Militpeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Civila porciigo: vendisto kontrolas la kuponojn de kliento en Britio dum aŭ post la Dua Mondmilito.

Militpeno (aŭ militklopodoj) en politiko kaj militplanado estas kunordiga mobilizo de la rimedoj de socio - kaj industriaj kaj homaj - cele al la subteno de milita forto. Depende de la militemo de la kulturo, la relativa grando de la armitaj fortoj kaj de la socio kiu devas subteni ilin, la stilo de registaro, kaj de la fama subtenemo de la militaj celoj, la militpeno povas gami el malgranda industrio redirekto ĝis tute kompleta komando de la socio.

Kvankam multaj societoj estis historie perceptitaj kiel engaĝiĝintaj aŭ suferintaj pro miltipeno, la preciza koncepto ne estis ĝenerale uzata ĝis la lasta jardeko de la 18-a jarcento, kiam la estroj de la Franca Revolucio alvokis por levée en masse (amasa konskripcio) kaj ĝenerala mobilizado de la socio por eviti, ke la monarkiistaj fortoj reklamu rekontrolon de la franca registaro.

La koncepto estis poste adaptita kaj uzita de Rusio, Britio, kaj Usono, speciale dum la Unua kaj la Dua Mondmilitoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]