Minacata specio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kategorioj de minacataj specioj laŭ la (Ruĝa Listo de IUCN); EX signifas formortintan, EW formortintan en naturo, CR draste endanĝerigitan, EN endanĝerigitan, VU vundeblan, NT preskaŭ minacatan, LC malplej zorgigan.

Minacata specioendanĝerigita specio estas specio de plantoanimalo, kiu alproksimiĝas al tio, kio estos formorto, tio estas malapero de la specio ĉu de specifa mondoregiono, insulo aŭ difinita areo ĉu de la tuta mondo kaj por ĉiame. Multaj landoj establas leĝojn por protekti la vivlokojn, vivkondiĉojn kaj ĉefe ekzemplerojn de ĉi tiuj specioj, ekzemple per malpermeso de ĉasadofiŝkaptado, limigante terdisvolvigon, aŭ kreante naturajn rezervejojn (ĉu naturaj aŭ naciaj parkoj, ĉasrezervejoj ktp. Minacataj specioj estas specioj (inkludante animalojn, vegetalojn, fungojn, insektojn, ktp.), kiuj frontas al danĝero de ekstermiĝo en proksima estonteco.

La Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN) estas la plej agnoskata organizaĵo kaj aŭtoritato pri minacataj specioj, kaj pritraktas minacatajn speciojn ne kiel ununuran kategorion, sed kiel grupon de tri kategorioj: vundeblaj, endanĝerigitaj, kaj draste endanĝerigitaj, depende de la nivelo de la minaco. Tiel, oni konsideras ĝenerale, ke Endanĝerigita (EN) specio estas tiu, kiu estis kategoriigita de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN), formortinta. Konservobiologoj uzas la Internacian Ruĝan Liston de Endanĝerigitaj Specioj, kie "endanĝerigita" estas la dua plej akra konserva statuso por naturaj populacioj, kaj sekvas draste endanĝerigita.

La Siberia tigro estas subspecio de tigro kiu estas endanĝerigita; jam tri subspecioj de tigro estas formortintaj.[1]

Ĉirkaŭ 3079 animaloj kaj 2655 plantoj estas endangzeritaj tutmonde, kompare kun la niveloj de 1998 de 1102 kaj 1197, respektive.[2] La kvanto, populacia tendenco, kaj la konserva statuso de ĉiu specio povas esti trovata en la listoj de organismoj laŭ populacio.

Konserva statuso[redakti | redakti fonton]

La Kalifornia kondoro estas endanĝerigita specio. Notu la flugilmarkilojn uzatajn por populacikontrolado.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konserva statuso.

La konserva statuso de specio indikas la verŝajnecon ke ĝi iĝos formortinta. Multaj faktoroj estas konsiderataj kiam oni studas la konservostatuson de difinita specio; ekz., statistiko kiaj tiuj pri nombroj restantaj, la ĝenerala pliiĝo aŭ malpliiĝo en la populacio dum difinta tempoperiodo, la indicoj de reprodukta sukceso, aŭ konataj minacoj.[3] La Internacia Ruĝa Listo de Endanĝerigitaj Specioj estas la plej bone konata tutmonde konservostatusa listado kaj rangada sistemo.[4]

Ĉirkaŭ 40% de specioj estas ĉirkaŭkalkulitaj kiel je risko de formorto.[5] Internacie, 199 landoj estis subskribintaj interkonsenton por krei Biodiversecan Agadplanon kiu protektus endanĝerigitajn kaj aliajn minacatajn speciojn. En Usono tiu plano estas kutime nomita Rekupera Plano de Endanĝerigitaj Specioj.

IUCN Ruĝa Listo[redakti | redakti fonton]

La Internacia Ruĝa Listo de Endanĝerigitaj Specioj aŭ pli simple la IUCN Ruĝa Listo estas multe pli ol simple listo de endanĝerigitaj specioj; ĝi estas sistemo por studi la tutmondan konservan statuson de iu specio. Ĝi inkludas ĉiujn speciojn kiuj estis studitaj tra la procezo de IUCN por studi speciojn kaj inkludas ankaŭ speciojn kies studoj estis klopoditaj, sed finfine tio postulas pli da informo por kompletigi statusan determinadon - konataj kiel specioj Data Deficient aŭ "informomankaj". Ĉe la gamo de IUCN estas specioj Least Concern (malplej zorgigaj) kaj Near Threatened (preskaŭ minacataj), ambaŭ el kiuj estis studitaj kaj kies populacioj estas relative fortikaj kaj sanaj (kvankam ili povas esti malpliiĝantaj). Minacata Specio referencas kolektive al la kategorioj de la IUCN Ruĝa Listo nome Vundebla, Endanĝerigita, kaj Draste Endanĝerigita specioj.

