Milo Manara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milo Manara
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1945 (1945-09-12) (78-jaraĝa)
en Lüsen
Lingvoj italafranca
Ŝtataneco Italio
Alma mater IUAV University of Venice
Subskribo Milo Manara
Okupo
Okupo bildliteraturistoilustristoverkisto • pentristo • character designer
Verkoj Giuseppe Bergman
Click
Indian Summer
Q4010932
Q2910858
Q82992177
TTT
Retejo https://www.milomanara.it/
vdr

Maurilio MANARA (12a de Septembro, 1945), konata profesie kiel Milo Manara, estas itala bildliteraturisto, nome verkisto kaj ilustristo de grafikaj noveloj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Post studi arkitekturon kaj pentrarton, li ekkarieris por bildliteraturo en 1969 desegnante por Genius, nome serio de poŝlibretoj en la tajdo de la subĝenro fumetti neri de diabla enhavo el la publikiganto Furio Vanio en la sekvo de la populareco de Kriminal kaj Satanik.[1] En 1970 li ilustris por la gazeto Terror, kaj el 1971 li desegnis la erotan serion Jolanda de Almaviva verkita de Francisco Rubino, eldonita en malgranda formato fare de la publikiganto Erregi. Aliĝinta al la porjunulara gazeto Il Corriere dei Ragazzi (La kuriero de la junuloj), li laboris kun Rubino, Carlo Barbieri, Mino Milani kaj Silverio Pisú.[2] Kun Pisú Manara lanĉis la publikaĵojn Telerompo kaj Strategia della Tensione en 1974 kaj la serion Alessio, Il Borghese Rivoluzionario, kaj kun la verkisto Mino Milani la serion La parola alla giuria en 1975. Manara kaj Pisú poste publikigis Lo Scimmiotto (Simiulo) laŭ la historio de la ĉina mito de la Simireĝo en Alter Linus en 1976, kaj kun Alfredo Castelli, L'Uomo delle Nevi (La neĝulo) en 1978.[2]

Dum tiu periodo Manara ekpublikigis laborojn en kelkaj gazetoj de Franc-Belga bildliteraturo kiel Charlie Mensuel, Pilote kaj L'Écho des savanes.[1] Por A Suivre Manara kreis la unuajn historiojn kiuj montras la rolulojn de HP kaj Giuseppe Bergman, kio kreskiĝis ĝis iĝi granda korpuso. La rolulo "HP" estas bazita sur amiko de Manara, nome la itala bildliteraturisto Hugo Pratt, kaj kunlaboranto en kelkaj el la plej laŭditaj verkoj de Manara, dekomence Tutto ricominciò con un'estate indiana (1983, Indiana somero) kaj poste El Gaucho (1991, La gaŭĉo). Manara ankaŭ kompletigis du historiojn laborante per alia el siaj herooj, nome Federico Fellini.[1] Per si mem Manara laboris ankaŭ kiel scenaristo, ekzemple por la vakera filmo L'uomo di carta (1982, La leterulo).[2]

La reputacio de Manara por produkti bildostriojn pri elegantaj, belegaj virinoj en malverŝajnaj kaj fantastaj erotaj scenaroj plifirmiĝis per verkoj kiaj Il Gioco (1983, konata ankaŭ kiel Click en la angla aŭ Le Déclic en la franca: Kliko), pri aparato kiu igas virinojn neeviteble ardegaj; Il Profumo dell'invisibile (1986, ButterscotchLa parfumo de la nevideblulo), kun la heroino Miele (Mielo) kaj dolĉaroma korpofarbo kiu faras la portanton nevideblulo; kaj Candid camera (1988, Kaŝita filmilo), kun la sama protagonisto en same evidentaj aventuroj. En la postaj jaroj la produktado de Manara sekvis laŭ tiu direkto esplori erotajn temojn per arta kaj rakontema esprimmaniero konsiderita unika de Manara.

En Usono The Ape (la simio) estis seriigita en la gazeto Heavy Metal komence de la 1980-aj jaroj kaj Manara ricevis helpon pere de kunlaboraĵoj kun Neil Gaiman kaj aliaj artistoj.

Posta laboro[redakti | redakti fonton]

Konekte al projekto Quarantasei, en Julio 2006, Manara desegnis kaskon por la itala rajdisto de Moto GP nome Valentino Rossi, specife por la itala GP en Mugello. En 2003, verko de Manara montris en la kovrilo de la dua studia albumo The Vertigo of Bliss de la skota rok-bando Biffy Clyro. Manara kreis ankaŭ artaĵojn por ĉiuj simplaĵoj publikigitaj el tiu albumo.

En Oktobro 2006, Manara disvolvigis rolulajn desegnojn por la animacia televida serio City Hunters. Tiu serio, de dek 11-minutaj epizodoj, miksas tradiciajn animaciajn teknikojn kun moderna KGB, por la tuta Latinameriko en la kanalo de FOX laŭlonge de 2006 kaj 2007.

