Minado en la Ruhr-Regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minejo Nordstern en Gelsenkirchen post malfunkciigo kaj alikonstruo kiel oficejaro

La minado en la Ruhr-Regiono pri minkarbo kaj fererco havas jam pli ol miljaran historion.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Libere videbla karbotavolo en la malantaŭa parto de Minejo Nachtigall en Witten
Ferkondukaj fontoj en suda Dortmund

Jam en la komenco de la monaroformiĝo (variska orogenezo) antaŭ 400 ĝis 300 milionoj da jaroj dum la devonia kaj karbonia epokoj en la sudo de la nuna Ruhr-Regiono estis leviĝinta magmo laŭlonge de tektonikaj faŭltoj, per kio ekestis erco-kuŝejoj.

Samtempe norde de la altmontaro komenciĝis subiĝo: tie la pejzaĝo trans milionoj de jaroj ŝanĝiĝis ĉiam denove inter malprofunda maro, la ekesto de riverdeltoj kaj la landiĝo fare de eroditaj sedimentoj el la altmontaro. Je tio ekestis en la malseke varma klimato de la karbonio vastaj marĉoj, sur kiuj sedimentoj supertavoliĝis, kaŭzante tiel la karboniĝo de la planta materialo. Ĝis la nuna profundo de proksimume 3000 metroj tiel ekestis centoj da karbohavaj mintavoloj, el kiuj nur proks. 75 mineraltavoloj atingis ekspluatindajn dikecojn de 1 ĝis maksimume 3 metroj. Pro la subiĝo nun la karbohavaj tavoloj kliniĝas je proks. 6° norden. Tial je la suda rando de la Ruhr-Regiono ĉe Witten la karbo atingas la tersurfacon, dum kiam ĝi ekzemple ĉe Marl je la norda rando de la Ruhr-Regiono lokas 700 metrojn profunde.

Ercominado[redakti | redakti fonton]

En la ercokuŝejoj de la Ruhr-Regiono oni elminigis ferercojn kiel hematiton, sideriton kaj marĉan ferercon, sed precipe karboferŝtonon por la ŝtalproduktado. Krom tio oni ekstraktis ankaŭ aliajn ercojn kiel ekzemple piriton, kobalton, plumbon, zinkon, arĝenton kaj kupron.

Sur Minejo Auguste Victoria oni malkovris en 1938 plumbo-zinko-ercokuŝejon en la „William-Köhler-Koridoro“ kaj ankaŭ ekspluatis ĝin kadre de la klopodoj de la Tria Regno pri aŭtarkio. En la 1950-aj jaroj oni elminigis ĉi-mineje proks. 20 elcentojn de la germana ercproduktado sur Minejo Auguste Victoria (1956: 349.000 tunojn da erco). En 1962 oni ĉesigis la ekspluaton, post kiam ĝi estiĝis ne plu ekonomia.

Roksalo[redakti | redakti fonton]

Je provboradoj pri karbo oni trovis en 1897 je Borth (nun parto de Rheinberg) ĉe la rando de la Regiona Ligo Ruhr roksalokuŝejon. Tiu ĉi estas ekspluata ekde 1924 ankaŭ de subtero. Salmino Borth estas nun la plej granda salmino en Eŭropo kaj produktos supozeble ankaŭ post 2018.

Ŝtonkarbominado[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Nombro de laborantoj en la minado de la Ruhr-Regiono [1]
Jaro Laborantoj Ekspluato en milionoj da tunoj
1820 3.556 0,41
1830 4.457 0,549
1840 8.945 0,96
1850 12.741 1,96
1860 28.657 4,3
1865 42.450 9,3
1870 50.749 11,8
1875 83.134 17,0
1880 80.309 22,5
1885 102.292 29,0
1890 127.794 35,5
1895 154.702 41,3
1900 228.593 60,1
1905 273.184 66,7
1910 353.347 89,1
1912 374.041 102.8
1913 444.406 114,2
1915 295.993 86,5
1918 350.282 95.7
1920 473.468 88.1
1923 42
1925 459.876 104.3
1927 118,0
1929 123,6
1931 85,6
1932 221.096 73.2
1934 90,4
1936 107,5
1938 355.084 127.2
1940 355.084 129,2
1942 128,5
1943 127,5
1944 110,8
1945 276.192 33,3
1948 401.671 81.1
1953 480.806 115.5
1956 484.986 124.6
1957 123,2
1960 408.049 115,4
1965 316.114 90
1970 198.943 91,1
1975 161.113 75,9
1980 141.808 69,1
1985 125.824 64
1990 100.949 54,6
1995 72.483 41,6
1997 37,2
2000 48.679 25,9
2002 26
2008 14,5

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gerhard Gebhardt: Ruhrbergbau. Geschichte, Aufbau und Verflechtung seiner Gesellschaften und Organisationen. Unter Mitwirkung der Gesellschaften des Ruhrbergbaus. Glückauf GmbH, Essen 1957, p. 580

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]