Milito kontraŭ la Perua-Bolivia Konfederacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Confederacion war peru bolivia chile

La Milito de la KonfederacioMilito kontraŭ la Perua-Bolivia Konfederacio estis milito okazinta ekde 1836 ĝis 1839 inter la Peru-Bolivia Konfederacio kaj la alianco formita de Respubliko Ĉilio kaj peruanoj kontraŭantoj de la Konfederacio.

Ĉe la komencoj de la Konfederacio, la peruaj trupoj estre de Felipe Santiago Salaverry kontraŭstaris la trupojn konfederaciajn,[1] dum la Milito inter Salaverry kaj Santa Cruz kiu finis per la malvenko kaj pafmortigo de Salaverry. Poste, la Peru-Bolivia Konfederacio iris kontraŭ la Argentina Konfederacio, estrita de Juan Manuel de Rosas, pro la disputo de teritorioj en la areo de altiplano. Portempe, la armeo de Andrés de Santa Cruz sukcesis venketi.

La Peru-Bolivia Konfederacio militis ankaŭ kontraŭ Ĉilio kaj la peruanoj kontraŭaj al la Konfederacio kiuj deziris la reunuigon de Peruo kaj la forpelon de Santa Cruz el la povo, kiuj finfine venkis super la konfederacianoj post bataloj okazintaj ĉefe en la teritorioj de la aktuala Peruo.

La milito finis per la venko de la trupoj de la restaŭra armeo Ejército Unido Restaurador, kunformita de ĉilianoj kaj peruanoj restaŭracianaj, kiu decidis la nuligon de la Peru-Bolivia Konfederacio kaj la fino de la registaro de Andrés de Santa Cruz en Bolivio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]