Miller (bierfarejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miller
bierfarejo vd
Dum 1855 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Frederick Miller vd
Sidejo Milvokio
Lando Usono
Agokampo biero
TTT Oficiala retejo
vdr
Emblemo de la bierfarejo, Miller.

Miller [mila] estas la dua plej granda bierfarejo en Usono. Ĝia sidejo situas en Milwaukee, Viskonsino. Inter la konataj bieroj de Miller estas:

  • High Life
  • Lite
  • MGD (Miller Genuine Draft)
  • Red Dog
  • Icehouse
  • Lienenkugel's
  • SKYY Blue

Ili importas ankaŭ:

  • Foster's

Viziti la bierfarejon[redakti | redakti fonton]

Oni spektas filmon pri la historio de Miller kaj pri bierfarado. Oni vidas lokojn, kie boteloj pleniĝas kaj enskatoliĝas por dissendo tra la mezo de Usono. Post vizito al kavo, kie oni malvarmigis la bieron dum epoko antaŭ elektraj fridujoj, oni povas gustumi la varojn senkoste. Ili donas tri 250 ml bierojn, dum 20 minutoj. Bierfarado iam estis la plej grava industrio en Milwaukee, do restas ankoraŭ multaj aliaj bierfarejoj por viziti tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]