Saltu al enhavo

Mindora korkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mindora korkolombo
HAŭtaĵo en kolekto de Smithsonian
HAŭtaĵo en kolekto de Smithsonian
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Gallicolumba
Specio: Mindora korkolombo G. platenae
Gallicolumba platenae
(Salvadori, 1893)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mindora korkolombo (Gallicolumba platenae) konata surloke ankaŭ kiel kulo-kulo, la-do, manatad, manuk-manuk, punay, kaj puñalada (ponardaĵo), estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi estas unu el la specioj de la genro Gallicolumba kiu enhavas la korkolombojn, karakterizaj per ruĝega makulo en brusto. Ĝi estas specio de grundokolombo indiĝena nur de la insulo Mindoro en Filipinoj. Ĝi estas Draste endanĝerigita kaj minacata per habitatoperdo pro elrompado, terkonverto kaj kontraŭleĝa arbodehakado. Tiu specio ankaŭ estas kaptita de ĉasistoj en kaptiloj. Pro sia biologia linio kaj sia pluvivstatuso, ĝi estis listigita kiel EDGE-specio fare de la Zoological Society of London (Zoologia Societo de Londono). Pro manko de oficialaj registroj post 2005, tiu specio nun estas unu el la plej raraj birdoj en la mondo.

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas tre proksime rilata al kvar aliaj korkolomboj: nome G. luzonica, G. crinigera, G. keayi kaj G. menagei. Tiuj kvin specioj, kun G. rufigula, estas kungrupigitaj en la genron Gallicolumba.[1] Filogenetika studo en 2013 trovis fortan pruvaron sugestante, ke la Filipinaj korkolomboj estas monofiletikaj, aŭ ke ili apartenas al la sama taksonomia klado ligitaj per komuna praulo.[2]

La Mindora korkolombo estas monotipa, kio signifas, ke ĝi ne enhavas pli malgrandan subspecian grupon.[1]

Ĝia taksonomia statuso, kiu devenas de Salvadori en 1893, estas taksita valida fare de la Integrita Taksonomia Informa Sistemo (Integrated Taxonomic Information System) ITIS.

Tiu grundokolombo estis registrita kiel proksimume 26 ĝis 30 cm alta. Ĝi havas malhelgrizan frunton kiu transiras al iriza verdo sur ĝiaj kapo, nuko, kaj malantaŭa kolo. Ĝia malsupra flanko - de sia gorĝo ĝis ĝiaj flankoj - estas kremblanka, krom la karakteriza makulo sur la centro de sia brusto kiu similas brilan sangantan vundon. La brustmarko estas malpli elstara kaj pli oranĝa en nuanco ol tiu de rilataj sang-koraj kolomboj. La dorso de la kolombo enhavas ruĝecan purpuron sur sia dorso, same kiel kaŝtankoloron sur siaj flugiloj kaj pugo. Ĝiaj vosto kaj supravostaj kovriloj estas grizaj.[3] Makuletoj de blankaj trianguloj estas sur ĝiaj ŝultroj.[4]

La plumaro de junuloj estas nekonata.[3]

Kiel ĉe aliaj kolomboj, Mindora korkolombo ne elmontras multe da seksa duformismo. Inoj aspektas similaj al maskloj, sed havas purpurajn irisojn kaj estas ĝenerale pli malgrandaj, kun enverguro de 141–154 mm (kompare kun 150–154 mm ĉe maskloj).[3]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Mindora korkolombo estas endemio de la insulo Mindoro en Filipinoj. Ĝi tipe loĝas en malaltebenaĵo je alteco de 400 m, sed estis reĝistrita ankaŭ je 750-800 m.[1] Ĝi estis observita nur en kvar regionoj de la insulo ekde 1980,[5] ĉar senarbarigo malpliigis ĝian preferatan vivejon de fermit-kanopea unuaranga arbaro. Tiuj regionoj estas Puerto Galera, MUFRC Eksperimenta Arbaro, Sibulan, kaj Natura Parko Montoj Iglit-Baco, sed sciencistoj kredas, ke aliaj populacioj povas esti disigitaj en aliaj lokoj.[6] Tiu birdo preferas sekajn arbarajn terenojn superkovritajn per bambuoj kaj rotanoj, foje kun kalkoŝtonaj rokoj.[1] Ĝi ankaŭ estis observita proksime de lagetoj de sekaj fluejoj kiuj ekzistas sur pli ebenigitaj arbaraj terenoj sen tiom da ŝtonoj.[6]

Oni supozas, ke tiu ĉi kolombo estas sidema anstataŭ migranta, sed necertas ĉu ĝi okupiĝas pri altitudaj, laŭsezonaj aŭ nomadaj movadoj.[6] Ĝi forkuras el danĝero kaj fuĝas de predantoj nur per mallonga flugo kiam absolute ĝi necesas.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Baptista, L. F.; P. W. Trail; H. M. Horblit; G. M. Kirwan; C. J. Sharpe (2020). "Mindoro Bleeding-heart (Gallicolumba platenae)". Birds of the World Online. 1.0. Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY. doi:10.2173/bow.mibhea2.01.
  2. Moyle, R.G. (2013). “A reconsideration of Gallicolumba (Aves: Columbidae) relationships using fresh source material reveals pseudogenes, chimeras, and a novel phylogenetic hypothesis”, Mol. Phyl. & Evol. 66 (3), p. 1060–1066. 
  3. 3,0 3,1 3,2 Gibbs, D.. (2001) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World. Robertsbridge, UK: Pica Press.
  4. Mindoro Bleeding-heart. Alirita 12a de Novembro 2021 .
  5. Mindoro bleeding-heart. Alirita 12a de Novembro 2021 .
  6. 6,0 6,1 6,2 BirdLife International (2018) [errata version of 2016 assessment]. "Gallicolumba platenae". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22690985A125475425. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22690985A93298156.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]