La IUCN Ruĝa Listo uzas la terminon endangered species (endanĝerigita specio) kiel specifa kategorio de endanĝeriĝo, pli ol kiel ĝenerala termino. Laŭ la kategorioj kaj kriterioj de IUCN, endangered species (endanĝerigita specio) estas inter critically endangered (draste endanĝerigita) kaj vulnerable (vundebla). Ankaŭ draste endanĝerigitaj specioj povas estis enkalkulitaj kiel endanĝerigitaj specioj kaj plenigi ĉiujn kriteriojn.

Karolina konuro, C. c. ludovicianus de John James Audubon; nun jam formortinta.

La kategorioj de IUCN, kaj kelkaj animalaj specioj de tiuj kategorioj estas la jenaj:

Afrika elefanto en Kenjo.

Problemoj de formorto[redakti | redakti fonton]

Bornea orangutano estas unu el la plej konataj specioj kiel endanĝerigita kaj ricevanta helpon por sia rekupero.

Estas kvar tialoj por priokupado pro la formorto:

  1. La formorto de la specioj kiel biologiaj entoj;
  2. Malstabiligo de los ekosistemoj;
  3. Minaco al aliaj specioj;
  4. Perdo de genmaterialo neanstataŭebla.

La formorto de specioj esta kritika faktoro kaj por la malpliigo de la riĉeco de la naturo kiel morala afero por kiuj kredas, ke la homoj havas la devon konservi la naturan medion (same kiel por tiuj kiuj kredas, ke la animalaj specioj havas jurajn rajtojn).

La "malstabiligo" estas bone konstatita kiam ĉenero de la nutroĉeno malaperas de la ekosistemo. Kiam unu specio malaperas, ofte okazas ŝanĝoj de populacioj en la abundo de la duarangaj specioj. Povas okazi situacion en kiu la ekosistemo ŝanĝas notinde kaj nereverteble.

La kvara tialo estas pli tikla, sed eble la plej grava por la homaro. Ĉiu specio havas genmaterialon unikan en sia DNA kaj produktas kemiaĵojn laŭ siaj genetikajn instrukciojn. Por ekzemplo, en la valoj de la centro de Ĉinio ekzistas la dolĉa absinto, nome planto simia al filiko kiu estas la nura fonto de artemisinino, nome kuracilo kiu estas preskaŭ 100% efika kontraŭ la malario (Jonietz, 2006). Se tiu planto malaperas, la kontrolo de la malario (timita aktuala malsano), malpliiĝus. Estas multaj aliaj ekzemploj de kemiaĵoj ekskluzivaj de difinitaj specioj. Oni ne povas determini la nombron de kemiaj kombinaĵoj ankoraŭ nemalkovritaj kiuj povus malaperi kiel konsekvenco de la formorto de specioj, kaj pro tio ĝi estas motivo de granda debato, sendube tre grava.

Kvankan la formortoj de specioj povas esti la natura rezulto de la natura selekto (por ekzemplo, la amasa formorto de specioj okazinta en la epoko Holoceno), la periodo de modernaj eblaj formortoj estas unika. Loa antaŭaj periodoj estis okazigitaj de fizikaj tialoj kiel la kolizio kun elĉielaj elementoj, la movado de tektonaj platoj, la alta vulkana aktiveco kaj klimataj ŝanĝoj. La aktuala periodo de formortoj estas okazigita ĉefe de homoj kaj startis antaŭ ĉirkaŭ cent mil jaroj per la disiĝo de la homoj tra la tuta planedo. Enirinte en kontakto kun ekosistemoj kiuj estis novaj por ili kaj kiuj neniam estisue nunca kontaktitaj de homa estado, la homoj vole nevole detruuis la ekologian ekvilibron ĉefe pere de la ĉasado, la detruado de la habitatoj kaj la propagado de malsanoj kaj de damaĝaj bestoplagoj. La periodo inter antaŭ cent mil jaroj kaj antaŭ dek mil jaroj estis nomita "unua fazo" de la sesa periodo de formortoj.[7]

