Minaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Minaoj
Flavvizaĝa minao
Flavvizaĝa minao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Mino (birdo)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

MinoMinaoj estas genro de birdoj de la familio de Sturnedoj. Tiuj estas la plej grandaj el la tuta familio kaj troviĝas en tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj de Papuo-Novgvineo kaj najbaraj insuloj. La membroj de la genro estas la jenaj:

La Longvosta minao estis iam konsiderata subspecio de la Flavvizaĝa minao.

Ĝenerale temas pri nigrecaj birdoj, kun metalecaj briloj, kiel ĉe aliaj sturnedoj, kaj kun flavaj partoj pli abundaj ĉe la Orminao kaj ĉefe ĉekape ĉe la Flavvizaĝa minao kaj la Longvosta minao.

Minaoj estas termino kiun oni uzas ankaŭ por aludi al genro de Akridoterojtipaj minaoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Feare, Chris; Craig, Adrian. (1999) Starlings and Mynas. Princeton University Press. ISBN 0-7136-3961-X.