Gvineo (oro kaj sklavoj), kiel rezulto de la Militŝipa batalo de Gvineo.

La milito finis en 1479 per la subskribo de la Traktato de Alcáçovas, kiu rekonis Isabel kaj Fernando kiel reĝoj de Kastilio kaj havigis al Portugalio la hegemonion en la Atlantiko, kun la escepto de la Kanarioj. Johanino perdis siajn rajtojn al la kastilia trono kaj devis resti en Portugalio ĝis sia morto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Colmeiro, Manuel (1883). [www.lluisvives.com/servlet/SirveObras/hist/24694952212247163976613/p0000016.htm «22».] Cortes de los antiguos reinos de León y de Castilla. Madrid: Impresores de la Real Casa. Consultado el 29 de mayo de 2012.