La dua fazo de la periodo startis antaŭ ĉirkaŭ dek mil jaroj pro la apero de la agrikulturo. La homa estaĵo iniciatis la procezon de aldomigo de la animaloj. Tiel, la homa estaĵo iĝis la unua specio kapabla vivi notinde modifante la iamajn ekosistemojn. Tiukadre Niles Eldredge diris: "Fakte, por disvolvigi la agrikulturon oni devas deklari esence la militon kontraŭ la ekosistemoj - transformante la teron por ebligi la produktadon de unu aŭ du kultivoj de manĝaĵoj de cerealoj, kun ĉiuj aliaj variaĵoj de indiĝenaj plantoj ekde tiam klasitaj kiel nedeziritaj "fiherboj" - kaj ĉiuj specoj de animaloj estante aldomigitaj, escepte kelkajn malmultajn, ekde tiam traktatajn kiel plagoj." Kun la kapablo vivi ekster la loka ekosistemo, la homoj liberigis sin el la limigoj de la maksimuma grando de la loĝantaro kaj superloĝigis ĝin, kreante grandajn tensiojn en la medio kaj produktante la detruajn agadojn necesajn por eĉ pli grandan kreskon de la loĝantaro kun la konsekvencaj konfliktoj eĉ por la homoj mem (migradoj, invadoj, militoj ktp.). En la aktualo, tiuj agadoj de homoj kontraŭ la medio inkludas la senarbarigon de tropikaj arbaroj, la detruadon de la koralrifoj, aliajn habitatdetruojn, kiel tiujn asociajn al la ĉiutaga uzado de aŭtoj[8] la troekspluatadon de specioj, la enkondukon de ekzotaj specioj neproprajn en aliajn ekosistemojn, la poluadon de la grundo, la forcejan efikon ktp.[7]

Foje, la formorto de specioj okazas dum nur kelkaj jardekoj: por ekzemplo, la Stelera dugongo, kiu estis specio jam formortinta de mamulo el la familio de Dugongedoj.[9]

Aro de bizonoj en la Nacia Parko Yellowstone.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Klimata ŝanĝo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la apero de la gasoj de forceja efiko kaj de la eksplodo de la tutmonda varmigo, la specioj estis kapablaj survivi en sia natura habitato. Tamen, la rapida disvolvigo de la ŝanĝo de averaĝa temperaturo estis unu de la ĉefaj kaŭzoj pro kiuj tiom da specioj estas endanĝerigitaj kun risko de formorto. Nigel Stork, en sia artikolo Re-assessing Current Extinction Rates (Retaksado de la nuntempaj formortindicoj), klarigas, ke "la ĉefa kaŭzo de formorto estas la klimata ŝanĝo, kaj partikulare la pliigo de temperaturoj, anstataŭ nur la senarbarigo." Stork asertas, ke temas pri la ĉefa kialo por ke la specioj estas minacataj, kaj klarigas, ke la pliigo de la temperaturoj je lokaj kaj tutmondaj niveloj malfaciligas la reproduktadon de la organismoj. Ĉar la tutmonda varmigo pluas, la specioj ne estas kapablaj fronti la tujan subitan ŝanĝon, pro kio ili ekmalboniĝas. Temas pri ciklo kiu pligraviĝas je akcelita ritmo pro la klimata ŝanĝo, pro kio granda kvanto de specioj estas estantaj aligitaj al la listo de organismoj endanĝerigitaj kun risko de formorto.[10]

Detruo de la habitato[redakti | redakti fonton]

Testudo sur plastaj boteloj, kiuj estas agentoj poluantaj de la akvoj speciale disvastigitaj en la tuta mondo kaj partikulare dum la lastaj jardekoj.

