Mimiko
Mimiko estas la videblaj movoj en la supraĵo de la vizaĝo. La esprimo estiĝas per la funkciado de la vizaĝaj muskoloj. Mimiko estas maniero de ne-parola komunikado homa, sed ankaŭ okazas ĉe aliaj bestoj, ĉefe mamuloj. Homoj scipovas apliki mimikon kiel libervola agado konscia.
Ekzemploj el la Okcidenta civilizo
- sulkigi la frunton: mallaŭdo
- suprentiri la nazon: orgojle rigardi iun de alte
- oscedi iun: deklari enuon
- fiksrigardi iun: montri humiligon aŭ minacon
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri mieno (mimiko) en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Fiera mieno -- kapo malplena. ” „ Havi vinagron en la mieno. ” „ Mieno fiera al ludo mizera. ”