Millet (Otomana Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la Otomana Imperio, millet (en turka: millet; arabe مِلة) estis sendependa tribunalo koncerna al "persona juro" laŭ kiu religia komunumo (grupo ligita per la juro de islamanoj Ŝario, de kristanoj kanona juro, aŭ de judoj Halaĥo) estis rajtigita regadi sin men laŭ siaj propraj leĝoj.

Spite la fakton, ke ofte ĝi estis referencata kiel "sistemo", antaŭ la 19-a jarcento la organizado de tio kio estas nuntempe reenrigarde nomita millet en la Otomana Imperio ne estus fakte entute sistema. Anstataŭe, neislamanoj simple ricevis gravan gradon de aŭtonomeco ene de sia propra komunumo, sen ĝenerala strukturo de 'millet' kiel tuto. La nocio de diversaj millet korespondaj al la diversaj religiaj komunumoj ene de la imperio ne aperis ĝis la 18-a jarcento.[1] Tiel, la ekzistado de millet-sistemo estis pravigita nur pere de nombraj fondomitoj kiuj ligis ĝin reen al la tempo de la Sultano Mehmedo la 2-a (r. 1451–81),[2] kvankam nuntempe oni subkomprenas, ke ne ekzistis tia sistemo en la 15-a jarcento.[3]

Dum la apero de naciismo en la Otomana Imperio en la 19-a jarcento, kaj kiel rezulto de la reformoj Tanzimat (1839–76), la termino estis uzata por la jure protektitaj etno-lingvaj malplimultoj, simile al la maniero laŭ kiu aliaj landoj uzas la vorton kaj koncepton nacio. La vorto millet devenas el la araba vorto millah (ملة) kaj laŭvorte signifas "nacion".[3] La millet-sistemo estis nomita ekzemplo de antaŭ-moderna religia plurismo.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Masters, Bruce. (2001) Christians and Jews in the Ottoman Arab World: The Roots of Sectarianism. Cambridge University Press, p. 61–2. ISBN 978-0-521-80333-5.
  2. Braude, Benjamin. (1982) “Foundation Myths of the Millet System”, Christians and Jews in the Ottoman Empire 1. Holmes & Meier, p. 69–90. ISBN 978-0-8419-0519-1.
  3. 3,0 3,1 Masters, Bruce. (2009) “Millet”, Encyclopedia of the Ottoman Empire, p. 383–4.
  4. Sachedina, Abdulaziz Abdulhussein. (2001) The Islamic Roots of Democratic Pluralism. Oxford University Press, p. [htt://archive.org/details/islamic_sac_2001_00_4172/e/96 96–97]. ISBN 978-0-19-513991-4. “The millet system in the Muslim world provided the pre-modern paradigm of a religiously pluralistic society by granting each religious community an official status and a substantial measure of self-government.”.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]