Miltiades Manno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Miltiades Manno
Persona informo
Naskiĝo la 3-an de marto 1879(nun 1879-03-03)
en Hungario Pancsova (Hungara reĝlando)
Morto 16-an de februaro 1935 (1935-02-16)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio futbalisto • skulptisto • pentristo • grafikisto • karikaturisto • remisto • rapidsketisto
Information icon.svg
vdr

Miltiades Manno, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Manno Miltiades estis hungara sportisto, olimpiano, afiŝisto, karikaturisto, skulptisto. Lia karesnomo estis Milti.

Afiŝo de Miltiades Manno por popularigi Miklós Horthy-n

Miltiades Manno [1] naskiĝis la 3-an de marto 1879 (laŭ alia informo la naskiĝjaro estas 1880) en Pancsova (Hungara reĝlando, nuntempa Panĉevo en Serbio), li mortis la 16-an de februaro 1935 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miltiades Manno apartenis al la greka minoritato de la lando. Ekde 1905 li studis en bavara belarta akademio en Munkeno. Hejmenveninta li estis konata karikaturisto en pluraj gazetoj. Dum la 1-a mondmilito li batalis, plurfoje li vundiĝis, poste li denove okupiĝis pri artoj. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko liaj kontraŭkomunistaj afiŝoj estis tutlande videblaj.

Sportaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Dum lernado li ŝatis sportadi. En 1898 li estis hungara biciklista ĉampiono, en 1900 hungara rapidsketista ĉampiono. Li estis golreĝo de la unua hungara futbala ĉampinado, nature ankaŭ ĉampiono (1901-1902). Inter 1902-0906 li estis 11-obla ĉampiono en remado. Baldaŭ li atingis diversajn medalojn ankaŭ en internaciaj konkursoj. En 1912 li estis olimpiano en Stokholmo. Post la mondomilito li retiriĝis de la sporto. En 1912 li estis denove olimpiano en Los Angeles kaj en la kategorio skulptado li atingis la duan lokon.

Elektitaj afiŝoj[redakti | redakti fonton]

  • Így dolgoztak a bitangok!
  • vidu la bildojn!

Fontoj[redakti | redakti fonton]