Minejo ČSA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri nigrakarba minejo en distrikto Karviná. Pri brunakarba minejo en distrikto Most temas artikolo Lom ČSA.

La suma vido al la komplekso de uzino Jan Karel
Detalo de Skipa ekspluatiga turo de uzino Jan Karel

Minejo ČSA (en la pasinteco la tuta nomo sonis Minejo de Ĉeĥoslovaka armeo, nuntempe estas uzata sole mallongigo) estas mineja komplekso de kompanio OKD, konsistanta el du ekspluatigaj uzinoj:

Historio[redakti | redakti fonton]

La Minejo de Ĉeĥoslovaka armeo estiĝis al la 31-a de decembro 1951 per kunigo de minejoj Jindřich kaj Hlubina kaj Jan Karel. La ekspluatado en unuopaj lokoj estis iom post iom dampigata (Hlubina - 1963, František - 1964, Jindřich - 1995) kaj eluzeblaj partoj de iliaj minejaj kampoj estis almembrigataj al la minejo Jan Karel.

Al la 1-a de julio 1995 estis al la minejo ČSA aligita ĝis tiu tempo memstara minejo Doubrava.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La mineja kampo aperas en katastroj de municipoj Karviná, Orlová, Doubrava kaj Dětmarovice kaj ties areo faras ĉirkaŭ 26 km².

La uzinoj Jan karel kaj Doubrava estas kunigitaj per koridoro, kiu post fermigo de la minejo Doubrava servos por transporto de karbo el tiu ĉi areo al la uzino Jan Karel. La minejo ČSA estas produktanto de precipe kvalita koaksigebla nigra karbo.

La nuntempa ekspluatado estas taksata proksimume al 3 milionoj da tunoj pojare. Fortecoj de la karboportaj galerioj estas vice ĉirkaŭ 2-3 metroj. La minejo okupigas ĉirkaŭ 2800 okupigantojn, el tio proksimume 2000 laboras sub la tero.