Ekologia Partio La Verduloj (Svedio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miljöpartiet de Gröna)
Ekologia Partio La Verduloj
Miljöpartiet de Gröna
Emblemo de Ekologia Partio La Verduloj
Verda partio
Lando  Svedio
Estro Isabella Lövin kaj Gustav Fridolin
Fondiĝo La 6-an de decembro 1981
Ĉefa sidejo Pustegränd 1-3, Stokholmo
Ideologio mediprotekto
Internacia aliĝo Tutmondaj verduloj
Retejo http://www.mp.se
vdr

La Ekologia Partio La Verduloj (svede Miljöpartiet de Gröna) estas sveda verda partio, unu el la politikaj partioj reprezentataj en la sveda parlamento, Riksdagen. Ĝia ĉefa politika programo estas medioprotekto kaj kontraŭado al Eŭropa Unio.

Ĝi estis organizita kiel politika partio en 1981. En 1988 ĝi unuafoje eniris la svedan parlamenton, superante la limon de 4% de la donitaj voĉoj. En la parlamento ĝi ofte kunlaboras kun la socialdemokratoj. En la baloto de 2010, ĝi ricevis 7,34% de la voĉoj kaj 25 el la 349 parlamentanoj.

Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.