Mimir (fonto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mimir estas en la norda mitologio unu el la tri fontoj, kiuj elfulas elsub la radikoj de la monda frakseno Yggdrasil.

Tiu fonto estas gardata de la giganto Mimir, ĉar en tiu fonto estas kaŝitaj scio kaj saĝo. Por esti rajtigita trinki el la fonto Mimir, oni devas kiel Odino oferi okulon, sed per trinkado de la fontakvo oni ricevos la econ de klarvido.

La du aliaj fontoj nomiĝas Urd kaj Hvergelmir.