Milovan Đilas
Milovan ĐILAS (naskiĝinta la 12-an de junio 1911 en Mojkovac, Norda Montenegro; mortinta la 20-an de aprilo 1995 en Belgrado) estis jugoslava partizano, politikisto kaj verkisto.
Estinte konvinkita komunisma ideologo kaj agitadisto li fariĝis konata kritikanto de Tito, la Komunista partio kaj de la efektivigita socialismo mem. Maldungite li estis prizonulo dum naŭ jaroj. Libroj liaj eldoniĝis en nesocialismaj landoj kie oni taksis lin disidento.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de riĉa farmisto kaj policisto montenegra li studis de 1929 filozofion kaj jursciencojn ĉe la Belgrada universitato aliĝonte en 1932 al la tiam kaŝa Komunista Partio de Jugoslavio (KPJ). Inter 1933 ĝis 1936 malliberigite li estiĝis en 1938 ano de la centra komitato kaj en 1940 de la politburoo. En 1941 li kunpreparis kaj -organizis la ribelon kontraŭ la italaj faŝistoj aktivantaj en Montenegro. Đilas iĝis membro de la generalstabo de la partizanoj (Vrhovni štab) estante generalleŭtenanto de la komunisma Liberigarmeo (NOV i POJ). En marto 1944 li vojaĝis sendite al Moskvo[1] kie li interparolis i.a. kun Dimitrov, Molotov kaj plurfoje eĉ kun Stalin mem. Ene de la provizora registaro de marto 1945 (koalicio inter Tito kaj Ivan Šubašić, Đilas ministris por Montenegro. De februaro 1946 li estis senpostena ministro en diversaj kabinetoj. Kiam okazis la partitago de KPF en julio 1948 oni elektis lin ano kaj de la centra komitato kaj de la politburoo. De januaro 1953 li ankaŭ estraranis ĉe la Federacia Plenumada Konsilio (SIV).
Post publikigo de 18 kritikaj artikoloj en la partiorgano "Borba" iĝis disfendo inter li kaj Tito kaj SKP, la posteula partio de KPJ. La centra komitato de SKJ protestis kontraŭ li, akuzis lin pri parti-noca agado kaj forpelis lin el ĉiuj oficialaj postenoj. Kialo estis liaj analizoj sociologiaj el kio li faris la konkludon ke altranguloj partiaj estiĝis nova klaso; la dedukton li akiris aplikante marksismajn analizmetodojn. Pro laŭdira kontraŭjugoslavia propragando li ricevis du pluajn punojn kaj estis enkarcerigita inter 1956-1961 kaj inter 1962-1966. Tiutempe li verkadis. Liberigite li vojaĝis en 1967 tra Usono, Britio, Italujo kaj Aŭstrujo antaŭ reveno patrujen en 1968. En 1970 oni malpermesis ali li estadon ekstere de Jugoslavio. Ekzilite en Belgrado li iĝis pia fidelulo de la Serba Ortodoksa Eklezio bedaŭrante partoprenon en procezon kiu finfine kondukis al la malfondiĝo de Jugoslavio.
Havis li filinon el geedzeco kun Mitra Mitrović (1912–2001) kaj filon (Aleksa Đilas, * 1953[2]) el geedzeco kun Štefanija Barić (1921–1993). Entombigo de li estis en la familia kripto de la tombejo de montenegra Podbišće[3]
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- New Class. An Analysis of the Communist System, London 1957
- Besudna zemlja, London 1958 (en la serba lingvo 2005)
- Razgovori sa Staljinom, Londono 1962
- Nesavršeno društvo, Londono 1969
- Ispod boja, Ĉikago 1971
- Sećanje jednog revolucionara, Oksfordo 1973
- Delovi iz životnog vremena, Čikago, 1975
- Revolucionarni rat, Londono 1980
- Druženje sa Titom, Londono 1981
- Vreme vlasti, Londono 1983
- Tamnica ideja, Novjorko 1984
- Ideje iz zatvora, Londono 1986
- Uspon i pad, Vaŝingtono 1986
- Nova klasa. Belgrado 1990
- Pad nove klase, Belgrado 1998
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ligiloj ĉe DDB
- Klaus Liebe: "Abtrünniger und Träumer" - ĉe: DLF, 7.6.2011 (radioelsendo, serio Das Feature)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Djilas Milovan: Conversations with Stalin. Tradukis Michael B. Petrovich. Verlag Rupert Hart-Davis, Soho Square London 1962, p. 16–17 kaj 33-58
- ↑ "Independent scholar" - ĉe: semxxi.mit.edu pri la agoj de la politika publicisto
- ↑ Aleksa Đilas: "Hronologija života i rada Milovana Đilasa" - ĉe: djilas.info, 2011

