Miloslav Šváček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miloslav ŠVÁČEK)
Miloslav Šváček
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1941 (1941-02-02) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Miloslav Šváček (naskiĝis la 2-an de februaro 1941[1]) estas ĉeĥa esperantisto, gvida aktivulo de la Katolika Sekcio de ĈEA kaj eksprezidanto de IKUE (4-a de septembro 2003 ĝis 20-a de februaro 2012). Dum la komunisma epoko en Ĉeĥoslovakio (1948-1989), li estis persekutata pro la Katolikaj Esperanto-Tendaroj en la ĉeĥa vilaĝo Herbortice, kiujn li organizadis. Hodiaŭ li estas honora membro de ĈEA kaj ĈEJ, kaj redaktoro de la organo Dio Benu de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, organizinto de Katolikaj Esperanto-Tendaroj en Sebranice apud Litomyšl en Ĉeĥio kaj ankaŭ de kelkaj IKUE-Kongresoj okazintaj en Ĉeĥio.

Miloslav Šváček havas eksterordinarajn meritojn por la Esperanto-movado. Estimon de esperantistoj pruvas lia elektiĝo kiel prezidanto de IKUE. Li dediĉas sian tempon kaj siajn fortojn precipe al laboro por IKUE, organizis jam pli ol 20 Katolikajn Esperanto-Tendarojn kaj 2 IKUE-Kongresojn en Ĉeĥio kaj kunorganizas aliajn kongresojn en eksterlando. Li organizas karavanojn al la IKUE-Kongresoj kaj Ekumenaj Esperanto-Kongresoj. Li ankaŭ multe dediĉas sin al junaj esperantistoj. En la jaro 2006 li estis ĉeforganizanto de la 59-a IKUE-Kongreso, kiu okazis denove en Ĉeĥio – en la pilgrimloko Velehrad.

Papo Johano Paŭlo la 2-a transprenas la Esperantajn Meslibron kaj Legaĵaron en septembro 1997

En oktobro 2008 li ricevis Medalon Komenio de la magistrato de la urbo Přerov pro sia propagando de la urbo per Esperanto. La medalon ricevis kvin personoj el 25 proponitaj. Plie, la 5-an de julio 2009, okaze de la nacia pilgrimo en Velehrad, estis al li pro lia katolik-esperantista agado atribuita memormedalo de la Ĉeĥa episkopara konferenco.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]