Milon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Milon de Kroton aŭ Krotona Milono (Milo) estas la plej fama luktisto de la antikva Grekio, kiu agadis fine de la 6-a jarcento a.K.

Li naskiĝis en akhaja kolonio (hodiaŭ Crotone, Italio, Calabria-duoninsulo), kie oni tre estimis lin.

Li gvidis je venko armeon de Kroton en 510 a.K. kontraŭ la sibaritoj. Li venkis sesfoje en la grekaj olimpikoj (540 kaj inter 532 kaj 516) kaj same sesfoje venkis en la pithiaj ludoj, okazinta same kavrjare. Li entute venkis 32-foje en luktado. Onidire, unufoje li portis ŝultre taŭron en la olimpika stadiono.

Laŭ la legendo, en maljuna aĝo, li provis permane distiri arbon, kiun oni jam provis distranĉi per kojno, sed la kojno elfalis kaj mano de Milon kaptiĝis en la ligno. Li ne povis foriri kaj murdis lin la atakantaj lupoj.