Minareto Kutubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minareto Kutubo
ध्रुव स्तम्भ
minareto
Bazaj datoj
Konstrustilo Islama arkitekturo vd
Lando Barato vd
Situo Delhio
Situo
Geografia situo 28° 31′ 28″ N, 77° 11′ 7″ O (mapo)28.52435577.185248Koordinatoj: 28° 31′ 28″ N, 77° 11′ 7″ O (mapo)
Minareto Kutubo (Barato)
Minareto Kutubo (Barato)
DEC
Minareto Kutubo
Minareto Kutubo
Situo de Minareto Kutubo
Map
Minareto Kutubo
Parto de Qutb complex vd
Retejo https://www.delhitourism.gov.in/delhitourism/tourist_place/qutab_minar.jsp
vdr
Minareto Kutubo​.

La Minareto Kutubo, literumita ankaŭ Kutub kaj Kutab, estas minareto kiu formas parton de la Kutuba Komplekso, nome Monda heredaĵo de Unesko en la areo Mehrauli de Delhio, Barato.[1][2] La Minareto Kutubo estas 73-metra alta turo de kvin etaĝoj, kun 14.3 metroj de baza diametro, kio malpliiĝas al 2.7 metroj en la pinto.[3] Ĝi enhavas spiralan ŝtuparon de 379 ŝtupoj.[4] Oni supozas, ke ties desegno estas inspirita sur la Minareto de Ĝam, en okcidenta Afganio.

Kutb ud Din Aibak, fondinto de la Delhia Sultanlando, startigis konstruon de la unua ero (etaĝo) de la Kutuba Minareto ĉirkaŭ 1192. En 1220, la sukcedanto kaj bofrato de Aibak nome Ŝamsuddin Iltutmiŝo finkompletigis pliajnr tri etaĝojn. En 1369, fulmo frapegis kaj detruis la pintan etaĝon. Firoz Ŝah Tughlak anstataŭis la damaĝitan etaĝon, kaj aldoni unu plian. Ankaŭ Ŝer Ŝah Suri aldonis enirejon al tiu turo dum li regis kaj Humajun estis en ekzilo.[5]

La Minareto estas ĉirkaŭita de kelkaj historie gravaj monumentoj de la Kutuba komplekso, kiel la Moskeo Kuŭat-al-Islam kiu estis konstruita samtemoe kiel la minareto, kaj la multe pli antikva Fera Piliero de Delhio.[6] La najbara piliera kupolo konata kiel "Frenezaĵo de Smith" estas restaĵo de la turrestaŭro de la 19a jarcento, kiu inkludis nesukcesan klopodon aldoni kelkajn pliajn etaĝojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "WHC list". who.unesco.org. 2009. Alirita la 2an de majo 2019.
  2. Singh (2010). Longman History & Civics ICSE 7. Pearson Education India. p. 42. ISBN 978-81-317-2887-1. Alirita la 2an de majo 2019.
  3. "Qutb Minar Height". qutubminardelhi.com. Arkivita el la originalo en la 29a de junio 2015. Alirita la 2an de majo 2019.
  4. Qutub Minar Alirita la 3an de majo 2019.
  5. "Qutub Minar". qutubminardelhi.com. Arkivita el la originalo en la 22a de junio 2015. Alirita la 3an de majo 2019.
  6. "WHC list". Citita.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ali Javid (1a de julio 2008). World Heritage Monuments and Related Edifices in India (2 Volumoj). Algora Publishing. ISBN 978-0875864822.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]