Manara desegnis projekton de X-Men verkita de Chris Claremont por Marvel Comics. X-Men: Ragazze in fuga publikigita en Aprilo 2009 en Italio estis poste represita de Marvel Comics en angla kiel X-Women.[3]

En 2013 li ekfaris variantajn kovrilojn por numeroj de libroj de Marvel.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Originala titolo Traduko Jaro Notoj
Jolanda de Almaviva – La Figlia del Mare 1971 verkita de Francesco Rubino
La parola alla giuria 1975 verkita de Mino Milani
Alessio, Il Borghese Rivoluzionario Alessio 1975 verkita de Silverio Pisu
Lo scimmiotto La simio 1976 verkita de Silverio Pisu
Un uomo un'avventura: L'uomo delle nevi La neĝulo 1978 verkita de Alfredo Castelli
HP e Giuseppe Bergman HP kaj Giuseppe Bergman 1978
Le avventure asiatiche di Giuseppe Bergman La aziaj aventuroj de Giuseppe Bergman 1980
L'uomo di carta, o Quattro dita La leterulo 1982
Tutto ricominciò con un'estate Indiana Indiana somero 1983 kun Hugo Pratt
Il gioco Kliko 1983
Il profumo dell'invisibile La parfumo de la nevideblulo 1986
Candid camera Kaŝita filmilo 1988
L'apparenza inganna La aspekto trompas 1988
Viaggio a Tulum Veturo al Tulum 1989 kun Federico Fellini
L'arte della sculacciata Arto de pugofrapo 1989 Verkita de Jean-Pierre Enard
Le avventure africane di Giuseppe Bergman La afrikaj aventuroj de Giuseppe Bergman 1990 Publikigita kiel Serio en la gazeto Heavy Metal – 1984 al 1985
Breakthrough 1990 Spanking Neil Gaiman
Il gioco 2 Kliko 2 1991
El Gaucho El Gaucho 1991 kun Hugo Pratt
Il sogno di Oengus 1991 Verkita de Giordano Berti
Il viaggio di G. Mastorna detto Fernet 1992 kun Federico Fellini
La feu aux entrailles 1993 kun Pedro Almodóvar
Il gioco vol.3 Kliko 3 1994
Seduzioni Seksallogo 1994
Storie brevi Mallongaj historioj 1995
I viaggi di Gulliver, o Gulliveriana Guliveraĵo 1995 bazita sur teksto de Jonathan Swift
Kamasutra Kamasutra 1997 bazita sur teksto de Vacĝaĝana
Ballata in si bemolle 1997
L'asino d'oro La ora azeno 1999 bazita sur teksto de Apuleo
Le avventure metropolitane di Giuseppe Bergman La urbaj aventuroj de Giuseppe Bergman 1999
Bolero 1999
Tre ragazze nella rete Tri junulinoj rete 2000
Rivoluzione Revolucio 2000
Il gioco vol.4 Kliko 4 2001
Il profumo dell'invisibile 2 La parfumo de la nevideblulo 2 2001
Le donne di Manara La virinoj de Manara 2001
Memory Memoro 2001
Fuga da Piranesi 2002
Il pittore e la modella La pentristo kaj la modelo 2002
Pin-up art 2002
Aphrodite Afrodita, Libro 1 2003 verkita de Pierre Louÿs
Donne e motori 2003
Fellini 2003
L'odissea di Bergman La odiseo de Giuseppe Bergman 2004
I Borgia – La conquista del papato La Borgia-oj: la konkero de la papeco 2004 kun Alejandro Jodorowsky
The Sandman: Endless Nights La sablulo: senfinaj noktoj 2004 verkita de Neil Gaiman; Manara ilustris unu ĉapitron, "What I've Tasted of Desire"
I Borgia vol.2 – Il potere e l'incesto Borgia 2: Povo kaj incesto 2006 kun Alejandro Jodorowsky
Quarantasei 46 2006 kun Valentino Rossi
I Borgia vol. 3 Borgia 3 2008 kun Alejandro Jodorowsky
X-Men: Ragazze in fuga 2009 verkita de Chris Claremont
Gli Occhi di Pandora LA okuloj de Pandora 2009 verkita de Vincenzo Cerami

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Lambiek Comiclopedia. Milo Manara.
  2. 2,0 2,1 2,2 . Milo Manara (hispane). Arkivita el la originalo je 1a de Julio, 2007. Arkivigite je 2007-07-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-07-01. Alirita 2018-01-29.
  3. . Claremont Unveils X-Women. Comic Book Resources (April 7, 2010). Arkivita el la originalo je 22a de Julio, 2012. Alirita 30a de Novembro, 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]