Minejo Heřmanice

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Minejo Viktoria - Generalissimus Stalin 2 - Rudý Říjen 2 - Heřmanice - tio estis nomoj por minejo, kiu finis kiel minejo Heřmanice. Ĝi situis en Ostrava, en loka parto de Silezia Ostrava, en Heřmanice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La minejo Viktoria estis fondita de Víktovické horní a hutní těžířstvo en la jaro 1942 sur dislimiĝo de la okcidenta parto de katastro Heřmanice. Ties konstruadon certigis Minejo Ida. La devena nomo Viktoria estis la 8-an de decembro 1951 ŝanĝita je Generalissimus Stalin 2 kaj la 31-an de decembro 1951 je grandminejo Stalin. Al la 1-a de januaro 1956 okazis ties elmembrigo kiel uzino Stalin II el organiza strukturo de la minejo Ida. La 1-an de aŭgusto 1962 la minejo estis alinomita al Rudý Říjen 2 kaj la 1-an de aprilo 1990 je Minejo Heřmanice. Al la 1-a de julio 1966 okazis organiza kunigo de minejoj Rudý Říjen kaj Petr Cingr en unu entreprenon kun nomo Minejo Rudý Říjen, post kio la Minejo Rudý Říjen 2 fariĝis uzino 1. Komencante de tago la 28-an de aprilo 1969 estis enmembrigita en ĝin la mineja kampo de la ĉesigita minejo Ida.

La minejo ekzistis en la jaroj 1942-1998, la ekspluatado de karbo okazis en la jaroj 1955-1993 kun pojara volumeno 590 - 620 mil da tunoj. Eksdpluatataj estis karbaj galerioj en subaj hrušovaj kaj petřkovicaj tavoloj. La minejo havis areon 1780 ha, malfermita ĝi estis de du ŝaktoj ĝis profundaĵo 720 metroj al la 5-a etaĝo. Al fino de sia ekzistado ĝi estis markata kiel loko Heřmanice. La ekspluatado de karbo estis finita la 30-an de junio 1993 kaj ĝis la jaro 1998 la minejo estis likvidata.

En superŝutata aerumiga ŝakto okazis la 30-an de junio 1998 en profundaĵo 238 metroj eksplodo de metano, kiu neniigis la ŝaktan konstruaĵon, aerumigaj kanaloj kaj konstruaĵon de ventoliloj. La 9-an de oktobro 1998 estis forpafita ankaŭ la ŝaktoskafaldo super la ekspluatadŝakto - ununura ŝaktoskafaldo en Ostrava-karvina baseno de piedestala formo.