Pacifika Fronto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Milito en Pacifiko)
PacificWar artwork
Ĉinaj mortintoj de amaspaniko dum japana aerbombado de Junio 1941 en Ĉongĉingo.

La Pacifika Fronto, foje nomata ankaŭ Pacifika MilitoAzi–Pacifika Milito,[1] estis la scenejo de la Dua Mondmilito en kiu oni luktis en la Pacifiko kaj Sudorienta Azio. Ĝi estis luktata en vasta areo kiu inkludis la Pacifikan Oceanon kaj insulojn, la Sudokcidentan Pacifikon, la Sudorientan Azion, kaj en Ĉinio (inklude en la Sovet–Japana konflikto de 1945).

Historio[redakti | redakti fonton]

La Dua japana-ĉina milito inter la Japana Imperio kaj la Respubliko Ĉinio okazis ekde la 7a de Julio 1937, kun bataloj tiom reen kiom ĝis la 19a de Septembro 1931 kun la japana invado de Manĉurio.[2] Tamen, estas pli amplekse akceptita[3][4] ke la Pacifika Milito mem ekis en 7a/8a de Decembro 1941, kiam Japanio invadis Tajlandon kaj atakis la britajn koloniojn Malajzio, Singapuro kaj Hongkongo same kiel la usonajn militajn kaj ŝipajn bazojn en Havajo, Vejk-insulo, Guamo kaj la Filipinoj.[5][6][7]

En la Pacifika Milito la Aliancanoj suferis kontraŭ Japanio, kiu estis dum mallonge helpita de Tajlando kaj je multe malpli etendo fare de la Akso-aliancitoj Germanio kaj Italio. La milito finis per la atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki, kaj aliaj grandaj aviadilaj bombatakoj fare de la Aliancanoj, akompanite de la Soveta militdeklaro por kaj milito kaj invado de Manĉurio en 9a de Aŭgusto 1945, rezulte en la Japana anonco de intenco kapitulaci la 15an de Aŭgusto 1945. La formala ceremonio de kapitulaco de Japanio okazis sur la usona batalŝipo Missouri en la Golfo de Tokio en la 2a de Septembro 1945. Post la milito, Japanio perdis ĉiujn rajtojn kaj titolojn pri siaj iamaj posedoj en Azio kaj en Pacifiko, kaj ĝia suvereneco estis limigita al la kvar ĉefaj hejminsuloj.[8] La Japana ŝintoa imperiestro estis devigita lasi multon de sia aŭtoritato kaj sian dian statuson pere de la Ŝintoa Direktivo por prepari la vojon por etendaj kulturaj kaj politikaj reformoj.[9]

Bataloj[redakti | redakti fonton]

Usonaj soldatoj sur la aviadilŝipo Enterprise preparantaj aeroperacon en Suda Pacifiko la 24an de Oktobro 1942 por la Batalo ĉe insuloj Santa Cruz.
Aviadilo preparata por ekflugi el Enterprise la 26an de Oktobro, la afiŝoj montrataj de ferdekanoj komunikas la lastan konatan lokon de la japanaj aviadilŝipoj same kiel la instrukciojn por atako por la Batalo ĉe insuloj Santa Cruz.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Williamson Murray, Allan R. Millett, A War to be Won: Fighting the Second World War, Harvard University Press, 2001, p. 143
  2. River, Charles. The invasion of Manchuria and the rape of Nanjing. ASIN B01IMNDLUC.
  3. "For fifty-three long months, beginning in July 1937, China stood alone, single-handedly fighting an undeclared war against Japan. On 9 December 1941, after Japan's surprise attack on Pearl Harbor, China finally declared war against Japan. What had been for so long a war between two countries now became part of a much wider Pacific conflict." Hsi-sheng Ch'i, en James C. Hsiung kaj Steven I. Levine, China's Bitter Victory: The War with Japan 1937–1945, M.E. Sharpe, 1992, p. 157.
  4. Youli Sun, China and the Origins of the Pacific War, 1931–41 Palgrave MacMillan, p. 11
  5. Drea, Edward J. (1998). In the Service of the Emperor: Essays on the Imperial Japanese Army. Nebraska: University of Nebraska Press. ISBN 0-8032-1708-0., p. 26.
  6. John Costello, The Pacific War: 1941–1945, Harper Perennial, 1982
  7. Japan Economic Foundation, Journal of Japanese Trade & Industry, Volume 16, 1997
  8. Takemae, Eiji (2003). The Allied Occupation of Japan. Continuum Press. ISBN 0-82641-521-0. p. 516.
  9. "MacArthur orders end of Shinto as Japanese state religion". HISTORY.com. [1] Alirita la 3an de Decembro 2018.