Milos Milos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milos Milos
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1941 (1941-07-01)
en Knjaževac
Morto 30-an de januaro 1966 (1966-01-30) (24-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per Murdered Innocence vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • stuntisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Milos MILOS, naskonome Miloš Milošević (serbe Милош Милошевић) (naskiĝis la  1-an de julio 1941(nun 1941-07-01), mortis la 30-an de januaro 1966) estis serbdevena usona aktoro, stuntisto kaj korpogardisto de aktoro Alain Delon.

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En la 1950-aj jaroj, Milošević kaj lia amiko Stevan Marković estis implikitaj en stratbatalo en Beogrado.[1] Ili renkontis Alain Delon, kiu faris filmon en Beogrado. Delon dungis Milošević kaj Marković kiel korpogardistojn, kaj Milošević poste translokiĝis al Holivudo, Kalifornio. Tie li renkontis gangsteron Nikola Milinković. Milinković donis al Milos 200 000 dolarojn por batali por li en stratbataloj, per kio Milinković gajnis 2 000 000 dolarojn.

Holivudo[redakti | redakti fonton]

Kiel juna aktoro de Holivudo, Milos estas plej konata pro sia aktorado kiel sovetia mararmea oficiro en la komedio de 1966 The Russians Are Coming, the Russians Are Coming, same kiel pro sia titolrolado en la Esperanta horora filmo, Incubus.[2]

Film-roloj[redakti | redakti fonton]

Jaro Title Rolo Notoj
1965 The Russians Are Coming, the Russians Are Coming Lysenko
1966 Incubus Incubus (fina film-rolo)

Privata vivo kaj morto[redakti | redakti fonton]

Milos estis edziĝinta al Cynthia Bouron de 1964 ĝis 1966; ili havis infanon.[3]

En 1965, Barbara Ann Thomason (aktora nomo Carolyn Mitchell) komencis amaferon kun Milos, malgraŭ la fakto, ke ŝi estis edziniĝinta tiutempe al Mickey Rooney. Ambaŭ estis trovitaj mortintaj en la domo de Rooney en Los-Anĝeleso en 1966. La oficiala enketo trovis, ke Milos mortpafis Thomason per la kromita revolvero kun kalibro .38 de Rooney kaj tiam faris sinmortigon.[4] La oficiala enketo estigis onidirojn, ke ili fakte estis ambaŭ murditaj pro venĝo ke ili havis amaferon.[1][5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Savković, Dušan. Zagrljaj Pariza, 1986, p. 43.
  2. "Incubus (1965)", Rotten Tomatoes. Kontrolita 2018-05-22.
  3. Wansell, Geoffrey, "The final blow, the final bow", The Age, 18 januaro 1984, paĝoj 9.
  4. "Mickey Rooney's Wife Murder-Suicide Victim", The Charleston Daily Mail, februaro 1, 1966, paĝoj 1. Kontrolita oktobro 31, 2017.
  5. Lopusina, Marko. Ubij bliznjeg svog, 1997, p. 16.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Milos Milos en la angla Vikipedio.