Milwaukee Bucks
Milwaukee Bucks | ||
---|---|---|
![]() | ||
basketbala teamo ![]() | ||
Komenco | 1968 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Milvokio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La klubo Milwaukee Bucks - prononco laŭ sistemo IFA [mɪlwˈɔːkiː bˈʌks] - estas klubo de korbopilkado aŭ pli fake basketbalo en Milvokio, Viskonsino, kiu fondiĝis en 1968. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Centra Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 26-a de januaro 2024 estas Doc Rivers. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 2018 okazigas en la stadiono Fiserv Forum.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]![]() la stadiono Fiserv Forum |
![]() teksto2 |