La detruo de la naturaj habitatoj estas unu de la ĉefaj kaŭzoj kiuj endanĝerigas la supervivadon de la specioj. La agado de la homaj estaĵoj tuŝas grandmezure tiun faktoron. Inter ili, la troekspluatado de la medio, la senkontrola uzado de la naturaj rimedoj, okazigas, ke la ekosistemo ne povas regeneriĝi pro la elprenado de rimedoj super ties natura kapablo reproduktiĝi. La detruado aŭ modifado de la diversaj biomoj por kontentigi la homajn necesojn kaj postulojn endanĝerigas la speciojn kiuj vivas en tiuj: pli ol 100 milionoj da hektaroj de tropika arbaro perdiĝis inter 1980 kaj 2000, ĉefe pro la etendo de la brutobredado en Sudameriko kaj de la plantejoj en Sudorienta Azio (80% de tiuj estas de palmoleo).[11] Rilate al la malpliigo de ekosistemoj, la plej oftaj praktikoj estas senarbarigo, transformado de ĝangaloj kaj arbaroj kaj drenigo de malsekejoj.[12] Aliflanke, la apero de poluagentoj en akvo, aero kaj grundo produktas damaĝegajn modifojn (ĉefe pro la homa agado), kio okazigas siavice rimarkindajn perdojn de biodiverseco, kion neniam estos riparata.[13]

Invadaj specioj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Invada specio.

La enkonduko ĉu vola ĉu nevola de neindiĝenaj specioj en difinita areo povas draste modifi la ekosistemon tion, ke la indiĝenaj specioj estas foje subite endanĝerigataj. Tiuj enkondukoj povas esti nomitaj ekzotaj aŭ invadaj specioj. En kelkaj kazoj, la invadaj especioj konkurencas kun la indiĝenaj specioj por la atingo de manĝaĵoj aŭ eĉ rekte manĝas ilin kiel ĉefa nutraĵo. En aliaj okazoj, la stabila ekologia ekvilibro povas esti modifita pro predado aŭ aliaj faktoroj kiuj kondukas al neatendita malpliigo de la populacioj de la specioj. Krome la novaj specioj povas estis ankaŭ portantoj de malsanoj kaj parazitoj por kio la indiĝenaj specioj ne havas defendojn ĉar ili antaŭe ne estis eksponitaj al tio.[14] Speciala estas la afero de multaj insulaj specioj kiuj estis formortigitaj pro la enkonduko fare de homoj ĉu vole ĉu nevole de specioj predantaj de indiĝenaj specioj aŭ malpliigantaj la habitatojn necesajn por tiuj indiĝenaj specioj, tiel kiel ratoj, katoj (foje kiel klopodo malpliigi ratojn), kaproj, ŝafoj, kunikloj, porkoj (plej ofte por havigi facilan nutroliveradon) ktp.

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Montara kuono, grava predobesto el Azio minacata, estas tre proksima al sia formorto.

Kaptiveca bredado[redakti | redakti fonton]

La bredado en kaptiveco estas la procezo de bredado de specioj raraj aŭ endanĝerigitaj je formorto en medioj kontrolitaj de homoj en reduktitaj limigitaj habitateroj, kiel naturrezervejoj, bestoĝardenoj kaj aliaj instalaĵoj por konservado de specioj. La bredado en kaptiveco estas intencita por savi endanĝerigitajn speciojn for de la formorto kaj tiel stabiligi la populacion de la koncerna specio por ke tiu ne malaperu.[15]

Tiu tekniko funkciis ĉe multaj specioj dum ioma tempo, kaj probable la plej antikvaj konataj okazoj de pariĝigo en kaptiveco estas atribuitaj al la kolektoj de eŭropaj kaj aziaj regantoj, por ekzemplo la elafuro. Tamen, la teknikoj de bredado en kaptiveco estas kutime multe pli malfacile plenumeblaj ĉe specioj tiom translokiĝemaj kiel kelkaj migrobirdoj (por ekzemplo, gruoj) kaj fiŝoj (por ekzemplo, "hilsa"). Krome, se la populacio uzata por bredado en kaptiveco estas tro malgranda, endogamio povas okazi pro malgrandigita genprovizo kio rezultus en redukto de la rezistokapablo de la specio.

