Milvokio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
loko de Milwaukee en Viskonsino

Milvokio (anglalingve Milwaukee [ˌmɪlˈwɑːkɪ]) estas la plej granda urbo de la usona ŝtato Viskonsino, kaj la 23a plej granda en Usono. Ĝi estas la ĉefurbo de Milvoki-Kantono, kaj la kultura kaj ekonomia centro de la Milvoki-Racin-Kenoŝa Aglomeraĵo. Milwaukee havis 594 833 enloĝantojn la 1-an de avrilo 2010, kalkulante la antaŭurbojn ĉ. 1,7 milionojn.

La unuaj Eŭropanoj pasinte ĉi-tie estis misiistoj kaj pelt-komercistoj francaj. En 1818, franc-kanada komercisto Solomon Juneau kaj lia edzino indiĝena establiĝis apud la lago; kaj en 1846 la urbeto de Juneau kaj du rivala urbetoj kuniĝis por krei la Urbon de Milvokio.[1] Granda kvanto de germanaj, irlandaj, polaj kaj aligentaj envenantoj kreskigis la loĝantaron dum la sekvantaj jardekoj; kaj la anoj de la 48-uloj kreis kulturon de progresema, kelkfoje preskaŭ revolucia, liberpenso.

Dum la dua duono de la 19a jarcento, Milvokio ŝanĝiĝis de loka centro por komerco de greno, viando kaj ligno, ĝis grava usona fabrikurbo, mondfama bierfarista centro, kaj ĉefa centro de germanlingva kulturo en Nord-Ameriko (Deutsche-Athen). Samtempe, ĝia laboristaro kreskiĝis en sinkonato kaj organizado. Ĝis 1910, la Socialista Partio, laborante kun la lokaj sindikatoj, povis elekti Socialistan urbestron kaj konsilantaron urban, kaj la kantonan konsilantaron ankaŭ. Dum la 20a jarcento, Milvokio estas la plej granda usona urbo kiu elektis (multfoje, multjare) socialistan registaron. Post 1960, tiu tradicio socialdemokratia malfortiĝis, aŭ almenaŭ montriĝis en la loka Demokrata Partio.

Kun la kaduko de la usona fabrik-industrio post 1974, Milvokio malkreskis en loĝantaro kaj ĝia ekonomio malsaniĝis. Lastatempe, aperis malgrandaj indikoj de plifortiĝo en la ekonomio de la centra urbo.

Etimologio

La nomo "Milwaukee" devenas de la algonkina vorto millioke, kiu signifas bona/bela/plezura lando, de la lingvo de la Potawatomi-indianoj minwaking aŭ de la aniŝinabeka lingvo ominowakiing, kunvenejo [ĉe la akvo].[2][3] Unuaj eŭropanoj nomis la riveron Milwaukee kaj la ĉirkaŭan landon laŭ diversaj nomoj: Melleorki, Milwacky, Mahn-a-waukie, Milwarck kaj Milwaucki. Dum multaj jaroj oni skribis "Milwaukie".

Unu rakonto pri la nomo de Milwaukee estas jena: "Unu tagon en la 30-aj jaroj de la lasta jarcento [1800] gazeto simple ŝanĝis la nomon al Milwaukee kaj ĝis nun ĝi restis Milwaukee."[4] Oni daŭre trovas la skribmanieron Milwaukie por Milwaukie, Oregono, nomita laŭ la viskonsina urbo en 1847, antaŭ disvastiĝis la nuna skribmaniero de Milwaukee.

Famuloj

En Milvokio naskiĝis hungardevena lingvisto John Lotz.

Art-muzeo de Milwaukee

Notoj kaj referencoj

  1. City of Milwaukee CITY OF MILWAUKEE INCORPORATED, PAGE 164, 1846; PAGE 314, 1851 (PDF). Office of the Secretary of State of Wisconsin. Arkivita el la originalo je 2007-06-14. Alirita 2007-04-08.
  2. William George Bruce, 1936, A Short History of Milwaukee, eldonejo The Bruce Publishing Company, LLCN 36010193, paĝo 15
  3. Ojibwe Dictionary, Freelang
  4. William George Bruce, 1936, A Short History of Milwaukee, eldonejo The Bruce Publishing Company, LLCN 36010193, paĝoj 15–16

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala ttt-ejo de la urbo de Viskonsino (angle) greke Vizitu Milwaukee-n (turismaj informoj) (angle) greke Germana Festo en Milwaukee (angle)