Minĵetila kupolo
Minĵetila kupolo estas markigo por firma blenda elemento konstruita enkadre de daŭra ferbetonaj fortikaĵoj, kies armilaron kreis minĵetiloj. Metafore ankaŭ temas por markigo de la tuta ferbetona objekto, en kiu tiu ĉi kupolo estas enigita.
En la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj
[redakti | redakti fonton]Evoluo de la turoj kaj kupoloj
[redakti | redakti fonton]La devenaj projektoj kalkulis enkadre de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj konstruataj antaŭ la dua mondmilito en la jaroj 1935–1938 kun minĵetila turniĝonta kaj elŝovonta turo, kiu devis esti paralelo al artileria turniĝonta kaj elŝovonta turo. Direktoraro de fortikaĵaj laboroj (DFL) komisiis la evoluon de la turo al Škoda Plzeň, kiu devis ĝis fino de aŭgusto de 1937 prezenti antaŭprojekton.[1] La turo mem devis esti kreata per firme enbetonigita antaŭblendo kaj per elŝovonta kaj turniĝonta porpafista ĉambro kun du 9cm minĵetiloj (la tn. armilo G). Devis do temi pri la sama koncepto kiel okaze de la artileria turo. Konserviĝis desegnaĵo el la 25-a de aŭgusto 1937 kaj plu ĝia reguligita varianto el la 14-a de septembro 1937, kie estis ŝanĝitaj teknikaj parametroj. Samtempe tiutempe okazis evoluo de la 9cm minĵetilo mem, sed kiun renkontis grava akcidento dum provaj pafadoj en oktobro de 1937.[2] La konstruo de la minĵetilo devis esti pro ĝi reguligita, kio postulis malfruiĝon minimume ĝis majo de 1938.
Ankaŭ la projekto de la turo estis rilate al la ceteraj fortikaĵaj elementoj tre malfruiĝinta, la desegnaĵo el la 22-a de januaro 1938 bildigas tute relaboritan projekton jam sole pri turniĝonta turo sen la elŝovonta mekanismo. La sekvantaj du desegnaĵoj de la reguligita konstruo de la turniĝonta minĵetila turo el la 2-a de februaro kaj la 1-a de marto 1938.
La sukcesaj ekzamentoj de la 9cm minĵetilo en julio de 1938 signifis ĝian enpraktikigon en la armilaron de la armeo. Sed dum tiuj ĉi ekzamenoj Škoda prezentis ankaŭ novan kampan minĵetilon, pri kiu la soldataro interesiĝis jam de ĝia projekto fine de la jaro 1937. La soldata administrantaro estis pro tiu ĉi armilo tiom interesigita, ke projektantoj de DFL komencis prilabori tute diferencan projekton de la minĵetila kupolo por 12cm minĵetiloj. Temis pri firme enbetonigita antaŭblendo, kiu havis turniĝonta sole supraĵon, en kiun faŭkus ambaŭ minĵetiloj kaŝitaj sub tiu ĉi blenda kupolo kaj firmigitaj en turniĝonta afusto. Konserviĝis sume tri diversaj desegnaĵoj de diferenca teknika prilaborado (el la 20-a de aŭgusto kaj el la 14-a de oktobro 1938). La 21-a de septembro estis elflanke de DFL finita projekto G/RO (do turniĝonta minĵetila turo) kun tio, ke plu estos prilaborata sole projekto B12/JA (minĵetila kupolo kun turniĝonta supraĵo).[3] Post okupo de ĉeĥa limregiono fare de la germana soldataro komence de oktobro de 1938 la projekto de la kupolo estis haltigita, sed Škoda malgraŭ tio finis kaj prilaboris rimarkojn de DFL el septembro de tiu ĉi jaro kaj la 14-an de oktobro ĝi eldonis reguligitan dokumentadon de la kupolo.