Jam en 1981, la Asocio de Bestoĝardenoj kaj Akvarioj (ABA) kreis Planon de Survivado de Specioj (SSP laŭ ĝiaj anglalingvaj inicialoj) por helpi al la konservo de specifaj minacataj kaj endanĝerigitaj specioj je formorto tra la bredado en kaptiveco. Per pli ol 450 Planoj SSP, kelkaj specioj endanĝerigitaj je formorto estas administrataj de la ABA per planoj por atingi la celojn de administrado de la populacioj kaj rekomendoj por la reproduktado de diversaj kaj sanstataj populacioj, kreitaj de Grupoj Taksontaksantaj. Tiuj programoj estas kreataj ofte kiel klopodo lastrimeda, post malsukcesoj konservi habitatojn kaj speciojn en ties propraj medioj. La programoj SSP partoprenas regule en la rekuperado de specioj, la veterinara zorgado pro aperoj de malsanoj en la natura vivo kaj en kelkaj aliaj klopodoj por konservado de la natura vivo. La Plano de Survivado de Specioj de la ABA havas ankaŭ programojn de reproduktado kaj translokigoj, kaj ene kaj ekster la bestoĝardenoj kaj akvarioj atestitaj de la ABA. Kelkaj animaloj kiuj formas parton de la programoj SSP estas grandaj pandoj, goriloj de la malaltaj teroj kaj kaliforniaj kondoroj.[16]

Privata bredado[redakti | redakti fonton]

Nigra rinocero.

Dum la ŝtelĉasado reduktas esence la populaciojn de animaloj endanĝerigitaj je formorto, la bredado en privataj farmoj, laŭleĝe kaj cele al enspezoj faras la malon. Pliiĝis esence la populacioj de sudafrika nigra rinocero kaj de sudafrika blanka rinocero. La Dro. Richard Emslie, scienca funkciulo de la UIKN, diris pri tiuj programoj: "La efika aplikado de la leĝaro estis multe pli facila nun kiam la animaloj estas grandparte de privata posedo ... Ni povis aligi la lokajn komunumojn en programojn de konservado. Pli kaj pli estas fortaj ekonomiaj stimuloj asociaj al la zorgado de la rinoceroj anstataŭ simple la ŝtelĉasado: el ekoturismo aŭ vendante ilin cele al enspezoj. Multaj terposedantoj tenas ilin sekure. La privata sektoro ludas gravan rolon por helpi nian laboron".[17]

Suda blunaĝila tinuso.

La fakuloj en konservado konsideras, ke la efiko de la bredado de testudoj en Ĉinio sur la naturaj populacioj de testudoj kaj de Ĉinio kaj de la tuta Sudorienta Azio, multaj el kiuj estas endanĝerigitaj je formorto, estas "malmulte komprenata".[18] Kvanka oni laŭdas la pogradan anstataŭon de testudoj kaptitaj el libereco pere de testufoj breditaj en farmoj en la merkato - la procento de ekzempleroj bredataj en farmoj en la "videbla" komerco kreskiĝis el ĉirkaŭ 30% en 2000 al ĉirkaŭ 70% en 2007 [19] - ili estas priokupitaj pro la fakto ke oni kaptas multajn naturajn testudojn por havigi al testudbredistoj animalojn por bestobredado. La fakulo en konservafo Peter Paul van Dijk indikis, ke la testudbredistoj ofte kredas, ke la animaloj kaptitaj el la naturo estas plej bonkvalitaj reproduktuloj. Pro tio, la testudbredistoj povas serĉi kaj kapti la lastajn naturajn specimenojn kiuj restas el kelkaj specioj de testufoj endanĝerigitaj je formorto.[19]

