Milito de sendependiĝo
Etoso
Milito de sendependiĝo, Milito de sendependigo, Milito de sendependeco, aŭ rekte sendependecmilito estas konflikto okazanta sur teritorio kiu deklaris sendependecon. Siatempe la ŝtato kiu antaŭe tenis tiun teritorion sendas militfortojn por sekurigi sian suverenecon kaj la indiĝenaj loĝantaroj suferas konfliktojn kun la antaŭa posedanto, nome separatista ribelo komenciĝis. Se nova ŝtato estas sukcese establita, la konflikto estas kutime konata kiel ¨Milito de sendependeco¨.
Uzo de la esprimo plejparte originas de la Usona Milito de Sendependeco sed antaŭaj konfliktoj igis la nomon retroaktive - kiel ekzemple pri la Nederlanda Sendependecmilito, originale konata kiel la "Sepjara Milito" kaj daŭre ofte nomita sub tiu nomo en Nederlando mem.
Ekzemploj de sendependecmilitoj
[redakti | redakti fonton]- Alĝeria Milito de Sendependeco
- Argentina Milito por Sendependiĝo
- Bangladeŝa Liberigo-Milito
- Barata sendependecmilito
- Biafra Liberigo-Milito
- Bosnia Milito por Sendependiĝo
- Etiopa sendependecmilito
- Greka milito de sendependigo
- Haitia sendependecmilito
- Milito de Hispana Sendependiĝo
- Sendependigo de Hispanameriko
- Hungara sendependecmilito
- Kolombia sendependecmilito
- Kosova Milito por Sendependiĝo
- Latva milito de sendependeco
- Nederlanda Milito por Sendependiĝo
- Milito por Turka Sendependiĝo
- Usona Milito de Sendependeco
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|