Militoj de partioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo de Mendoza, en Alavo; tipa fortikaĵo rezulto de la militoj de partioj.

Militoj de partiojluktoj de partioj, en hispana guerras de bandos, guerras banderizas, luchas de bandosluchas banderizas, estis serio de militaj konfliktoj kiuj okazis en la teritorio de tio kio estas nuntempe Eŭskio kaj Kantabrio (Hispanio) fine de la Mezepoko en la lasta kvarono de la 14-a jarcento. La epidemio de pesto de 1350 generis krizon de la agrikultura produktado, sekve malsategon kaj sekve senloĝigadon de multaj ruraj zonoj, kiuj estis «loĝendaj»: tio estas, oni devis restaŭri feŭdan socian ordon personigitan ĉe parenco de la stirpo dominanta en la zono, kiu establiĝis en la koncerna loĝloko, kio rezultis en tiaj menciitaj konfliktoj. Ĝi estis ankaŭ rezulto de la kastilia enlanda milito, interfratra milito inter la reĝo Petro la 1-a kaj lia frato kaj rivalo Henriko la 2-a. La dispartigo de teritorioj de Eŭskio, nordo de Kastilio kaj merindad de Trasmiera inter la feŭdaj senjoroj iniciatita de Petro la 1-a per la fama registro Becerro de las Behetrías de Castilla en 1366, ne povis esti plenumita pro lia murdo kaj ne restis klaraj la atribuoj de la teritorioj al la diversaj senjoroj. Tiu konfuzo rezultis en serio de militaj kvereloj solvitaj nur per la leĝo de la plej forta, la fekundeco de la nobelaj stirpoj kaj la politikaj aliancoj inter klanoj. Tiaj konfliktoj finiĝis nur per la entrudo de forta reĝa aŭtoritato fare de Fernando la 22-a de Aragono kaj Isabel de Kastilio, nome la Katolikaj Gereĝoj.