Miloš Zeman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miloš Zeman
Ĉeĥia politikisto
ĉeĥa politikisto, ekonomo kaj prognozisto
ĉeĥa politikisto, ekonomo kaj prognozisto
Persona informo
Miloš Zeman
Naskiĝo 28-a de septembro 1944
en Kolín
Religio ateismo vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥarusaangla vd
Loĝloko LányQ116689798 • Stodůlky • Lány Castle • Ke studánce vd
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio vd
Alma mater Universitato de Ekonomiko ĉe Prago vd
Partio SPOZ
Subskribo Miloš Zeman
Familio
Edz(in)o Ivana Zemanová • Blanka Zemanová vd
Infanoj Kateřina Zemanová • David Zeman vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
3-a prezidanto de Ĉeĥio
Dum 8-a de marto 2013 ĝis 9-a de marto 2023
Antaŭulo Václav Klaus
Sekvanto Petr Pavel
ĉefministro de Ĉeĥio
Dum 1998 ĝis 2001
Antaŭulo Josef Tošovský
Sekvanto Vladimír Špidla
partiestro de ČSSD
Dum 1998 ĝis 2002
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Inĝ. Miloš ZEMAN (naskiĝis la 28-an de septembro 1944 en Kolín) estas ĉeĥa politikisto, ekonomo kaj prognozisto, kaj estis de la 8-a de marto 2013 ĝis la 9-a de marto 2023 la prezidento de Ĉeĥio.

Li estis interalie prezidanto de la socialdemokratia partio ČSSD de 1998 ĝis 2002, ĉefministro de 1998 ĝis 2001, kaj malsukcesa kandidato por prezidento de Ĉeĥio en 2003. Li fondis la partion Strana Práv Občanů Zemanovci ("Partio de civitanaj rajtoj – Zemananoj") kaj estas ties honora prezidanto.

La 26-an de januaro 2013 li venkis en la prezidenta baloto de 2013 en Ĉeĥio[1] kaj ekoficis kiel prezidento la 8-an de marto 2013. Sian postenon li decidis ripeti kaj dum la baloto por la prezidento de Ĉeĥio li ricevis 1 985 547 da voĉoj (38,56 % da rajtigitaj voĉdonantoj) kaj komune kun Jiří Drahoš[2] avancis en la duan raŭndon.

En la dua raŭndo li ricevis 2 853 390 da voĉoj (51,36 % da rajtigitaj voĉdonantoj) kaj tiel li estiĝis prezidento por jaroj 2018 - 2023[3].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]