Minejo Alexander
- Tiu ĉi artikolo temas pri nigrakarba minejo en Kunčičky en ostrava-karvina karba baseno. Pri brunkarba minejo en Hrdlovka en nordbohemia brunkarba baseno temas artikolo Minejo Alexander (Hrdlovka).
| Minejo Alexander | |
| Hermenegild | |
| minejo | |
Spirŝakto | |
| Oficiala nomo: Minejo Alexander | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Moraviasilezia regiono |
| Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo |
| Municipo | Ostrava |
| Parto de | OKKB |
| Baseno | Ostrava baseno |
| Kvartalo | Kunčičky |
| Situo | Minejo Alexander |
| - koordinatoj | 49° 48′ 39″ N 18° 17′ 51″ O / 49.81083 °N, 18.29750 °O (mapo) |
| Profundo | 945,0 m |
| Areo | 2,47 km² (247 ha) |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Minado | nigra karbo |
| Periodo de minado | 1898-1992 |
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |

Minejo Alexander estas iama profundmina nigrakarba minejo, kiu troviĝas en Kunčičky (parto de Ostrava). Post finigo de la minado restis konservitaj la minturoj kaj parto de uzinobjektoj kaj la eksa minejo estis proklamita kiel kultura memorindaĵo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Konstruadon de la minejo komencis en la jaro 1896 kompanio Norda fervojo de imperiestro Ferdinando kaj la minado de karbo mem estis komencita je du jaroj pli poste. Ekde tiu ĉi jaro ĝis la jaro 1926, kiam Alexander fariĝis parto de najbara minejo Zárubek, ĉi tie estis elminitaj 5 910 960 tunoj da karbo. Post tio jam ĉi tiea karbo iris al la surfaco en Zárubek. Parto de minkampo de minejo Alexander estis je la 1-a de januaro 1979 transgvidita sub minejo Jeremenko en Vítkovice.
La minagado de la minejo estis finita la 31-an de decembro 1992. La mintruo (profundeco 945 metroj) estis surŝutita en la jaro 1993 kaj elblovturo (profundeco 775,3 metroj) en la jaro 1994. Ambaŭ ŝaktoskafaldoj estas konservitaj kaj proklamitaj kiel kultura memorindaĵo.
| ||||||||||

