Milito de bavara sukcedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Milito de bavara sukcedo komenciĝis en 1777. Kun la morto de princo-elektisto Maksimiliano la 3-a Jozefo formortas la bavara hered-linio de la Vitelsbaĥoj, kaj la elekt-princlando Bavario estis transironta al la palatinata linio de la Vitelsbaĥoj. Aŭstrio tamen pretendis Malsupran Bavarion kaj Supran Palatinaton.

Kvankam laj germanaj princoj pliparte kontraŭis Aŭstrion kaj Frederiko la 2-a de Prusio sendis trupojn al Bohemio, ne okazis multe da batalado. Je la 13-a de majo 1779 oni interkonsentis pri la packontrakto de Teŝino. Aŭstrio ricevis la Inn-distrikton (Innviertel), kiun ĝi posedas ĝis nun. Rivero Salzach [Zalcaĥ] iĝis limo inter Bavario kaj Aŭstrio.