Pri la projekto de kupolo kaj memstara 12cm minĵetilo post la estiĝo de protektorato komencis interesiĝi ankaŭ germanoj. Škoda tial lasis lignan modelon de porpafista ĉambro de kupolo B12/JA, sed la modelo de turo G/RO estis kiel nebezonata nuligita.[4] Fine la projekto estis en februaro de 1940 tute finita, neniu kupolo estis fabrikita kaj la 12 cm minĵetilo ekzistis sole en ununura prezenta pco en kampa ekzemplero.[5]
Priskribo de la objektoj por minĵetila kupolo
[redakti | redakti fonton]La minĵetilaj turoj estis planataj ekskluzive por artileriaj fuortaroj. Tio estis donita precipe pro la teknikaj kaj financa postulemo de tiaj ĉi objektoj. Sed post la relaborigo de la projekto por la kupolo DFL decidiĝis pri eluzo de tiu ĉi elemento eĉ en memstaraj objektoj, kiuj devis anstataŭigi intencataj minĵetilajn fuortojn.[6]
Fuortaraj objektoj
[redakti | redakti fonton]La fuortarj objektoj por la minĵetila kupolo devis esti konstruitaj tute sub nivelo de la landa surfaco, videbla tiel estus sole la ferbetona plafono, kiu atingus ĝis 3,5metra dikecon. En tiu ĉi lafono ekzistus ŝakto por la blenda kupolo, kie estus lokigitaj la ĉefaj armiloj de la objekto, do duopo de minĵetiloj (okaze de fuortaroj Jírová hora kaj Poustka la objekto devis esti du kupolojn). Por la proksima defendo la objekto povis havi ankoraŭ blendan kloŝon por malpeza maŝinpafilo.
Sume la objekto devis havi tri etaĝojn. La supra estis kreita sole de porpafista ĉambro kovrita de blenda kupolo. La aliro en ĝin estis sur ŝtupetaro el la meza etaĝo, kie troviĝis precipe ĉemana deponejo de municio (la tn. deponejo M3), kaj en kiun faŭkis ŝtuparejo kaj lifto el la subterejo. La suba etaĝo de la objekto (ankaŭ la aliro el ŝtuparejo kaj lifto) estus bazplane pli malgranda, estus ĉi tie establitaj loĝigejoj de garnizono aŭ filtrilejo.
La fuortaraj objektoj nedevis havi memstaran elirejon al la surfaco, ili estus sole alligitaj per la ŝtupareja kaj la lifta ŝaktoj al la subterejo de la fuortaro. Escepton devis esti sole objekto de fuortaro Orlík, kiu devis esti tute netipa sen la subterejo, ĉar ĉefe devis temi pri la ekzerca tendaro.
Enkadre de la fuortaro la minĵetilaj turoj (kupoloj) rilate al la nerektaj pafadoj per la supra grupo de anguloj estis proponataj en kaŝitan situon sur deklivoj forturnigitaj de la malamiko tiel, por ke ili ne povu esti endanĝerigitaj per rekta pafado.[7] La pafdistanco de la lasta konsiderata armilo, la 12cm minĵetilo, devis esti en dislimiĝo de 250 ĝis 7 500 m, la objektoj tiel povis per sia pafado ŝirmi kaj la fuortojn de la propra fuortaro kaj ankaŭ pli malproksimajn fortikaĵojn. Sed la ĉefa tasko estis pripafado de surdaj spacoj en la fortikaĵa linio en rondo 360°.[8]
Izolitaj objektoj
[redakti | redakti fonton]La objektoj situantaj memstare malantaŭ la ĉefa linio devis en montoriĉaj terenoj plenigi la minĵetiloj lokigitaj en kutimaj infanteriaj fuortoj. Se ĉar projekta dokumentado ne konserviĝis kaj ankaŭ la memstara projekto estis en la kritika periodo de septembro kaj oktobro de 1938 evidente en komencoj, ne ekzstas verkontrolita indiko, kiel tia objekto devis aspekto. Laŭ alireblaj informoj eblas konjekti, ke la izolita objekto por la minĵetila kupolo devis estiĝi per kunigo de fuortara objekto por la minĵetila kupolo kaj parto de enireja fuorto, ĉar per la sama maniero estis projektita izolita artileria fuorto.[6]
Per enlaborigo de minĵetilaj kupoloj eĉ en memstaraj objektoj tiel pereis problemo de minĵetilaj fuortoj, kiuj havus sole la konstantan paf-aerventumilon 60°.[6][9] La minĵetilaj kupoloj male povas pripafadi la ĉirkaŭaĵon en rondo 360°.
