Milito de la ligo de Augsburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naŭjara milito
Sieĝo de Namur, junio 1692
milito
Daŭro: 24-a de septembro 168820-a de septembro 1697
Loko: Eŭropo kaj Ameriko
Rezulto: Traktato de Rijswijk
Flankoj
Francio Ligo de Augsburg
vdr

La milito de la ligo de Augsburg, ankaŭ konata kiel la Naŭjara milito aŭ la milito de la Granda Alianco aŭ la milito de palatinata sukcedo, estis grava milito inter Francio kaj la ligo de Augsburg - tiam nomita «Granda Alianco». La milito komenciĝis por kontraŭstari francan ekspansion ĉe la Rejno, sed ankaŭ, koncerne Anglion, por protekti la Gloran Revolucion kontraŭ ebla restarigo de Jakobo la 2-a, ekzilita en Francio. Tiu milito ankaŭ kreis fronton en Nordameriko, kie ĝi estis konita de la anglaj kolonianoj kiel la milito de Reĝo Vilhelmo.

La ligo de Augsburg estis kreita en 1686 inter la Sankta Romia Imperio kaj pluraj germanaj princlandoj (ekzemple la Palatinato, BavarioBrandenburgio) por rezisti al franca invado de Germanio. Al tiu alianco plie alliĝis Portugalio, Hispanio, Svedio kaj Nederlando. Ankaŭ Anglio partoprenis la konflikton ekde 1689.

La milito, kiu estis relativa sukceso por Francio, finiĝis kun la traktato de Ryswick (oktobro 1697). Ludoviko la 14-a definitive ricevis Strasburgon kaj la plej grandan parton de Alzaco.

Vidu ankaŭ