Milito en Sud-Osetio (2008)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Kartvelio montranta la sendependismajn regionojn kaj lokojn de la konflikto

La Milito en Sud-Osetio en 2008 estis militista konflikto inter Kartvelio, en unu flanko, kaj la du parte agnoskitaj respublikoj Sud-Osetio kaj Abĥazio en alia flanko, kun partopreno de Rusio. Ĝi komenciĝis la 7-an de aŭgusto 2008. La bataloj ekiĝis en Sud-Osetio, per la Batalo de Cĥinval, kaj poste etendiĝis al aliaj kartvelaj regionoj kaj al la Nigra Maro.

Laŭ rusaj fontoj, Kartvelio nomumis la operacion en Sud-Osetio «Pura Teritorio» (Чистое поле). Laŭ la datumoj de la samaj rusaj militistaj fontoj, Kartvelio planis similan operacion por Abĥazio, per la ŝlosilvorto «Operacio Roko» (Скала), kun la celo rekonkeri la abĥazan teritorion en du tagoj, sed ĝi estis bremsata pro la reago de Rusio. La unuaj konfrontoj ekiĝis kiam la kartvela prezidento Miĥail Saakaŝvili ordonis al la armeo okupi la osetian enklavon, fakte sendependa ekde 1992, sed laŭ Kartvelio ĝi estis ribeliĝinta kaj laŭ leĝe apartenanta al la kartvela teritorio.

Laŭ la plenumo de la pac-traktatoj kiuj metis finon al la Kartvela Enlanda Milito, en la sendependisma respubliko troviĝis armeo de Rusio. Ĉi tiuj trupoj militis favore al la oseta flanko post la ekiĝo de la konflikto kaj la bataloj, kaj ankaŭ aliaj trupoj de la rusa armeo kiuj transiris la landlimon, perfortante internaciajn leĝojn pri invado de suverena teritorio, kiu laŭ Kartvelio, estis nerekta militdeklaro kontraŭ la lando. En la sama flanko, rusoj kaj sud-osetoj helpis per volontuloj al la alia sendependisma respubliko, Abĥazio.

La 12-an de aŭgusto Dmitrij Medvedev dekretis la finon al la rusaj militistaj operacioj en kartvela teritorio kaj poste akceptis la pac-planon proponita de la Eŭropa Unio, kiu inkluzivis la retreto de la trupoj de ambaŭ flankoj al la antaŭmilita pozicio. Samtage, Kartvelio prezentis denuncon kontraŭ Rusio en la Internacia Kortumo de Justico pro perfortado de la homaj rajtoj pri rasa diskriminacio. Siaflanke, Rusio malfermis dosierujon pro genocido por esplori la mortojn en Sud-Osetio dum la kartvela atako.