Planataj objektoj
[redakti | redakti fonton]La objektoj por la minĵetilaj turoj kaj pli poste por por la kupoloj estis planataj por plimulto de la fuortaroj de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj. Kvankam oni ne sukcesis konstrui neniun objekton, plej malproksimen la konstruado progresis okaze de fuortaro Adam, kiu krom la objekto por la minĵetila kupolo estis alie konstrue tute finita. Estis ankaŭ hakita kaj betonigita la subterejo kun municiaj ĉambregoj kaj ŝtupareja kaj lifta ŝaktoj en la planata objekto.[10]
La jena tabelo bildigas nombron kaj lokigon de minĵetilaj kupoloj laŭ stato, kiu estis planata en septembro de 1938:
| Fuortaro | Objekto | Nombro de kupoloj en objekto |
Nombro de kloŝoj en objekto |
| U Orla | MO-S 20c | 1 | 0 |
| Šibenice | OP-S 33a | 1 | 0 |
| Orlík | MV | 1 | ? |
| Adam | K-S 44 | 1 | 1 |
| Skutina | N-S 51 | 1 | 1 |
| Dobrošov | N-S 77 | 1 | 1 |
| Jírová hora | T-S 14 | 2 | 1 |
| Poustka | T-S 50 | 2 | 0 |
| Babí | T-S 79 | 1 | 0 |
| Babí | T-S 80 | 1 | 1 |
Pluaj minĵetilaj turoj estis planataj enkadre de fuortaroj Milotický vrch kaj Kronfelzov, sed kies konstruado estis nuligita jam en la jaro 1937.
Pri la konstruado de konkretaj memstaraj minĵetilaj objektoj por la minĵetilaj kupoloj sur la norda limo de Ĉeĥoslovakio ne estis ĝis septembro de 1938 decidite. En la suda Moravio havis izolitajn minĵetilajn kupolojn kaj izolitajn artileriajn fuortojn anstataŭi artileriaj fuortaroj, tial estis ĉi tie planitaj sume kvin objektoj por la minĵetila kupolo (MJ-S 6a, 14a, 31a, 36a kaj 40a).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Komanec, Zdeněk. (2001) Tvrze československého opevnění 1935–1938: 3. díl. Brno: Spolek přátel československého opevnění Brno, p. 15. ISBN 80-86463-05-2. [Plu nur Komanec–Prášil.]
- ↑ Komanec–Prášil, p. 26.
- ↑ Komanec–Prášil, p. 71.
- ↑ Komanec–Prášil, p. 73.
- ↑ Komanec–Prášil, p. 75.
- ↑ 6,0 6,1 6,2 Stehlík, Eduard. (1996) Lexikon tvrzí čs. opevnění z let 1935–38. Dvůr Králové nad Labem: Ing. Jan ŠKODA – FORTprint, p. 37. ISBN 80-900299-3-0. [Plu nur Stehlík.]
- ↑ Novák, Jiří. (1999) Těžké opevnění Odra–Krkonoše: 2. díl – Tvrzové objekty. Jablonné nad Orlicí: Jiří Novák, p. 70–71. ISBN 80-902326-5-5.
- ↑ Stehlík, p. 20–22.
- ↑ Komanec–Prášil, p. 29.
- ↑ Ráboň, Martin; a kol.. (2005) Val na obranu republiky. Československé opevnění z let 1935–1938 na Králicku. Brno: Spolek přátel československého opevnění, p. 86. ISBN 80-86463-21-4.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||||