Minejo Argyle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minejo Argyle
diamond mine [+]

LandoAŭstralio

Supermara alteco182 m [+]
- koordinatoj16° 42′ 44″ S, 128° 23′ 51″ O (mapo)-16.712222128.3975Koordinatoj: 16° 42′ 44″ S, 128° 23′ 51″ O (mapo) [+]
Vikimedia Komunejo:  Argyle Diamond Mine [+]
vdr
Aera vido de puto malfermita en 2007.

La minejo Argyle estas minejo de diamantoj en oriento de Kimberley en fora nordo de Okcidenta Aŭstralio. Argyle estas la plej granda produktanto de diamantoj en la mondo laŭ volumo, kvankam pro la malalta proporcio de juvel-kvalitaj diamantoj estas fermota por ĉirkaŭ 2020. Ĝi estas la nura konata grava fonto de rozkoloraj kaj ruĝaj diamantoj, kiu produktas ĉirkaŭ 90% el la tutmonda produkto.[1] Ĝi aldone havigas grandan proporcion de aliaj naturkoloraj diamantoj, kiel ĉampan-, konjak- kaj raraj bluaj diamantoj. La 21an de Junio, 2015, post pli ol 11 jaroj kaj 42 kilometroj de tunelado, la subtera blokroka disvolvigo de Argyle estis oficiale kompletigita. En 2013, oni ĉirkaŭkalkulas ke Argyle produktas 10.2 milionoj da karatoj kun averaĝa porkarata prezo de 25 usonaj dolaroj por karato.[2]

La minejo Argyle rimarkindas ankaŭ ĉar estas la unua sukcesa komerca diamanta minejo kiu ekspluatas vulkanan tubon de lamproito, pli ol la plej kutimaj tuboj de kimberlito; multe pli fruaj klopodoj de diamantaj minejoj el lamproita tubo en Arkansaso, Usono, estis komerce malsukcesa. La minejo Argyle estas posedaĵo de la entreprena grupo Rio Tinto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mineradora Rio Tinto descobre diamante rosa de 12 quilates Alirita la 23an de Novembro 21018
  2. Zimnisky, Paul (20a de Aŭgusto, 2013). "Ranking Of The World's Diamond Mines By Estimated 2013 Production". Arkivigite je 2020-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Kitco.