En 2009, esploristoj el Aŭstralio sukcesis konvinki ekzemplerojn de Suda blunaĝila tinuso reproduktiĝi en fermitaj grandaj akvujoj, atingante eblon ke fiŝbredado povas iam savi la specioj el damaĝaj konsekvencoj de troa fiŝkaptado.[20]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Satelita foto de senarbarigo en Bolivio. Originale sekaj tropikaj arbaroj, la lando estas klarigata por sojkultivado.[21] Senarbarigo kaj sekva Habitatodetruo estas du el ĉefaj tialoj por formorto kaj endanĝerigo de specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Tiger. Sundarbans Tiger Project. Alirita 2a de Junio 2012. Arkivigite je 2012-09-17 per Archive.today
  2. IUCN Red List version 2012.2: Table 2: Changes in numbers of species in the threatened categories (CR, EN, VU) from 1996 to 2012 (IUCN Red List version 2012.2) for the major taxonomic groups on the Red List (PDF). IUCN (2012). Alirita 2012-12-31.
  3. NatureServe Conservation Status. NatureServe (Aprilo 2007). Arkivita el la originalo je 2013-09-21. Alirita 2a de Junio 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-21. Alirita 2014-09-21.
  4. Red List Overview. IUCN (Februaro 2011). Alirita 2a de Junio 2012.
  5. Threatened Species. Conservation and Wildlife. Alirita 2a de Junio 2012.
  6. IUCN 2009.2, Abramov, A., Belant, J. & Wozencraft, C., 2009, 9561, Gulo gulo, 2010-01-25.
  7. 7,0 7,1 Científicos: la Tierra entra en una nueva fase de extinción - rusa servo de la BBC
  8. Dum la utila vivo de averaĝa aŭto, la "ebla perdo de habitato" asocia povas superi pli ol 50 000 m² (Jeffrey Ball. Seis productos, seis huellas de carbono, The Wall Street Journal, 6a de Oktobro 2008).
  9. Wilson, Don E.; Reeder, DeeAnn M., eld. (2005). «Hydrodamalis gigas». Mammal Species of the World (en angla) (3a eldono). Baltimore: Johns Hopkins University Press, 2 vol. (2142 pp.). ISBN 978-0-8018-8221-0.
  10. Stork, Nigel Re-assessing Current Extinction Rates Februaro 2010, en angla.
  11. Sonia Sánchez (7a de Majo 2019). «Un millón de especies en peligro de extinción por culpa del ser humano». En ARA. Konsultita la 20an de Junio 2021.
  12. Destrucción del medio ambiente y el hábitat: causas y consecuencias 15a de Julio 2019. Alirita la 20an de Junio 2021.
  13. Causas de la pérdida de biodiversidad Alirita la 20an de Junio 2021.
  14. (2011) “Invader Species”, Grolier. 
  15. Captive Breeding Populations - National Zoo. Nationalzoo.si.edu. Arkivita el la originalo je 2009-10-15. Alirita 2009-12-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-15. Alirita 2021-09-20.
  16. Association of Zoos and Aquariums Species Survival Programs. Arkivita el la originalo je 2009-08-03.
  17. He's black, and he's back! Private enterprise saves southern Africa's rhino from extinction, The Independent, 17a de junio, 2008
  18. "Evidence for the massive scale of turtle farming in China", Cambridge University Press, 2008-01-01, paĝoj 147–150.
  19. 19,0 19,1 "Turtle farms threaten rare species, experts say Arkivigite je 2012-02-18 per la retarkivo Wayback Machine". Fish Farmer, 30a de Marto 2007. Ties fonto estas artikolo de James Parham, Shi Haitao kaj du aliaj aŭtoroj, publikigita en Februaro 2007 en la gazeto Conservation Biology.
  20. The Top 10 Everything of 2009: Top 10 Scientific Discoveries: 5. Breeding Tuna on Land Arkivigite je 2013-08-26 per la retarkivo Wayback Machine, Time magazine, 8a de Decembro, 2009.
  21. Tierras Bajas Deforestation, Bolivia. Newsroom. Photo taken from the International Space Station on April 16, 2001. NASA Earth Observatory (2001-04-16). Alirita 2008-08-11. Arkivigite je 2008-09-20 per la retarkivo Wayback Machine

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Glenn, C. R. 2006. "Earth's Endangered Creatures". "Earth's Endangered Creatures".
  • Ishwaran, N., & Erdelen, W. (2005, May). Biodiversity Futures, Frontiers in Ecology and the Environment, 3(4), 179.
  • Kotiaho, J. S., Kaitala, V., Komonen, A., Päivinen, J. P., & Ehrlich, P. R. (2005, February 8). Predicting the Risk of Extinction from Shared Ecological Characteristics, proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America, 102(6), 1963-1967.
  • Minteer, B. A., & Collins, J. P. (2005, August). Why we need an "Ecological Ethics", Frontiers in Ecology and the Environment, 3(6), 332-337.
  • Raloff, J. (2006, August 5). Preserving Paradise, Science News, 170(6), 92.
  • Wilcove, D. S., & Master L. L. (2008, October). How Many Endangered Species are there in the United States? Frontiers in Ecology and the Environment, 3(8), 414-420.
  • Freedman, Bill. "Endangered species." Gale Encyclopedia of Science. Ed. K. Lee Lerner and Brenda Wilmoth Lerner. 4th ed. Detroit: Gale Group, 2008. Discovering Collection. Gale.
  • Chiras, Daniel D. "Invader Species." Grolier Multimedia Encyclopedia. Grolier Online, 2011.
  • "Endangered Species." Current Issues: Macmillian Social Science Library. Detroit: Gale, 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]